Se vi volas ke
feliĉo de l’ etero
venu al vi el la
mond’ nelimigata,
estos vi surtere
fil’ nekomprenata
de l’ Turmento
edziĝinta kun Mizero.
Vivos en domaĉ’
malgaja de l’ Sufero,
de l’ Ĝemado, de
l’ Doloro senkompata;
de l’ monduma
ĝu’ vi estos forgesata,
vundoplena, dua
Ijob sur la Tero.
Kaj vi estos ĉe
la homoj fiaborto,
de la amarecoj
kaj de l’ malkomforto,
arestita en
malliberejaj kradoj;
Sed je iu tag’
la pordoj el bril-oro
al vi
malfermiĝos kaj de l’ lum’ trezoro
de l’ eternaj,
feliĉegaj Di-benadoj.
4/8/1943 / João
da Cruz e Souza.
Libro: Voĉoj de
Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco
Valdomiro Lorenz.
Nenhum comentário:
Postar um comentário