Ne pensis mi
respondi la “kritikon “
de l’ homo, kiu
diras, ke la lingvo
farita arte, kun
la cel’ humana,
jam mortis kiel
venko de l’ naturo;
sed kiel diris
unu el l’ amikoj,
respondi oni
devas, se utile
por bono de l’
afero sankta estas.
Do mi
memorigante la laborojn
de la samideanoj
faraditajn,
demandas: “Ĉu la
lingvo Esperanto
ne konas la
doloron, dramon, ĝojon,
esperon, lukton, stilon, belajn verkojn?
Ĉu ĝi aspekton havas nenaturan?”
Ho, vi amikoj, kiuj bone scias,
ke nia lingvo
vivas, kreskas, sentas,
internan senson kaj ideon havas,
decidu mem, ĉu
tiu kritikisto
la rajton havas
tiel nin ofendi?
Pardonu lin
estonta la homaro:
ĉar li ne sciis,
ke li tre eraras.
Vivadas kaj
vivados Esperanto,
trezoro ja
neelĉerpeble riĉa
de sentoj,
pensoj, laŭnatura arto!
17/10/1943 - L.
L. Zamenhof.
Libro: Voĉoj de Poetoj
el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro
Lorenz
Nenhum comentário:
Postar um comentário