Kion mi faru? –
Emmanuel.
“Kion mi faru?” –
Paŭlo / LA AGOJ, 22 : 10.
Miloj da
kamaradoj alproksimiĝas al la Evangelio por la malnova
kulto al la malpenemo.
Kiel mi regos? -
unuj demandas.
Kiel mi ripozos?
- demandas aliaj.
Kaj multiĝas la
petoj, strangaj, riproĉindaj, nekompreneblaj . . .
Estas tiuj
petantaj pri trivialaj refreŝigoj de la karno ; tiuj plendantaj pri nemeritaj
korinklinoj ; tiuj sopirantaj al nekonfeseblaj negocoj ; kaj tiuj postulantaj
rimedojn por malhelpi la konstruadon de paco kaj bono.
La demando de la
apostolo Paŭlo, ĝuste en la momento kiam li ricevas la gracon de la Dia Ĉeesto,
staras kiel modelo por ĉiuj lernantoj kaj
sekvantoj de la Bona Novaĵo.
La granda
laboristo de la Revelacio ne petas translokiĝon al la Ĉielo, nek dekliniĝas al
sugestoj pri favorado al sia intima rondo. Li ne petegas pri formeto de
respondecoj, nek evitas la devon bataladi.
- Kion mi faru?
- li demandas Jesuon, komprenante necesan sia penado.
Kaj la Majstro
ordonas al li leviĝi por la semado de lumo kaj amo per la ofero de si mem.
Se vi estis
vokita al la fido, ne turnu vin al la Dia Mentoro kun petegoj pri privilegioj
kaj favoroj, kiuj vin restigus ĉe spirita stagnado.
Ni serĉu kun la
Sinjoro la servadon, kiun al ni difinas lia Senlima Bonkoreco, kaj ni tiel venke
marŝos al la sublima renoviĝo.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Libro: Viva
Fonto, ĉapitro 112.
Que farei?
“Que farei?”
- Paulo / Atos dos Apóstolos, 22:10.
Milhares de
companheiros aproximam-se do Evangelho para o culto inveterado ao
comodismo.
Como dominarei?
— interrogam alguns.
Como
descansarei? — indagam outros.
E os rogos se
multiplicam, estranhos, reprováveis, incompreensíveis...
Há quem peça
reconforto barato na carne, quem reclame afeições indébitas, quem suspire
por negócios inconfessáveis e quem exija recursos para dificultar o
serviço da paz e do bem.
A pergunta do
apóstolo Paulo, no justo momento em que se vê agraciado pela Presença
Divina, é padrão para todos os aprendizes e seguidores da Boa Nova.
O grande
trabalhador da Revelação não pede transferência da Terra para o Céu e
nem descamba para sugestões de favoritismo ao seu círculo pessoal.
Não roga isenção
de responsabilidade, nem foge ao dever da luta.
Que
farei? disse a Jesus, compreendendo o impositivo do esforço que lhe cabia.
E o Mestre
determina que o companheiro se levante para a sementeira de luz e de amor,
através do próprio sacrifício.
Se foste chamado
à fé, não recorras ao Divino Orientador suplicando privilégios e
benefícios que justifiquem tua permanência na estagnação espiritual.
Procuremos com
o Senhor o serviço que a sua Infinita Bondade nos reserva e
caminharemos, vitoriosos, para a sublime renovação.
Livro: Fonte
Viva, cap. 112.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário