“Kaj la servisto
de la Sinjoro devas ne malpaci.” – Paŭlo / II TIMOTEO, 2 : 24.
Deturnu vin de
tiuj, kiuj strebas al malpaco en la servado al la Sinjoro.
Ili ne serĉas la
dian lumon por siaj koroj, sed ja konkuras pri elstareco sur la kampo de la
pasemaj konsideroj. Studante la sanktajn skribojn, ili celas ne la rimedojn
necesajn al sia propra iluminado, sed ja paradi ĉe la malnobla kultado de sia
personeco. Ili atakas tiujn, kiuj ne sekvas iliajn principojn, sin ĵetas
kontraŭ la laboroj, kiuj ne troviĝas sub ilia rekta kontrolo, ne kunlaboras
krom de alte malsupren, opinias utilaj nur tiujn taskojn, kiujn ili mem
plenumas, amas la senfinajn diskutojn pri la ĝusta loko de komo kaj perdas
longajn tagojn por malkovri la ŝajnajn kontraŭdirojn de la verkistoj, kiuj sin
dediĉas al la idealo de Jesuo. Neniam ili havas tempon por la servoj de la
kristana humileco, ĉar ilia intereso estas la persona elstareco. Ĉiam tre
malinklinaj al la konjugado de la verboj helpi, pardoni kaj servi, ili
konstante direktas sian atenton al la neperfekta flanko de la homaro, kontraŭ
kiu ili tenas vipojn en la manoj laŭ sia malbona emo al skurĝado. Ili malpacas
pro ĉiu apartaĵoj de la evangelia laboro, kaj kiam montriĝas perspektivoj de
edifa interkonsento, ili kreas novajn motivojn de perturbo.
Tiuj, kiuj
aliĝas al la Savanta Evangelio pro amo al malpaco, apartenas al la vicoj de la
plej grandaj kaj subtilaj malamikoj de la Regno de Dio.
La lernanto
nepre bezonas vigli por ne fali en la frenezon de la mordantaj kaj senutilaj
paroloj.
Ni estas vokitaj
ne al kverelado sed ja al servado kaj lernado ĉe la Majstro ; ne al glorado de
la “mi”, sed al la plenumado de superaj decidoj por la konstruado de la Dia
Regno en ni.
Emmanuel / Chico Xavier.
Libro: Pano Nia,
ĉapitro: 98.
Evita contender
“Ao servo do Senhor não convém contender.”
- Paulo / II Timóteo, 2:24.
Foge aos que
buscam demanda no serviço do Senhor.
Não estão eles à
procura de claridade divina para o coração. Apenas disputam louvor e destaque
no terreno das considerações passageiras. Analisando as letras sagradas, não
atraem recursos necessários à própria iluminação e, sim, os meios de se
evidenciarem no personalismo inferior. Combatem os semelhantes que lhes não
adotam a cartilha particular, atiram-se contra os serviços que lhes não guardam
o controle direto, não colaboram senão do vértice para a base, não
enxergam vantagens senão nas tarefas de que eles mesmos se incumbem. Estimam as
longas discussões a propósito da colocação de uma vírgula e perdem dias imensos
para descobrir as contradições aparentes dos escritores consagrados ao ideal de
Jesus. Jamais dispõem de tempo para os serviços da humildade cristã,
interessados que se acham na evidência pessoal. Encontram sempre grande
estranheza na conjugação dos verbos ajudar, perdoar e servir. Fixam-se,
invariavelmente, na zona imperfeita da humanidade e trazem azorragues nas mãos
pelo mau gosto de vergastar. Contendem acerca de todas as particularidades da edificação
evangélica e, quando surgem perspectivas de acordo construtivo, criam novos
motivos de perturbação.
Os que se
incorporam ao Evangelho Salvador, por espírito de contenda, são dos
maiores e dos mais sutis adversários do Reino de Deus.
É indispensável
a vigilância do aprendiz, a fim de que se não perca no desvario das
palavras contundentes e inúteis.
Não estamos
convocados a querelar e, sim, a servir e a aprender com o Mestre;
nem fomos chamados à entronização do “eu”, mas, sim, a cumprir os desígnios
superiores na construção do Reino Divino em nós.
Livro: Pão
Nosso.
Emmanuel / Chico
Xavier, cap.: 98.
Nenhum comentário:
Postar um comentário