Ne scias la
plimulto de l’ homaro
ke Vivo estas
spir’ de l’ Dia Kre’;
tre multaj
mensoj, ĉu pro kulp’ aŭ ne,
eraras kaj
persistas en l’ eraro,
pensante ke
netrairebla baro
ekzistas inter
morto kaj ide’;
kaj eĉ postmorte
iuj dubas tre
pri la reveno al
la ter-scenaro.
Sed ĉiuj, kies
mensoj vidas klare,
komprenas ke
post nokto tago venas,
kaj renaskiĝ’
post morto rekatenas,
ĝis levos sin l’
anim’ al Di’ memstare
kaj, de la
egoismo purigite,
eniros lumajn
sferojn, memmerite.
1/8/1943 - João
da Cruz e Souza.
Libro: Voĉoj de
Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco
Valdomiro Lorenz.
Nenhum comentário:
Postar um comentário