Ig/ PV
Sufikso
almetebla al ĉiaj radikoj kaj esprimanta per si mem la agon de ia kaŭzo, ne
precizigante la manieron, kiel efikas tiu kaŭzo, per peto, ordono, trudo aŭ
interna neceseco.
I -ig Vikipedio
- (sufikso)
Kun neverba
radiko, ig signifas: agi tiamaniere, ke iu alia estu en la stato esprimata de
la radiko; fari, ke iu estu ia aŭ iel; alivorte oni devas ĉiam subkompreni
antaŭ la sufikso la finaĵojn -a aŭ -e:
1. Kun adjektiva
radiko: akrigi (igi akra), aliigi, apartigi, beligi, blankigi, blindigi,
certigi, dikigi, ktp; laboro lacigas; kiu tro sin pravigas, tiu sin mem
kulpigas; tiu flamo lumas, sed tute ne varmigas; la prudento necesigas nin
venki la naturon (igas necese, ke ni venku).
2. Kun adverba,
prepozicia aŭ afiksa radiko: aligi (fari ke iu venu al, meti ion ĉe ion, almeti
ion); disigi (igi disen); eligi (fari, ke iu estu el); enigi; forigi; surigi,
ktp; ni devas labori por kunigi, ne por disigi.
3. Kun simpla
substantiva radiko, ig aldoniĝas al la adjektiva formo derivita de la radiko:
entuziasmigi (igi entuziasma); flamigi (igi flama); glaciigi, pintigi,
publikigi, rajtigi (traktaton), reguligi, ruinigi, ktp; tiu fonto ŝtonigas
objektojn.
Rim. 1: Kun
kelkaj substantivoj, kiuj montras mem kvaliton pli ĝuste ol objekton, ig
subkomprenigas antaŭ si la finaĵon -o: anigi (igi ano); edzigi (igi edzo);
fianĉigi, ktp.
Rim. 2: Kelkaj
verboj signifantaj meti ion en la staton montratan de la radiko aŭ doni al io la
formon montratan de la radiko, estas senpere derivitaj per la sufikso ig el
substantivaj radikoj: amasigi (meti en staton de amaso, aranĝi en maniero de
amaso); krucigi bastonojn (aranĝi en formo de kruco); garbigi grenon; foliigi
arĝenton; naturigi beston (laŭnaturigi, aranĝi tiel ke ĝi konservu naturan
vivantan aspekton); ordigi (laŭordigi, aranĝi laŭ ordo); pecigi (meti en staton
de pecoj); polvigi; seriigi (aranĝi laŭ serioj); vicigi (aranĝi laŭ vicoj).
Rim. 3: El aliaj
substantivaj radikoj oni sammaniere derivas per la sufikso ig sen prefiksa prepozicio
verbojn signifantajn, havigi al, provizi per, garni per (kio ĉe sciencaj
terminoj foje esprimiĝas per la radika sufikso bukligi hararon; gustigi manĝon; korpigi ideon
(oni uzas ankaŭ enkorpigi. Kp. D); leĝigi popolon (doni leĝojn al); limigi
kampon (doni limojn al); rajtigi senditon (doni rajton al); rimigi versojn;
truigi ladon (provizi per truoj); vortigi decidon (doni vortan esprimon al).
Rim. 4: Konforme
al la principo permesanta forlason de afikso, kiu ne estas nepre necesa, la
esperantistaro pli kaj pli kutimas forigi ĉe la verboj aluditaj en Rim 2 kaj 3
ne nur la prefikson sed ankaŭ la sufikson ig en la okazoj, kiam la derivita
verbo evidente povas havi nur unu sencon: embarasi, niveli, animi, balzami,
bridi, bukli, digi, figuri, formuli, gudri, kadri, limi, loki, lumi, maski,
makuli, nodi, numeri, ombri, ori, sulfuri, vaksi, vuali, zoni, ktp., la
analogajn verbojn senpere derivitajn de nomo de ilo: martelo-marteli. Oni ankaŭ
rimarku, ke la mala responda verbo konservas ambaŭ afiksojn: senanimigi,
senbridigi, senmaskigi, ktp.
