Komunikiĝoj kun la nevidebla mondo
22. Post la
akcepto de la ekzisto, la postvivo kaj la individueco de la animo, Spiritismo
simpliĝas je unu sola ĉefa demando: Ĉu la komunikiĝoj inter la animoj kaj la
vivantoj estas eblaj ?
Jes, kaj tiu
ebleco estas rezultato de spertado. Starigitaj kiel fakto la rilatoj inter la
mondoj videbla kaj nevidebla, kaj konataj la naturo, la kaŭzo kaj la maniero de
tiuj interrilatoj, nova kampo malfermiĝis al la observado kaj estas akirita la ŝlosilo
por tuta amaso da problemoj; ĝi estas samtempe potenca moraliga elemento
dank'al la malapero de ĉiu dubo pri la estonteco.
25. La rilatoj
inter la mondo videbla kaj la nevidebla povas esti kaŝitaj aŭ evidentaj,
spontaneaj aŭ instigataj.
La Spiritoj agas
sur la homojn kaŝite per la pensoj, kiujn ili sugestias kaj per iuj influoj; aŭ
en maniero evidenta per efikoj percepteblaj por la sensoj.
La spontaneaj
manifestiĝoj efektiviĝas neatendite kaj senprepare; ofte ili okazas ĉe la
personoj plej fremdaj al la spiritismaj ideoj kaj kiuj, pro tio, ne povas ilin
kompreni kaj tial ilin atribuas al supernaturaj kaŭzoj. Tiuj instigataj
efektiviĝas pere de iuj personoj naturdotitaj de specialaj kapabloj al kiuj oni
donas la nomon de mediumoj.
26. La Spiritoj
povas manifestiĝi en diversaj manieroj: per vidado, aŭdado, tuŝado, bruoj,
movado de objektoj, skribado, desegnado, muziko k. a.
28. Kvankam
nevidebla por ni en sia normala stato, la perispirito estas ia etereca materio.
La Spirito povas, en certajokazoj, submeti ĝin al ia molekula ŝanĝado, kiu
faras ĝin videbla kaj eĉ tuŝebla; tiele efektiviĝas la aperoj. Tiu fenomeno ne estas
pli eksterordinara ol tiu de la vaporo, kiu estas nevidebla kiam ĝi estas tre
maldensigita, sed fariĝas videbla, kiam ĝi estas densigita.
La Spiritoj,
kiuj montriĝas videblaj, prezentiĝas preskaŭ ĉiam sub la sama aspekto, kiun ili
havis dum la vivo, kaj kiu rekonigas ilin.
29. La vidado
konstanta kaj ĝenerala de la Spiritoj estas tre malofta, sed la okazaj aperoj
estas pli oftaj, precipe en la momento de la morto. La liberiĝinta Spirito ŝajne
rapidas por viziti siajn parencojn kaj amikojn, kvazaŭ por averti ilin, ke li ĵus
forlasis la Teron, kaj por diri al ili, ke li tamen daŭre vivas.
Ĉiu esploru
siajn rememorojn kaj oni vidos kiom da aŭtentikaj okazoj de tiu speco, kiujn
oni ne atentis, efektiviĝis ne nur en la nokto, dum la dormo, sed en plena tago
kaj dum la plej vigla maldormo. Iam oni rigardadis tiujn faktojn kvazaŭ
supernaturaj kaj mirindaj, kaj oni atribuadis ilin al magio kaj sorĉarto: hodiaŭ
la nekredantoj rigardas ilin kiel imagaĵon; sed post kiam la spiritisma scienco
donis al ni ilian ŝlosilon, oni scias kiel ili efektiviĝas kaj ili jam ne
eliras el la ordo de la naturaj fenomenoj.
Libro: Kio Estas
Espiritismo – Allan Kardec.
Comunicação com
o mundo invisível
22. Sendo
admitidas a existência, a sobrevivência e a individualidade da alma, o
Espiritismo reduz-se a uma só questão principal: Serão possíveis as
comunicações entre as almas e os viventes?
Essa
possibilidade foi demonstrada pela experiência, e, uma vez estabelecido o fato
das relações entre os mundos visível e invisível, bem como conhecidos a
natureza, o princípio e o modo dessas relações, abriu-se um novo campo à observação
e encontrou-se a chave de grande número de problemas. Fazendo cessar a dúvida
sobre o futuro, o Espiritismo é poderoso elemento de moralização.
25. As relações
entre os mundos visível e invisível podem ser ocultas ou patentes, espontâneas
ou provocadas.
Os Espíritos
atuam sobre os homens ocultamente, sugerindo-lhes pensamentos e
influenciando-os, de modo perceptível, por meio de efeitos apreciáveis aos
sentidos.
As manifestações
espontâneas se verificam inopinadamente e de improviso; produzem-se, muitas
vezes, entre as pessoas mais estranhas às idéias espíritas, as quais, não tendo
meios de explicá-las, as atribuem a causas sobrenaturais. As que são
provocadas, dão-se por intermédio de certos indivíduos dotados para isso de
faculdades especiais, e designados pelo nome de médiuns.
26. Os Espíritos
podem manifestar-se de muitas maneiras diferentes: pela vista, pela audição,
pelo tato, produzindo ruídos e movimentos de corpos, pela escrita, desenho,
música, etc.
28. Ainda que
invisível para nós no estado normal, o perispírito é matéria etérea. Em certos
casos, o Espírito pode fazê-lo sofrer uma espécie de modificação molecular que
o torna visível e mesmo tangível; é como se produzem as aparições — fenômeno que
não é mais extraordinário que o do vapor que, invisível quando muito rarefeito,
se torna visível por condensação.
Os Espíritos que
se tornam visíveis apresentam-se, quase sempre, com as aparências que tinham em
vida e que os podem tornar conhecidos.
29. A vidência
permanente e geral de Espíritos é muito rara, porém as aparições isoladas são
assaz freqüentes, sobretudo em ocasiões de morte; o Espírito, quando deixa o corpo,
parece ter pressa de ir ver seus parentes e amigos, como para adverti-los de já
não estar na Terra, e dizer-lhes que ainda vive.
Se passarmos em
revista as nossas reminiscências, veremos quantos fatos autênticos, dessa
ordem, sem que os percebêssemos convenientemente, se deram conosco, não só de noite,
durante o sono, senão também de dia e em completo estado de vigília. Outrora
consideravam tais fatos como sobrenaturais e maravilhosos e os atribuíam à
magia e à feitiçaria; hoje, os incrédulos os classificam como um produto da
imaginação; desde que, porém, a ciência espírita nos forneceu meios de
explicá-los, ficou-se sabendo como eles se produzem e que pertencem à classe
dos fenômenos naturais.
Livro: O Que é o
Espiritismo – Allan Kardec.