Efektive
Gardi ne estas
malkonfidi. Ĝi estas ekbruligi sian propran
lumon, helpante tiujn, kiuj troviĝas en ombro.
Defendi ne
estas krii. Ĝi estas pli diligente servi
al aferoj kaj personoj.
Helpi ne estas
trudi. Ĝi estas efektive kaj sen individuista
sinmontrado ekpreni per la mano, por ke la helpato prosperu, ricevu klaran
menson kaj estu feliĉa per si mem.
Lernigi ne
estas vundi. Ĝi estas ame gvidi la proksimulon
en la regnon de komprenado kaj paco.
Renovigi ne
estas detrui. Ĝi estas lasi netuŝitaj la
fundamentojn, sur kiuj oni rebonigu la konstruaĵon por la bono de ĉiuj.
Klarigi ne
estas diskuti. Ĝi estas serveme kaj
bonvole helpi la komprenpovon de la nescianto.
Ami ne estas
deziri. Ĝi estas ĉiam kompreni, doni el si mem, rezigni siajn proprajn
kapricojn kaj sin oferi, por ke brilu la dia lumo de la vera amo.
Andreo Ludoviko / Chico Xavier (Libro: Kristano Agendo)
Efetivamente
Vigiar não é
desconfiar. É acender a própria luz, ajudando os que se encontram nas sombras.
Defender não é
gritar. É prestar mais intenso serviço às causas e às pessoas.
Ajudar não é
impor. É amparar, substancialmente, sem pruridos de personalismo, para que o
beneficiado cresça, se ilumine e seja feliz por si mesma.
Ensinar não é
ferir. É orientar o próximo, amorosamente, para o reino da compreensão e da
paz.
Renovar não é
destruir. É respeitar os fundamentos, restaurando as obras para o bem geral.
Esclarecer não
é descutir. É auxiliar, através do espírito de serviço e da boa-vontade, o
entendimento daquele que ignora.
Amar não é
desejar. É compreender sempre, dar de si mesmo, renunciar aos próprios
caprichos e sacrificar-se para que a luz divina do verdadeiro amor resplandeça.
André Luiz / Chico Xavier (Agenda Cristã)
Nenhum comentário:
Postar um comentário