LA DIA FIDO KAJ LA HOMA FIDO
12. La fido estas en la homo denaska
sento pri liaj estontaj destinoj; ĝi estas la konscio, kiun li havas pri la
vastegaj kapabloj, kies ĝermo estas deponita en li, unue en latenta stato, kaj
kiujn li devas elvolvi kaj grandigi per agado de sia volo.
Ĝis nun la fido estas komprenata nur el
la religia flanko, ĉar la Kristo ĝin rekomendis kiel potencan levilon kaj oni
vidas en li nur ĉefon de religio. Sed la Kristo, kiu faris materiajn miraklojn,
montris per tiuj samaj mirakloj, al kio kapablas homo, havanta fidon, tio estas
la firman decidon voli, kaj la certecon,
ke tiu volo povas ja plenumiĝi. Ĉu ankaŭ la apostoloj, laŭ la ekzemplo de la
Majstro, ne faris miraklojn? Nu, kio alia estis tiuj mirakloj, ol naturaj
efikoj, kies kaŭzo estis nekonata de la tiamaj homoj, sed kiuj hodiaŭ estas
grandparte klarigitaj kaj baldaŭ plene komprenitaj per la studado de Spiritismo
kaj magnetismo?
La fido estas homa aŭ dia, laŭ tio, ĉu
la homo aplikas siajn kapablojn al surteraj bezonoj aŭ al siaj ĉielaj kaj
estontaj aspiroj. Genia homo, kiu celas la efektivigon de granda entrepreno,
sukcesas, se li havas fidon, ĉar li sentas en si, ke li povas kaj devas
sukcesi, kaj tiu certeco donas al li grandegan forton. Virta homo, kiu,
kredante je sia ĉiela estonteco, volas plenigi sian vivon per noblaj kaj belaj
agoj, ĉerpas el sia fido, El la certeco pri la feliĉo, lin atendanta, la
necesan forton, kaj ankaŭ ĉi tie plenumiĝas mirakloj de karito, de sindonemo
kaj de abnegacio. Fine, kun fido neniaj malbonaj inklinoj ekzistas, kiujn oni
ne sukcesas venki.
La magnetismo estas unu el la plej
grandaj pruvoj de la povo de l’ aganta fido; per nenia alia rimedo, krom per la
fido, ĝi resanigas kaj okazigas la strangajn fenomenojn, iam prenatajn por
mirakloj.
Mi ripetas: la fido estas homa kaj
dia; se ĉiuj enkarniĝintoj estus vere konvinkitaj pri la forto, kiun ili
kunportas, kaj se ili volus meti sian volon je la servo al tiu forto, ili estus
kapablaj plenumi tion, kion ĝis nun ili nomas mirakloj kaj kio tamen estas nur disvolviĝo de la homaj
kapabloj.
Protektanta Spirito. Parizo, 1863.
La Fido translokas Montojn - ĉap. XIX
La Evangelio Laŭ Spiritismo - Allan Kardec
A Fé Divina E A Fé Humana
12 – A fé é o sentimento inato, no
homem, da sua destinação. É a consciência das prodigiosas faculdades que traz
em germe no íntimo, a princípio em estado latente, mas que ele deve fazer
germinar e crescer, através da sua vontade ativa.
Até o presente, a fé só foi
compreendida no seu sentido religioso, porque o Cristo a revelou como poderosa
alavanca, e porque nele só viram um chefe de religião. Mas o Cristo, que
realizou verdadeiros milagres, mostrou, por esses mesmos milagres, quanto pode
o homem que tem fé, ou seja, que tem a vontade de querer e a certeza de que
essa vontade pode realizar-se a si mesma. Os apóstolos, com o seu exemplo,
também não fizeram milagres? Ora, o que eram esses milagres, senão os efeitos
naturais de uma causa desconhecida dos homens de então, mas hoje em grande
parte explicada e que será completamente compreendida pelo estudo do
Espiritismo e do magnetismo?
A fé é humana ou divina, segundo a
aplicação que o homem der às suas faculdades, em relação às necessidades
terrenas ou às suas aspirações celestes e futuras. O homem de gênio, que
persegue a realização de um grande empreendimento, triunfa se tem fé, porque
sente em si mesmo que pode e deve triunfar, e essa certeza íntima lhe dá uma
extraordinária força. O homem de bem que, crendo no seu futuro celeste, quer
preencher a sua vida com nobres e belas ações, tira da sua fé, da certeza da
felicidade que o espera, a força necessária, e ainda nesse caso se realizam os
milagres da caridade, do sacrifício e da abnegação. Por fim, não há más
inclinações que, com a fé, não possam ser vencidas.
O magnetismo é uma das maiores
provas do poder da fé, quando posta em ação. É pela fé que ele cura e produz
esses fenômenos estranhos que, antigamente, foram qualificados de milagres.
Eu vos repito: a fé é humana e
divina. Se todas as criaturas encarnadas estivessem suficientemente persuadidas
da força que trazem consigo, e se quisessem por a sua vontade a serviço dessa
força, seriam capazes de realizar o que até hoje chamais de prodígios, e que é
simplesmente senão um desenvolvimento das faculdades humanas.
Um Espírito Protetor - Paris, 1863
A
fé que transporta montanhas , Cap. XIX
Evangelho
Segundo o Espiritismo – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário