Ĉu jam baldaŭ la
milito
plenfiniĝos sur
la tero?
Kiam venkos la
spirito
de la pac’ en
viv-mistero?
Kiam de l’
milit’ kruela
neebliĝos la
buĉado?
Ĉu l’ homaron la
ĉiela
Fort’ fratigos
per persvado?
Tiel, fratoj, vi
demandas;
en vi mem
respondon trovos
vi, se Vero vin
komandas:
Pacon nur pacem’
alblovos.
Pacon se la
mond’ deziros
en la pensoj kaj en ago,
al la ter’ ĝi
ĝin altiros,
kaj ĝin naskos pac-imago.
1/10/1944 - Stanislav
Schulhof.
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz
Nenhum comentário:
Postar um comentário