Se donas Di’ al
vi favoron,
Li sendas vin
for el la dom’,
por montri sian mir-laboron,
la belan mondon, al la hom’.
De l’ montoj
riveretoj fluas,
alaŭdoj kantas
super mi,
mi ankaŭ gajan
kanton bruas
al la tutmonda
harmoni’.
Al Dio fidas mi
kun ĝojo:
Li zorgas pri la
tuta ter’,
Li ankaŭ min sur mia vojo
eterne gardos de
danĝer’.
Traduko de L. L.
Zamenhof el la germana originalo.
Libro: Esperanto
Sem Mestre
Francisco
Valdorimo Lorenz
Nenhum comentário:
Postar um comentário