Forlasi sian patron, sian patrinon kaj siajn infanojn
4. Kaj ĉiu, kiu forlasis domojn aŭ fratojn aŭ
fratinojn aŭ patron aŭ patrinon aŭ infanojn aŭ kampojn pro mia. nomo, ricevos
multoble kaj heredos eternan vivon. (Mateo, 19: 29)
5. Kaj Petro
diris: Jen ni forlasis niajn propraĵojn, kaj sekvis vin. Kaj li diris al ili:
Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ
gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio, kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi
tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan. (Luko, 18: 28-30)
6. Kaj ankoraŭ
alia diris: mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiaŭi tiujn, kiuj
estas en mia domo. Sed Jesuo diris al li: Neniu, metinte sian manon al la
plugilo kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio. (Luko, 9: 61-62)
Ne diskutante
pri vortoj, tie ĉi oni devas serĉi la penson, kiu evidente estis jena: "La
interesoj de l' estonta vivo pli gravas, ol ĉiaj interesoj kaj ĉiaj konsideroj de
la homoj", ĉar tiu ĉi penso estas konsenta kun la esenco de la doktrino de
Jesuo, dum la ideo de forlaso de sia familio estus malkonfeso de tiu doktrino.
Cetere, ĉu ni ne
havas, sub la okuloj, ekzemplon de aplikado de tiuj maksimoj en la ofero de l'
interesoj kaj de la familiaj ligiloj por la patrujo? Ĉu oni riproĉas iun, ke li forlasas sian patron, sian patrinon, siajn
fratojn,
sian edzinon, siajn infanojn, por marŝi
defende de sia lando? Kontraŭe, ĉu oni ne kalkulas kiel meriton, ke li sin forŝiras
de la hejma dolĉa komforto, de l' amikaj ĉirkaŭprenoj, por plenumi devon?
Ekzistas do iuj devoj, kiuj superas aliajn devojn. Ĉu la leĝo ne trudas al
junulino la devon forlasi siajn gepatrojn, por sekvi sian edzon? En la mondo
svarmas okazoj, kiam la plej doloraj disiĝoj estas necesaj; sed la amo ne rompiĝas
pro tiu; aparteco ne malgrandigas la respekton, nek la prizorgadon, kiujn ŝuldas
filo al siaj gepatroj, kaj ankaŭ ne la koralligitecon de gepatroj al siaj
filoj. Oni vidas do, ke, eĉ se akceptitaj laŭvorte, escepte de la vorto malami,
tiuj vortoj ne estas la neigo de l' instruo, kiu ordonas honori sian patron kaj
sian patrinon, nek de la sento de patra amo, kaj des pli prave, se oni prenas ilin
laŭ la spirito. Tiuj vortoj celis per hiperbolo montri, kiel grava estas por la
homo zorgi pri sia estonta vivo. Cetere ili certe estis malpli tranĉaj ĉe
popolo kaj en epoko, kiam, pro la kutimoj, la ligiloj de familio estis malpli
fortikaj, ol ĉe civilizacio morale pli progresinta; tiuj ligiloj, pli malfortaj
ĉe primitivaj popoloj, streĉiĝas laŭ la elvolviĝo de la sentokapablo kaj de la
morala sento. La disiĝo mem estas necesa ankaŭ al la progreso; la familioj
estas kiel la rasoj; ili degeneras, se ili kunmiksiĝas, se ili ne estas
engreftataj unuj en aliajn; tiu estas natura leĝo en la intereso, tiel de la
morala, kiel de la materiala progreso. La aferoj estas rigardataj tie ĉi nur el
surtera vidpunkto; Spiritismo igas nin vidi de pli alte, montrante, ke la veraj
ligiloj de amo estas tiuj de la spirito, kaj ne tiuj de la korpo; ke la
spiritaj ligiloj ne rompiĝas, ĉu per la disiĝo, ĉu per la morto mem de la
korpo; ke ili plifortiĝas en la spirita vivo per la puriĝo de la Spirito:
konsola vero, el kiu la homo ĉerpas grandan forton, por elteni la alternaĵojn
de la vivo. (Ĉ. IV, § 18; æ. XIV, § 8. ).
La
Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec.
Dejar
a su padre, a su madre y a sua hijos
4. Y cualquiera
que dejare, casa o hermanos, o hermanas, o padre, o madre, o mujer, o hijos, o
tierra por mi nombre, recibirá ciento por uno y poseerá la vida eterna. (San
Mateo, cap. XIX, v. 29).
5. Y dijo Pedro:
Bien ves que nosotros hemos dejado todas las cosas y te hemos seguido. - El les
dijo: En verdad os digo, que ninguno hay que haya dejado casa, o padres, o
hermanos, o mujeres, o hijos por el reino de Dios, - que no haya de recibir
mucho más en este tiempo, y en el siglo venidero la vida eterna. (San Lucas,
cap. XVIII, v. 28, 29 y 30).
6. Y otro le
dijo: Te seguiré, Señor, mas primeramente déjame ir a dar disposición de lo que
tengo en mi casa. - Jesús le dijo: Ninguno que pone su mano en el arado y mira
atrás, es apto para el de Dios. (San Lucas, cap. XI, v. 61 y 62.)
Sin discutir las
palabras, es preciso buscar aquí el pensamiento, que evidentemente era éste:
"Los intereses de la vida futura sobrepujan a todos los intereses y a
todas las consideraciones humanas, porque está conforme con el fondo de la
doctrina de Jesús, mientras que la idea de renunciar a la familia seria la
negación.
¿Acaso no tenemos
a la vista la aplicación de estas máximas, en el sacrificio de los intereses y
de los efectos de familia por la patria? ¿Se vitupera a un hijo porque deja a
sus padres, a sus hermanos, a su mujer y a sus hijos, para marchar en defensa
de su país? ¿No se le atribuye, por el contrario, un mérito por abandonar las
comodidades del hogar doméstico, los lazos de la amistad, para cumplir con un
deber? Hay, pues, deberes mayores unos que otros. ¿No impone la ley la
obligación a la hija de dejar a sus padres para seguir a su esposo? El mundo
está lleno de casos en que las más penosas separaciones son necesarias, pero no
por eso se rompen los afectos; el alejamiento no disminuye ni el respeto ni la
solicitud que se debe a los padres, ni la ternura por los hijos. Se ve, pues,
que aun tomadas literalmente, a excepción de la palabra "aborrecer",
aquellas no son negación del mandamiento que prescribe honrar padre y madre, ni
el sentimiento de ternura paternal, mayormente si en ellas se busca el sentido propio.
Estas palabras tenían por objeto enseñar, por medios de un hipérbole, cuán
imperioso era el deber de ocuparse de la vida futura. Por otra parte, poco
podían ofender a un pueblo y en una época en que, a consecuencia de las
costumbres, los lazos de la familia tenían menos fuerza que una civilización
moral más avanzada; más débiles estos lazos en los pueblos primitivos, se
fortifican con el desarrollo de la sensibilidad y del sentido moral. La
separación es, asimismo, necesaria para el progreso; sucede en las familias
como en las razas, que se bastardean si no hay cruzamiento y si no se injertan
las unas con las otras; es una ley de la naturaleza, tanto en interés del
progreso moral como físico.
Aquí las cosas
se miran desde el punto de vista terrestre; el Espiritismo nos las hace ver de
más alto enseñándonos que los verdaderos lazos de afecto son los del Espíritu y
no los del cuerpo; que estos lazos no se rompen ni por la separación, ni aun
por la muerte del cuerpo, y que se fortifican en la vida espiritual por la
purificación del espíritu; verdad consoladora que da gran fuerza para
sobrellevar las vicisitudes de la vida. (Cap. IX, número 18; cap. XIV, Nº 8).
EL EVANGELIO
SEGÚN EL ESPIRITISMO – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário