La ter’ abismo
estas de la ploro,
de l’ amarec’ la
val’ , laŭ la Psalmisto;
marĉplena lando,
koto sen rezisto,
naŭzanta per la
verma putrodoro.
Sed por la
grandaj bonoj, por l’ ekzisto
de perfektec’,
kaj por la lum-valoro
bezonas ni la
karnon, por laboro,
kaj la martelon
skulptan de l’ artisto.
Ho Tero, tre
trankvile mi vin benas,
ĉar el doloro
via mi flugvenas
al la loĝejo kun
la lum-abundoj;
altigas, savas
nin via severo,
sed vi restadas
de l’ mallum’ karcero,
malgaja mondo de
pusantaj vundoj.
Antônio Nobre.
Libro:Voĉoj de
Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco
Valdomiro Lorenz.
Antônio Nobre,
portugala
poeto, aŭtoro de
la libroj
Sola kaj
Adiaŭoj, aperintaj
en 1902. Li
mortis 34-jara en Porto.
Nenhum comentário:
Postar um comentário