Preĝo por afliktito
42. Antaŭparolo.
Se estas en la intereso de la afliktito, ke lia provo daŭru plu, ĝi ne estos
mallongigita pro nia peto; sed estus malpieco senkuraĝiĝi tial, ke la peto ne
estas aŭskultata; cetere, se la provo ne ĉesos, oni povas esperi, ke ia konsolo
mildigos ties amarecon. Kio estas vere utila por iu, kiu estas en sufero, tio
estas la kuraĝo kaj la rezignacio, sen kiuj liaj suferoj estas senutilaj por
li, ĉar li estos devigita rekomenci la provon. Sekve, precipe al tiu celo oni
devas direkti niajn klopodojn, aŭ vokante la bonajn Spiritojn por lin helpi, aŭ
revigligante la animon de l’ afliktito per konsiloj kaj kuraĝigo, aŭ, fine,
helpante lin materiale, se tio estas ebla. En ĉi tiu okazo, la preĝo povas havi
ankaŭ rektan efikon, direktante al la persono emanaĵon kun la celo fortigi lian
animon. (Ĉap.V, 5 kaj 27; ĉap. XXVII, 6 kaj 10.)
43- Preĝo:
Mia Dio, kies
boneco estas senlima, volontu mildigi la amarecon de la situacio de N..., se
tia estas Via volo. Bonaj Spiritoj, en la nomo de Dio Ĉiopova, mi petegas vin
helpi lin en liaj afliktoj. Se, en lia intereso, la afliktoj ne povas esti ŝparataj
al li, igu lin kompreni, ke ili estas necesaj al lia progreso. Donu al li
konfidon al Dio kaj al la estonteco, kiuj faros al li malpli amaraj la
afliktojn. Donu al li ankaŭ la forton por ne perei pro malespero, kiu perdigus por
li la fruktojn de la sufero kaj farus ankoraŭ pli peniga lian estontan
situacion. Konduku mian penson al li, kaj povu ĝi subteni lian kuraĝon.
KOLEKTO DA
SPIRITISTAJ PREĜOJ
Libro: La
Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, cap. XXVIII.
Prece pelos que estão em aflição
42 – Prefácio – Se é conveniente ao
aflito que a sua prova prossiga, o nosso pedido não a abreviará. Mas seria
falta de piedade o abandonarmos, alegando que a nossa prece não será ouvida.
Além disso, mesmo que a prova não seja interrompida, podemos obter alguma
consolação, que lhe minore o sofrimento. O que é realmente útil para quem
suporta uma prova é a coragem e a resignação, sem as quais o que ele passa não
lhe trará resultados, pois que terá de passar novamente por ela. E para esse
objetivo, portanto, que devemos dirigir os nossos esforços, seja pedindo aos
Bons Espíritos em seu favor, seja levantando-lhe o moral através de conselhos e
encorajamento, seja, enfim, assistindo-o materialmente, se isso for possível. A
prece, nesse caso pode ainda ter um efeito direto, descarregando no aflito uma
corrente fluídica, que lhe fortaleça o ânimo. (Caps. V, 5 e 27; XXVII nºs 6 e
10)
43 – Prece – Meu Deus de infinita
bondade, dignai-vos abrandar a amargura da situação de Fulano, se assim for da
Vossa vontade! Bons Espíritos, em nome de Deus Todo-Poderoso eu vos peço
assistência para as suas aflições. Se, no seu próprio benefício, elas não podem
ser diminuídas, fazei-lhe compreender que elas são necessárias ao seu
adiantamento. Dai-lhe a confiança em Deus e no futuro, que as tornará menos
amargas. Dai-lhe também a força de não sucumbir ao desespero, o que lhe faria
perder os benefícios e tornaria a sua situação futura ainda mais penosa.
Revertei o meu pensamento para ele, e que assim eu possa ajudá-lo a sustentar a
coragem necessária.
Coletânea de Preces Espíritas.
Coletânea de Preces Espíritas.
Livro:
O Evangelho Segundo O Espiritismo – Allan Kardec, cap. XXVIII.
Nenhum comentário:
Postar um comentário