Asociiĝo
Se la homo povus propraokule
rigardi la fluojn de la penso, li tuj rekonus, ke ni ĉiuj vivas en reĝimo de komuneco laŭ la
principoj de altiriĝemo.
La asociiĝo troviĝas en ĉiuj aferoj, difinas ĉiujn okazaĵojn kaj regas la ekzistadon de ĉiuj estaĵoj.
Demokrito, la greka saĝulo
vivinta sur la Tero
longe antaŭ la Kristo ,
asertis, ke “la atomoj, nevideblaj al la homa okulo, grupiĝas kiel kolomboj
serĉantaj manĝaĵon kaj tiel formas la korpojn de ni
konatajn.”
Nuntempe ni komencas penetri la
esencon de l’ mikrokosmo kaj ĉiamaniere
povas provizore rigardi la esploratan
atomon kiel simbolan miniaturan sunsistemon, kie la nukleo ludas la rolon
de ĉefcentro kaj la elektronoj tiun de
planedoj en gravita movo.
En la sfero de la Plejampleksa Vivo ,
ni vidas la sunojn portantaj la mondojn tra la senlimaĵo pro la elektromagneta
interagado de la universaj fortoj.
Tiel same, en la ordinara vivo la
animo vibras agorde al la mensaj fluoj, elsendataj de tiuj animoj similaj al ĝi.
Ni asimilas la pensojn de tiuj
same pensantaj kiel ni.
Efektive, sentante, pensante, parolante
aŭ agante, ni agordiĝas al la emocioj kaj ideoj de ĉiuj personoj, enkarniĝintaj aŭ
elkarniĝintaj, kiuj apartenas al nia simpatio-rondo.
Ni senĉese altiras aŭ forpuŝas
mensajn elementojn, kiuj, agregiĝante al la niaj, fortigas nin por la bono aŭ por
la malbono, laŭ la direkto, kiun ni elektis.
En ĉiu faro, en
ĉiu opinio, ni ĉiam prezentas la sumon
de multaj influoj.
Ni esprimas milojn da personoj,
kaj miloj da personoj nin esprimas.
La deziro, levilo de nia sento,
produktas, laŭ nia volo, la energion, kiun ni konsumas.
Kiam ni okupiĝas pri la neperfektaĵoj
kaj eraroj de la aliaj, la spegulo de nia menso ilin tuj reflektas, kvazaŭ ensorbante
ties hontigajn bildojn. Tiam nia imago komencas digesti tiaspecan
nutraĵon, kiu poste fariĝas konsistaĵo de la subtilaj histoj de nia animo. Kun
la tempopaso, nia animo ne malofte komencas esprimi, per sia organo de
manifestiĝo, tion, kion ĝi
asimilis, ĉu per la karna korpo, inter
la homoj, ĉu per la korpo spirita, post la morto.
Jen kial ordinare la kritikistoj
de la aliula konduto fine faras la samajn agojn, kiujn ili kondamnas ĉe la proksimulo, ĉar, celante plendetale esplori la malbonon, ili
ne konscie ensorbas ties emanaĵojn kaj iam surprize sin vidas potencataj de la
fortoj, kiuj ĝin reprezentas.
Ĉia ombro-makulo en nia personeco
respegulas la pli grandan ombron.
Kiel la eta infekta fokuso povas,
forlasita al si mem, fariĝi en kelkaj horoj grandega,
putra maso, tiel same klaĉado povas ĵeti nin en
malvirton, kaj sistema kolero povas nin treni en la labirintojn de
frenezo aŭ en la tenebrojn de l’ krimo.
Pensante, konversaciante aŭ
laborante, la forto de niaj ideoj, paroloj kaj agoj
atingas en momento potencon des pli grandan, ju pli multaj
estas la personoj, enkarniĝintaj aŭ ne, kiuj
konsentas kun ni, kaj tiu potenco emas senĉese kreski,
reciproke trudante al ni la sekvojn de niaj iniciatoj.
Ni do senĉese strebu al bono,
helpante, lernante, servante, indulgante kaj amante, ĉar per tia sinteno ni reflektos la kulturantojn de lumo kaj senmanke
solvos nian problemon de kompanio.
Emmanuel / Chico Xavier (Libro:Penso
kaj Vivo)
Associação
Se o homem pudesse contemplar com os próprios olhos as correntes
de pensamento, reconheceria, de pronto, que todos vivemos em regime de comunhão, segundo os princípios da
afinidade.
A associação mora em
todas as coisas, preside a todos os
acontecimentos e comanda a existência de todos os seres.
Demócrito, o sábio grego que viveu na Terra muito antes do
Cristo, assevera que “os átomos, invisíveis ao olhar humano, agrupam-se à
feição dos pombos, à cata de comida, formando assim os corpos que conhecemos”.
Começamos agora a penetrar a essência do microcosmo e, de
alguma sorte, podemos simbolizar, por enquanto, no átomo entregue à nossa perquirição,
um sistema solar em miniatura, no qual o núcleo desempenha a função de centro
vital e os elétrons a de planetas em movimento gravitativo.
No plano da Vida Maior, vemos os sóis carregando os mundos
na imensidade, em virtude da interação eletromagnética das forças universais.
Assim também na vida comum, a alma entra em ressonância com
as correntes mentais em que respiram as almas que se lhe assemelham.
Assimilamos os pensamentos daqueles que pensam como pensamos.
É que sentindo, mentalizando, falando ou agindo, sintonizamo-nos
com as emoções e idéias de todas as pessoas, encarnadas ou desencarnadas, da
nossa faixa de simpatia.
Estamos invariavelmente atraindo ou repelindo recursos
mentais que se agregam aos nossos, fortificando-nos para o bem ou para o mal,
segundo a direção que escolhemos.
Em qualquer providência e
em qualquer opinião, somos sempre a soma de muitos.
Expressamos milhares de criaturas e milhares de criaturas
nos expressam.
O desejo é a alavanca de nosso sentimento, gerando a energia
que consumimos, segundo a nossa vontade.
Quando nos detemos nos defeitos e faltas dos outros, o
espelho de nossa mente reflete-os, de imediato, como que absorvendo as imagens
deprimentes de que se constituem, pondo-se nossa imaginação a digerir essa
espécie de alimento, que mais tarde se incorpora aos tecidos sutis de
nossa alma. Com o decurso do tempo,
nossa alma, não raro, passa a exprimir, pelo seu veículo de manifestação, o que
assimilara, fazendo-o seja pelo corpo carnal, entre os homens, seja pelo corpo
espiritual de que nos servimos, depois da morte.
É por esta razão que geralmente os censores do procedimento alheio
acabam praticando as mesmas ações que condenam no próximo, porquanto,
interessados em descer às minúcias do mal, absorvem-lhe inconscientemente as
emanações, surpreendendo-se, um dia, dominados pelas forças que o representam.
Toda a brecha de sombra em nossa personalidade retrata a sombra
maior.
Qual o pequenino foco infeccioso que, abandonado a si mesmo,
pode converter-se dentro de algumas horas no bolo pestífero de imensas
proporções, a maledicência pode precipitar-nos no vício, tanto quanto a cólera
sistemática nos arrasta, muita vez, aos labirintos da loucura ou às trevas do crime.
Pensando, conversando ou trabalhando, a força de nossas
idéias, palavras e atos alcança, de momento, um potencial tantas vezes maior quantas sejam as pessoas encarnadas ou
não que concordem conosco, potencial esse que tende a aumentar indefinidamente,
impondo-nos, de retorno, as conseqüências de nossas próprias iniciativas.
Estejamos, assim, procurando incessantemente o bem, ajudando,
aprendendo, servindo, desculpando e amando, porque, nessa atitude, refletiremos os
cultivadores da luz, resolvendo, com segurança o nosso problema de companhia.
Francisco Cândido Xavier - Pensamento e Vida - pelo Espírito
Emmanuel
Nenhum comentário:
Postar um comentário