Utilaj konsiloj
Ne petadu senĉese la Spiritojn pri orientado. Se vi jam havas du semajnojn da kristaneco, vi do tre bone scias, kion vi devas fari.
Ne malŝparu viajn fortojn, provante iel ajn korekti aliajn. Kiam ni korektas nin mem, ni rekonas, ke la mondo estas regata de la Dia Saĝo kaj ke estas nia plej ĉefa devo konstante kunlaboradi por la bono.
Ne akuzu suferantajn Spiritojn pro viaj fiaskoj en la lukto. Atentu la ritmon de via propra vivo, pensu pri viaj enspezo kaj elspezo, viaj agoj kaj reagoj, viaj manieroj kaj sintenoj, viaj kompromisoj kaj decidoj, kaj vi rekonos, ke vi havas tian situacion, kian vi mem serĉas al vi, kaj ke vi rikoltas ĝuste tion, kion vi semas.
Ne faru al vi kutimon peti helpon de la spiritaj amikoj pri banalaj devoj, kiuj koncernas vin sur la ordinara vojo.
Ili estas tiel okupitaj kiel vi mem kaj havas problemojn pli gravajn ol viaj, devojn pli pezajn kaj urĝajn, kaj vi, en la ordinara lukto sur la Tero, ne kuraĝus peti grandaniman kaj bonvolan instruiston ludi la rolon de vartistino.
Ne atendu la morton por solvi problemojn de la vivo nek pretekstu malsanon aŭ maljunecon por ne lerni, ĉar ni staras treege malproksime de la ĉielo. La tombo ne estas aŭguristo kun multe da miraklaj promesoj, sed nur pli larĝe malfermita enirejo en nian propran konsciencon.
Andreo Ludoviko / Chico Xavier (Kristana Agendo).
Lembranças Úteis
Não viva pedindo orientação
espiritual, indefinidamente. Se você já possui duas semanas de conhecimento
cristão, sabe, à saciedade, a que fazer.
Não gaste suas energias, tentando
consertar os outros de qualquer modo. Quando consertamos a nós mesmos,
reconhecemos que o mundo está administrado pela Sabedoria Divina e que a
obrigação de cooperar invariavelmente para o bem é nosso dever primordial.
Não acuse os Espíritos
desencarnados sofredores, pelos seus fracassos na luta. Repare a ritmo da
própria vida, examine a receita e a despesa, suas ações e reações, seus modos e
atitudes, seus compromissos e determinações, e reconhecerá que você tem a
situação que procura e colhe exatamente o que semeia.
Não recorra sistematicamente aos
amigos espirituais, quanto a comezinhos deveres que lhe competem no caminho
comum. Eles são igualmente ocupados, enfrentam problemas maiores que os seus,
detêm responsabilidades mais graves e imediatas, e você, nas lutas vulgares da
Terra, não teria coragem do pedir ao professor generoso e benevolente que
desempenhasse funções de ama-seca.
Não espere a morte para solucionar
as questões da vida, nem alegue enfermidade ou velhice para desistir de
aprender, porque estamos excessivamente distantes do Céu. A sepultura não é uma
cigana, cheia do promessas miraculosas, e sim uma porta mais larga do acesso a
nossa própria consciência.
André Luiz / Chico Xavier (Obra: Agenda Cristã).
Nenhum comentário:
Postar um comentário