Ni konservu
fidelecon
“Cetere,
ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela.”- Paŭlo / I
KORINTANOJ, 4 : 2.
Ni faru en ĉiu
tago tion plej bonan, kion ni povas.
Se vi
administras, estu justa en la distribuado de laboro.
Se vi leĝdonas,
estu fidela al ĉies bono.
Se vi dissemas
la donacojn de la fido, ne malzorgu tiujn plej
proksimajn al vi.
Se vi instruas,
komprenebligu vian lecionon.
Se vi dediĉas
vin al la arto, ne difektu la dian inspiron.
Se vi kuracas,
ne malŝatu la malsanulon.
Se vi konstruas,
konsideru la sekurecon.
Se vi plugas,
plenumu ĝin kun ĝojo.
Se vi kunlaboras
por la urbpurigado, rigardu la higienon kiel vian mision.
Se vi fondis
familion, sanktigu ĝin por la benoj de amo kaj lumo, eĉ se tio kostos al vi
aflikton kaj sinoferon.
Ne
maltrankviliĝu pro neatenditaj ŝanĝoj, nek konsterniĝu pro la ŝajna venko de
tiuj, kiuj sin donas al multoblaj interesoj escepte de tiuj ilin mem
koncernantaj.
Konsideru la
Viglan Rigardon de la Dia Providenco, kiu observas ĉiujn niajn paŝojn.
Memoru, ke, kie
ajn vi troviĝas, vi vivas pro decido de la Plej Alta Povo direktanta niajn
destinojn, tial ni konservu fidelecon al la devoj nin koncernantaj.
Kaj klopodante
senĉese por la disvastigado de bono sur tiu batalkampo, kiun al ni konfidis la
vivo, ni atendu de la Leĝo novajn decidojn rilatajn al ni, ĉar la Leĝo mem
levos nin al pli alta nivelo kaj glorigos al ni la penadojn en la oportuna
momento.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Livro: Viva
Fonto, ĉapitro:115.
Guardemos
lealdade
“... Além disso, requer-se nos despenseiros que cada um
se ache fiel.” Paulo (I Coríntios, 4:2)
Vivamos cada dia
fazendo o melhor ao nosso alcance.
Se administras,
sê justo na distribuição do trabalho.
Se legislas, sê
fiel ao bem de todos.
Se espalhas, os
dons da fé, não te descuides das almas que te rodeiam.
Se ensinas, sê
claro na lição.
Se te devotas à
arte, não corrompas a inspiração divina.
Se curas, não menosprezes
o doente.
Se constróis,
atende à segurança.
Se aras o solo,
faze-o com alegria.
Se cooperas na
limpeza pública, abraça na higiene o teu sacerdócio.
Se edificaste um
lar, sublima-o para as bênçãos de amor e luz, ainda mesmo que isso
te custe aflição e sacrifício.
Não te inquietes
por mudanças inesperadas, nem te impressione a vitória aparente daqueles que
cuidam de múltiplos interesses, com exceção dos que lhes dizem respeito.
Recorda o Olhar
Vigilante da Divina Providência que nos observa todos os passos.
Lembra-te de que
vives, onde te encontras, por iniciativa do Poder Maior que nos
supervisiona os destinos e guardemos lealdade às obrigações que nos cercam.
E, agindo
incessantemente na extensão do bem, no campo de luta que a vida nos confia, esperemos
por novas decisões da Lei a nosso respeito, porque a própria Lei nos
elevará de plano e nos sublimará as atividades no momento oportuno.
Livro: Fonte
Viva, cap.: 115.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário