En la rilatoj
kun la nevidebla mondo
“Kaj li alvokis
ilin, kaj parolis al ili parabole : Kiel povas Satano elpeli Satanon?” - Jesuo / Marko, 3 : 23.
Tiu loko de la
Evangelio estas ege klariga por la nuntempaj fratkunuloj, kiuj en la taskoj de
la kristana Spiritismo klopodas helpi malfeliĉajn elkarniĝintojn trovi la
ekvilibron sur la elaĉeta vojo.
Neniu atendu
tujan sukceson, penante subteni tiujn kiuj devojiĝis senkonsilaj.
Estas neeble
malbezoni la kunlaboron de l’ tempo, por ke la personoj de la homa tragedio
klarigu al si la situacion, kaj kiom ni scias eĉ la apostoloj mem ne sukcesis
tuj konvinki la konfuzitajn estulojn pri la reala danĝereco de ilia situacio. Tamen multon
povas fari la disĉiplo sur la kampo de tiu priluma agado, se li ne alprenos
sterilan sintenadon. Nuntempe kunuloj sindonaj al la servado ankoraŭ estas
persekutataj de la malamikoj de la lumo, kiuj imputas al ili malluman
kontrakton kun malicaj potencoj. La religia sektemo alnomas ilin partianoj de
Satano, trudante al ili torturojn kaj humiligojn.
Sed tiujn samajn
akuzojn kaj riproĉojn ĵetis sur la Dian Majstron la tiama organizita pastraro. Kuracante
malsanulojn kaj obseditojn regatajn de pereigaj fortoj de la mallumo, Jesuo
ricevis la titolon de sorĉisto, filo de Belzebuto. Tio ja estas signifoplena
rememorigo, kiu kompreneble tre konsolos la novajn disĉiplojn.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Libro: Vojo, Vero kaj Vivo, ĉapitro 146.
NO TRATO COM O
INVISÍVEL
“E, chamando-os
a si, disse-lhes por parábolas: Como pode Satanás expulsar Satanás?” - Jesus / MARCOS,
capítulo 3, versículo 23.
Esta passagem do
Evangelho é sumamente esclarecedora para os companheiros da atualidade que, nas
tarefas do Espiritismo cristão, se esforçam por auxiliar desencarnados
infelizes a se equilibrarem no caminho redentor.
Ninguém aguarde
êxito imediato, ao procurar amparar os que se perderam na desorientação.
É impossível
dispensar a colaboração do tempo para que se esclareçam as personagens das
tragédias humanas e, segundo sabemos, nem mesmo os apóstolos conseguiram, de
pronto, convencer as entidades perturbadas, quanto ao realismo de sua perigosa
situação. Todavia, sem atitudes esterilizantes, muito pode fazer o discípulo no
setor dessas atividades iluminativas. Na atualidade, companheiros devotados ao
serviço ainda sofrem a perseguição dos adversários da luz, que lhes atribuem
sombrio pacto com poderes perversos. O sectarismo religioso cognomina-os
sequazes de Satanás, impondo-lhes torturas e humilhações.
No entanto, as
mesmas objurgatórias e recriminações descabidas foram atiradas ao Mestre Divino
pelo sacerdócio organizado de seu tempo. Atendendo aos enfermos e obsidiados,
entregues a destrutivas forças da sombra, recebeu Jesus o título de feiticeiro,
filho de Belzebu. Isso constitui significativa recordação que, naturalmente,
infundirá muito conforto aos discípulos novos.
Livro: Caminho,
Verdade e Vida, cap. 146.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário