Kunlaboro
Por ke iu efike kaj sukcese direktu gravan entreprenon, ne sufiĉas lin enoficigi.
De li oni postulas, ke li havu superajn kvalitojn por ke la afero solidiĝu kaj prosperu.
Ne nur aŭtoritato sed saĝa
direktado. Ne nur teorio kaj klereco sed virto kaj klara mezurtaksado.
Vastaj rimedoj en la manoj de senprudenta kapo similas al trezoroj en la brakoj de l’ malsaĝeco, same kiel riĉeco sen gvido estas kvazaŭ ŝipo drivanta.
Kiu estras, tiu nepre uzas justecon kaj bonecon, laboron kaj disciplinon por atingi la celojn de la tasko al li komisiita.
Kiam povo malmoderas, la popolo suferas maltrankvilon kaj malordon, kaj kiam inteligenton ne gvidas sana karaktero,
ĝi ĉirkaŭen dissemas mizeron kaj kruelecon.
Jen kial ekzistas tiom da tiranoj aŭreolitaj per mensa grandeco kaj tiom da genioj kun rafinita sentemo, sed tamen baraktantaj en la kotejo de l’ malvirto.
En la intima mondo, la volo estas kiel kapitano, kiu ne povas
malzorgi sian taskon.
Kaj kiel la administranto de iu servo bezonas la helpon de kompetentaj asesoroj, tiel same la volo ne povas malhavi la pripenson kaj la logikon kiel respektindajn konsilantojn en la decidopova estreco.
Sed nepre necesas alvoki la spiriton de kunlaboro por subteni ĝiajn
impulsojn. En la kampo de la surtera agado, la kompetenta orientisto ne ignoras la naturan hierarkion, kiu regas
ĉiujn valorojn nepre necesajn al la vivo.
En la fabrikado de vestoj, la fadeno kalkulos je la apogo de la maŝino, la maŝino fidos la kompetentecon de la laboristo, la laboristo konfidos la teknikiston kontrolantan lian laboron, la teknikisto trovos subtenon ĉe la estraro de la fabriko, kaj la fabrik-estraro serĉos ekvilibron ĉe la
industria produktado, de kiu ili ĉerpos la financan brulaĵon necesan al la funkciado de la laborejo obeanta ilian komandon.
Ni rimarkas do, ke en la Individuo-Ŝtato la
volo, por plenumi la ĝin
koncernantan regadon, sen kolapso de la ekvilibro, devas helpi al si per kunlaboro por lumigo de sia aktiveco.
La spontanea kunlaboro estas la ĉefa elemento de la ordo.
De la Dia
Gloro ĝis la subatomaj
limoj, la Universon oni povas difini, kiel ĉenon da vivoj kunligitaj en la
Granda Vivo.
Kunlaboro signifas konstruan obeadon al la postuloj de la fronto kaj implicitan helpon al la mankoj de la malantaŭo.
Kiu helpas, tiu estas helpata, kaj ĉe tio li silente trovas la plej trafan formulon por alkonformiĝi al la evolu-procesoj.
Emmanuel / Chico Xavier (Libro: Penso kaj Vivo).
COOPERAÇÃO
Para que alguém dirija com êxito
e eficiência uma empresa importante, não lhe basta a nomeação para o encargo.
Exige-se-lhe um conjunto de
qualidades superiores para que a obra se consolide e prospere. Não apenas
autoridade, mas direção com discernimento.
Não só teoria e cultura, mas
virtude e juízo claro de proporções.
Dilatados recursos nas mãos, a
serviço de uma cabeça sem rumo, constituem tesouros nos braços da insensatez,
assim como a riqueza sem orientação é navio à matroca.
Quem governa emitirá forças de
justiça e bondade, trabalho e disciplina, para atingir os objetivos da tarefa
em que foi situado.
Quando o poder é intemperante,
sofre o povo a intranqüilidade e a mazurca, e, quando a inteligência não possui
o timão do caráter sadio, espalha, em torno, a miséria e a crueldade.
Daí, conhecermos tantos tiranos
nimbados de grandeza mental e tantos gênios de requintada sensibilidade, mas
atolados no vício.
No mundo íntimo, a vontade é o
capitão que não pode relaxar no mister que lhe é devido.
E assim como o administrador de
um serviço reclama a ajuda de assessores corretos, a vontade não prescindirá da
ponderação e da lógica, conselheiros respeitáveis na chefia das decisões.
No entanto, urge que o senso de
cooperação seja chamado a sustentar-lhe os impulsos. Nas linhas da atividade
terrestre, quem orienta com segurança não ignora a hierarquia natural que vige
na coexistência de todos os valores indispensáveis à vida.
Na confecção do agasalho comum, o
fio contará com o apoio da máquina, a máquina esperará pela competência do
operário, o operário edificar-se-á no técnico que lhe supervisiona o trabalho,
o técnico arrimar-se-á na diretoria da fábrica e a diretoria da fábrica
equilibrar-se-á no movimento da indústria, dele extraindo o combustível
econômico necessário à alimentação do núcleo de serviço que lhe obedece aos
ditames. Observamos, assim, que no estado individual a vontade, para satisfazer
à governança que lhe compete, sem colapsos de equilíbrio, precisa socorrer-se
da colaboração a fim de que se lhe clareie a atividade.
A cooperação espontânea é o supremo
ingrediente da ordem.
Da Glória Divina às balizas
subatômicas, o Universo pode ser definido como sendo uma cadeia de vidas que se
entrosam na Grande Vida.
Cooperação significa obediência
construtiva aos impositivos da frente e socorro implícito às privações da
retaguarda.
Quem ajuda é ajudado,
encontrando, em silêncio, a mais segura fórmula de ajuste aos processos da
evolução.
Emmanuel / Chico Xavier (Livro: Pensamento e Vida).
Nenhum comentário:
Postar um comentário