4. Kun
substantiva radiko antaŭita de prefiksa prepozicio, ig havas diversajn sencojn,
laŭ la speco de la prefikso, sed la substantivo estas ĉiam la komplemento de
tiu prepozicio.
a) - Kun loka
prepozicio, ig signifas: “meti en la lokon esprimatan de la radiko”: albordigi
(venigi al la bordo); alcentrigi (puŝi al la centro); devojigi (forklini de la
vojo); elartikigi (eligi el la artiko); elnodigi; enbalzamigi (meti en balzamon);
endigigi (meti en digojn); endomigi, enkadrigi, enkaleŝigi, enkorpigi,
enkasigi, enlimigi, enlitigi, enmanigi, ensabligi (ŝipon), enŝipigi, enterigi,
entombigi; interdigigi (meti inter digojn); subakvigi (meti sub akvon);
surkrucigi (meti sur krucon); surterigi, ktp.
b) - Kun
prepozicio esprimanta senecon aŭ forigon, ig signifas: “senigi je la objekto
esprimata de la radiko”: senakvigi (senigi je akvo); senbridigi, senbukligi,
mallumigi, senmaskigi, senorigi, senplumigi, senpolvigi, detronigi, senvualigi,
dezonigi, ktp.
c) - Kun
prepozicio esprimanta la manieron (laŭ, en f.), ig signifas: “meti en la staton
esprimatan de la radiko”: endanĝerigi (meti en danĝeran situacion); laŭliniigi
palisojn.
Rim. 1: Ĉar
kelkaj verbaj radikoj ne ebligas, ke oni devenigu de ili verbojn kun maniera aŭ
seniga signifo, oni devas tiri tiajn verbojn el la responda substantiva formo:
alfinigi (konduki al fino; rad. fini), endormigi (meti en dormon; rad. dormi);
malbriligi (senigi je brilo; rad. brili); sendevigi (liberigi iun je devo);
senesperigi (forpreni esperon de iu); senmovigi, sensentigi, senvidigi, ktp.
Kiam la substantiva formo estas sufikshava, tiu sufikso ordinare malaperas en
la kunmetado: enloĝigi (enloĝ(ej)igi, meti en loĝejon; rad. loĝi); enveturigi
(meti en veturilon; rad. veturi); senarmigi (senigi je armiloj; rad. armi) ktp.
Rim. 2: Ĉar tiu
formo de vortfarado per sen estas ordinare pli klara kaj pli drasta ol la
formado per mal, oni ofte kreas analogiajn derivaĵojn, kvankam ekzistas pli
simpla kontraŭaĵo kaj neaĵo per prefikso mal-: seninfektigi (malinfekti);
sensigeligi (malsigeli); senŝarĝigi (malŝarĝi); senvestigi (malvesti);
senarmigi (malarmi), ktp.
Rim. 3: Oni
atentu ne konfuzi du ŝajne similajn sed efektive tute malsamajn formojn de
kunmetado, kiuj ambaŭ konsistas el prefiksa prepozicio aŭ adverbo, substantiva
radiko, kaj sufikso ig. La unuan tipon, en kiu la substantivo estas komplemento
de la prepozicio, ni priparolis supre ; la alian tipon prezentas vortoj kiel
kunordigi, subordigi, dispecigi, kunamasigi, kies formado estas tute malsimila,
ĉar en ili la substantivo ne estas komplemento de la prepozicio, sed tiu ĉi
prepozicio aŭ adverbo estas prefikse aldonita al jam aparte ekzistanta verbo
rekte derivita de substantivo per la sufikso ig , tiamaniere, ke oni devas
analizi tiajn vortojn ne jene: kun-ordo-igi = igi kun ordo; sub-ordo-igi = igi
sub ordo; dis-pecoj-igi = igi dise de pecoj, sed jene: kun-ordigi = ordigi-kun
(igi en ordon paralele kun io alia); subordigi = ordigi-sub (igi en ordon sub
io alia, depende de io alia); dis-pecigi = pecigi-dis (dise meti en staton de
pecoj), kc.
