Kiraso de
karitato
“Ni estu sobraj,
surmetante la kirason de fido kaj amo.” – Paŭlo / I. TESALONIKANOJ, 5 : 8.
Paŭlo estis
treege saĝa kiam li konsilis al la laborantoj de la lumo surmeti la kirason de karitato.
Por atingi la
dezirindan sukceson en la misio de amo, kiun ni intencas plenumi kun la Kristo,
antaŭ ĉio nepre necesas antaŭgardi la koron.
Kaj se ni ne
ŝirmos la fonton de la sentoj en la vibroj de fervora amo, inspirate de nobla
kompreneno en la rondoj de edifa spertiĝado, en kiuj ni moviĝadas surtere, tiam
estos al ni tre malfacile venki ĉe la tasko, kiun la Sinjoro konfidas al ni.
La konstanta
malpacienco kontraŭ nesciado prokrastas la bonojn de la bonfara instruado.
La troa indigno
kontraŭ pekemo ekstermas la malfortikajn ĝermojn de la virto.
La ofta kolero
sur la batalkampo de la vivo povas multobligi la malamikojn sen ia utilo por la
laboro, al kiu ni nin dediĉas.
La ekscesa
severeco kontraŭ tiuj personoj ankoraŭ fremdaj al la avantaĝoj de disciplino
kuntrenas malbonefikajn rezultojn pro la manko de edukiteco en la medio kie ĝi
manifestiĝas.
Komprenante, do,
ke ni, kristanoj, troviĝas sur vera batalkampo, kie kelkfoje nin kontraŭstaras sugestoj por
senbrida malpacienco, maloportuna indigno, senprava kolero aŭ maledifa
severeco, tial la apostolo al la nacianoj preskribis al ni la kirason de
karitato kiel defendan gardostaranton de la centraj organoj de la
vivomanifestiĝo.
Nepre necesas
armi la koron per senfina frata komprenemo por plenumo de la laboro, al kiu ni
devontigis nin.
La konvinkiteco
kaj la entuziasmo de la fido sufiĉas por inde komenci la servadon, sed por ĝin
daŭrigi kaj sukcese elfini neniu povos malhavi la paciencan, indulgeman kaj
nevenkeblan karitaton.
Emmmanuel /
Chico Xavier.
Libro: Viva
Fonto, ĉapitro 98.
Couraça da
caridade
“Sejamos sóbrios,
vestindo-nos da couraça da fé e da
caridade.” Paulo (I Tessalonicenses, 5:8)
Paulo foi
infinitamente sábio quando aconselhou a couraça da caridade aos trabalhadores
da luz.
Em favor do
êxito desejável na missão de amor a que nos propomos, em companhia do Cristo,
antes de tudo é indispensável preservar o coração.
E se não
agasalharmos a fonte do sentimento nas vibrações do ardente amor,
servidos por uma compreensão elevada nos círculos da experiência santificante
em que nos debatemos na arena terrestre, é muito difícil vencer na tarefa que o
Senhor nos confia.
A irritação
permanente, diante da ignorância, adia as vantagens do ensino benéfico.
A indignação
excessiva, perante a fraqueza, extermina os germes frágeis da virtude.
A ira freqüente,
no campo da luta, pode multiplicar-nos os inimigos sem qualquer proveito
para a obra a que nos devotamos.
A severidade
demasiada, à frente de pessoas ainda estranhas aos benefícios da disciplina,
faz-se acompanhar de efeitos contraproducentes por escassez de educação do meio
em que se manifesta.
Compreendendo,
assim, que o cristão se acha num verdadeiro estado de luta, em que, por
vezes, somos defrontados por sugestões da irritação intemperante, da indignação
inoportuna, da ira injustificada ou da severidade destrutiva, o
apóstolo dos gentios receitou-nos a couraça da caridade,
por sentinela defensiva dos órgãos centrais de expressão da vida.
É indispensável
armar o coração de infinito entendimento fraterno para atender ao ministério
em que nos empenhamos.
A convicção e o
entusiasmo da fé bastam para começar honrosamente, mas para continuar o
serviço, e terminá-lo com êxito, ninguém poderá prescindir da caridade
paciente, benigna e invencível.
Livro: Fonte
Viva, cap. 98.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário