Ĉu la memoro
bone funkcias, tio estas ankaŭ demando de sinteno. Kiu malstreĉite rilatas al
la maljuniĝo, tiu forgesas malpli. Jen ekzercoj por la memoro.
Eĉ se tio sonas
iom neprobabla: Nia propra sinteno al nia memoro influas tion kiel bone ni
povas memorteni aferojn kaj kiel ni pritaksas nian mensan freŝecon. Tio rilatas
ankaŭ al nia sinteno rilate al la temo de "maljuniĝo". Al
tridekjarulo tio ankoraŭ ne estas
signifa, se li kredas pri si mem ke li dum maljunaĝo perdos mensan freŝecon,
sed ju pli multe homoj pliaĝiĝas, des pli ŝajnas ke ilia memorkapablo kaj eĉ
ilia korpa bonfarto dependos de tio ĉu ili havas pozitivajn aŭ negativajn
imagojn pri la maljuneco.
Kiel tiuj
kuntekstoj precize aspektas, tio estas ankoraŭ science ne klarigita. Diversaj
faktoroj ludas perantan rolon: Kiu ekzemple kredas pri si ke li kapablas bone
memorteni aferojn - sendepende de la aĝo - tiu kuraĝos fari pli kaj entreprenos
pli. Kaj kiu akceptas la pliaĝiĝon kun anima trankvileco, tiu estas pli
bonhumora - kaj ankaŭ pozitiva emocia sinteno levas la memorkapablon. Ne estas
hazardo ke homoj kun gravaj depresioj ofte suferas pri afekcioj de la
memorkapablo. Nun do temas pri tio ŝanĝi iomete la sintenon pri la propra
memorkapablo kaj pri la pliaĝiĝo. Jen du alternativoj por ekzercoj - por sufiĉe
junaj homoj kaj por sufiĉe aĝaj homoj.
Por junaj homoj
Verŝajne vi
ankoraŭ ne multe cerbumas pri tio kiel aspektos via vivo kiam vi estos signife
pli aĝa. Faru nun foje salton en via imago kaj pripensu: Kiel vi fartos se vi
estos 60 jara aŭ pli aĝa? Ĉu tio estas bona sento? Aŭ ĉu negativaj pensoj
kunsonas? Pripensu nun ĉu vi povas projekti pozitivan vizion pri via vivo kun
60 jaroj. Kion vi faros? Ĉu vi estos saĝa? Kiu pli aĝa aktoro aŭ kiu pli aĝa politikistino povus
servi kiel modelo por vi? Aŭ ĉu eble en via socia medio troviĝas homoj kiuj
"bone" maljuniĝas? Desegnu laŭeble precizan bildon. Kaj nun venas la
propra tasko: Ĉiam kiam vi konfrontiĝas kun la temo memorkapablo ("Kie
denove estas la ŝlosilo por mia aŭto?") aŭ kun la temo maljuneco ("La
kanzonisto Ikso mortis?"), tiam pensu pri tiu pozitiva, mense kapabla
bildo pri via propra maljuneco: Ĝuu tion!
Por pli aĝaj homoj
Tute klare, ĉi
tie ne temas pri "cerbolavado". Ĉiu scias ke la memorkapablo dum
maljunaĝo vere malkreskas. Tio estas normala. Observu tamen dum via ekzercado
precize kiel aspektas viaj akompanaj pensoj kaj emocioj, se vi dum la ĉiutago
forgesas ion, konfuzas ion, misformetis ion. Atentu pri tio, ĉu vi reagas je
tio pesimisme ("Tiel estas, se oni estas maljuna", "Tipe, mi ne
plu kapablas fari tion tiel") kaj ĉu vi havas malagrablajn sentojn
("Domaĝe ke ne plu fariĝos kiel dum antaŭaj epokoj", "Mi estas
malkapabla"). Provu dum la ekzercado ne plu sekvi tiujn pensojn kaj
sentojn kaj provu eĉ moki ilin. Parolu al vi mem la negativan penson aŭ
komenton ekzemple per alta voĉo aŭ kantu ĝin kvazaŭ kiel furorkanton. Tiel ĝi
perdos sian negativan efikon. Provu la rimedojn por malvenki la pensojn pri la
temo "Mi estas maljuna, tion ĉion mi ne plu kapablas".
La ekzercoj dum
tiu tempo kaptas pli la psikon ol la menson. La trejnadaj unuoj tial ne havos
tujajn rektajn efikojn je la memorkapablo. Sed se vi havos la senton, ke tiuj
ekzercoj precize trafos "vian temon", tiam la prilaboro de via
sinteno ja tre bone daŭre povos helpi al vi - ĝi plibonigos vian bonhumoron kaj
vian memorkapablon.
Nenhum comentário:
Postar um comentário