II. - Kun verba
radiko ig signifas: “agi tiamaniere, ke iu alia faru la agon esprimitan de la
radiko”:
1. Kun netransitivaj
verboj, ig subkomprenigas antaŭ si la participan sufikson -anta (aŭ -inta);
alivorte ĝi servas por transitivigi netransitivajn verbojn: abortigi (igi iun
abortanta); bruligi, ĉesigi, daŭrigi, devigi (fari ke iu devu), dormigi,
enuigi, estigi, faligi, ĝojigi, haltigi, irigi, kurigi, kuŝigi, kutimigi,
mortigi pasigi, pendigi pereigi, rapidigi, sidigi, starigi, suferigi, ŝprucigi,
venigi, ktp.
Rim.: Kiel pri
multaj verboj, la subjekto povas direkti la agon sur sin mem (resendaj verboj):
sin mortigi, sin sidigi, sin starigi, ktp.
2. - Kun
transitivaj verboj, ig subkomprenigas antaŭ si la participajn sufiksojn -anta
(aŭ -inta) aŭ -ata (aŭ -ita); alivorte ĝi havas sencon jen aktivan, jen
pasivan.
a) - Aktiva senco:
sciigi amikon pri novaĵo (igi amikon scianta); trinkigi ĉevalon je akvo; vi
vane penas kredigi min, ke tio estas vero; vi min manĝigos, mi vin trinkigos, tondro
kampulon memorigas pri Dio, devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi
senĉese; ili lernigis sian langon paroli malveron; ĉio konjektigas min, ke...;
la ideoj pensigas, la sentoj agigas; mi decidigis mian amikon veni en la
teatron; pli bone estas enviigi ol kompatigi, ktp.
b) - Pasiva
senco: sciigi novaĵon al amiko (igi novaĵon sciata); trinkigi akvon al ĉevalo;
mi manĝigis kokinon al miaj gastoj; mildeco pardonigas eĉ grandajn krimojn; li
sentigos al vi sian skurĝon; la teksistoj komprenigis la neordinaran desegnon;
kion la magistrato anoncigas al mi per vi? marĉandado aĉeti ne devigas; tiu
afero decidigis la militon; kolorigi muron; havigi panon al iu; konigi sciigon;
abonigi gazeton al iu; aŭdigi sian voĉon; distingigi iun, ktp.
Rim. 1: Kvankam
iu sama ig-verbo povas esti jen aktiva, jen pasiva, ĝi ne povas havi siajn du
komplementojn en akuzativo, sed unu el ili devas esti konstruata kun
prepozicio; oni ne povas diri: sciigi amikon novaĵon , sed oni devas uzi unu el
la du supre montritaj konstruoj.
Rim. 2: La
supraj reguloj aplikiĝas al la verboj derivitaj per ig de verboj jam kunmetitaj
kun prefikso: la pluvo malsoifigas (igas malsoifanta) la teron; vi elhakigis (igis
elhakata) al vi tombon; li elĉizigas (igas elĉizata) en la roko loĝejon por si.
Rim. 3: Kvankam la
pasiva senco estas pli ordinara kaj ofta, la ig-verbo povas kelkfoje esti
dubasenca. Por forigi ĉiun dubon, oni povas, laŭ la konsilo de Zamenhof,
esprimi antaŭ la sufikso ig la participan sufikson, ekzemple: la farmisto
manĝantigis aŭ manĝatigis siajn kokinojn; konantigi amikon pri libro, konatigi
libron al amiko. Esprimado de tiu sufikso estas necesa, kiam oni volas
precizigi, ke la ago okazos en la estonteco: sin devontigi al la pagado de
grandaj sumoj.
Rim. 4: Kelkaj
esperantistoj, precipe german- kaj anglolingvaj, ŝajnas rigardi la sufikson ig
kiel necesan karakterizilon de ĉiu transitiva verbo kaj inklinas superflue kaj
taŭtologie aldoni ĝin al simplaj transitivaj radikverboj, kiuj tute ne bezonas
ĝin; ekz. anstataŭ la simplaj korektaj formoj elekti, konvinki, minaci, fini,
sin vesti, ktp, kaj samsence kiel ili, oni uzas la formojn erarajn elektigi,
konvinkigi, minacigi, finigi, sin vestigi, trompigi, konfuzigi, sufokigi,
preparigi, konsoligi, montrigi, vekigi, ktp. Jam en jaro 1909 sinjoro Boirac,
prezidanto de la Akademio, protestis kontraŭ tiu malkorekteco. Oni ankaŭ
atentu, ke tia troa uzado de ig kun verba transira radiko tute diferencas de la
nenecesa, sed en dubaj okazoj tute korekta almeto de tiu sufikso al substantiva
radiko. Oni povas ankaŭ uzi la sufikson igi kiel memstaran verbon.
III. - De ĉiuj
verboj derivataj per ig, oni povas regule devenigi:
1. Substantivojn,
kun la senco: “ago –igi”, aŭ “-igaĵo”, ekz.: la mortigo je Cezaro; aprobi la
nuligon de kondiĉo; kondamnita je pendigo; estu trankvila, mi donos al vi
kontentigon.
2. - Adjektivojn,
kun la senco: “-iganta, povanta –igi”, ekz.: saniga aero; mortiga frapo;
ruinigema filino de Babel.
3. - Adverbojn,
kun la senco: “laŭ -iga maniero”, ekzemple: enuige paroladi; devige rideti.
Rim.: Ĉe tiuj
derivitaj adjektivoj kaj adverboj, la sufikso estas ofte malmulte utila, kaj
tial forlasita: disting(ig)a, dolor(ig)a, lim(ig)a, ktp.
IV. Radiko
samsignifa uzata memstare.
Igi - Verbo
havanta la saman sencon kiel la sufikso (Kp. ĉe la komenco); ĝi diferencas de
fari, per tio, ke fari signifas, ke io estas ŝanĝata de ia ekstera kaŭzo, dum
igi nenion precizigas pri la kaŭzo, kaj havas sekve pli vastan amplekson: li
igis fari al si veston; mi igis rakonti al mi la novaĵon; igis tion supozi ŝiaj
hipokrite mallevitaj okuloj.
Rim.: Kvankam la
ordo de la vortoj estas sufiĉe libera en Esperanto, oni kutimas, pro klareco,
meti inter igi kaj la infinitivo la subjekton de tiu infinitivo, kaj post la
infinitivo ties komplementon: tiu ĉi brava konduto de nia junularo igos
Sargonon pripensi, kaj faros lin pli cedema; kolero de reĝo estas kuriero de
morto, sed homo saĝa igas ĝin pardoni; kio do igis ilin vagadi? ne ekzistas
alia bono por la homo, krom manĝi kaj trinki kaj igi sian animon ĝui plezuron
de lia laborado la bezono de viaj servoj igis min vin voki; la amuzo igis min
forgesi pri la horo; mi igis lin forkuri; la farmisto igis siajn amikojn manĝi
la kokinojn; trovi rimedojn por igi la mondon komenci uzadi la lingvon.
Ige - Vikipedio
Adverbo
signifanta la kaŭzecon, kaj montranta la aganton: ĉio okazis ige de tiu virino;
la malvenko de Anibalo ige de Scipiono; la fondo de Romo ige de Romulo.
age de, fare de.
Nenhum comentário:
Postar um comentário