Laboro
Se ni celas mense reflekti la
lumon de la Superaj Spiritaj Sferoj, nepre necesas, ke nia volo spontanee alprenu laboron kiel ĉiutagan
nutraĵon.
En la pasinteco ni ĝin rigardis kiel malnoblan okupon de ĉiuj falintaj sub la malhonora signo de malŝato.
Lernejo, artoj, mastrumado,
industrio kaj terkulturado estis malŝate forlasataj en sklavaj manoj, dum por
la ŝajne liberaj brakoj oni rezervis la orkoloran senfarecon.
Sed ni hodiaŭ scias, ke la leĝo
de laboro estas vojo al justa emancipiĝo. Sen
ĝi la mensa mondo dormas senmova. Eskapi
ĝiajn ordonojn estas halti marĝene de la vojo, kie la progreso-ĉaro
antaŭeniĝas, nedeturnebla, lasante ĉe la posto ĉiujn, kiuj alkroĉiĝas al la
pigro-iluzio.
Uzuristo malfeliĉas ne nur tial,
ke li proprigas al si la havon destinitan al Ĉies Bono, sed ankaŭ pro tio, ke
li elfosas al si mem ornamplenan kavon, en kiu velkiĝos liaj plej noblaj
spiritaj kapabloj.
Tamen ne valoras agi sencele.
La inferaj regionoj estas plenaj
de movado.
Krom la devo-laboro, kiu nin tuj
kompensas per pago, al ni ankaŭ estas necesa la plezuro servadi.
Ĉe la naturaj kondiĉoj de sia
surtera disvolviĝo, la enkarniĝinta spirito estas devigita al senĉesa penado
por subteno de la fizika korpo. Li senpage ricevas la puran akvon, la sunlumajn
principojn kaj la nutrajn rimedojn de la atmosfero, sed necesas, ke li ŝvitu
kaj suferu serĉe de proteino kaj karbonhidrato certigantaj al li la organan viglon.
Kvankam subigita de l’
cirkonstancoj trudataj de la obskura materio, en kiu li kelkatempe spiras,
tamen, ankoraŭ sur la Tero ,
la feliĉon de la volonta servado al la similuloj povas ĝui ĉiuj, kiuj malfermas
la spegulon de sia animo al la lumo de la Dia Sfero.
La laboro-ago transformas la
medion.
La laboro-servado transformas la
homon.
La salajritaj taskoj konkeras la
dankon de ĉiuj ricevantaj ilian bonefikon, sed ili ja apartenas al la rondo de
l’ ĉi-mondaj aferoj, en la kadro de la ordinaraj
interŝanĝoj.
La spontanea servado, motivita de
nenia kompenso, vastigas la influon de la Ĉiela Boneco, kiu ĉiujn subtenas sen
ia pagpostulo.
Laŭmezure kiel nia ascendo
longiĝas, ni pli klare komprenas la neceson labori pro amo al servado.
Kiam ni komencas helpi la proksimulon,
ne bezonante pikilojn, tiam ni matrikuliĝas en la kurso de mempurigado,
agordiĝante al la Plena
Vivo.
En la pli altaj spiritaj rondoj
laboro ne estas trudata.
La kreito, konscianta la veron,
komprenas, ke agado por la bono estas alkonformiĝo al la Leĝoj de Dio, al kiuj li memvole
submetiĝis.
Ĝuste tial, en la superaj sferoj,
kiu servas, antaŭeniĝas direkte al la suproj de la glora senmorteco, rebildigante
en si mem la miregindaĵojn el la Ĉielo, kiu nin ĉirkaŭas kaj ĉie respeguliĝas.
Emmanuel / Chico Xavier (Libro: Penso kaj Vivo).
TRABALHO
Se nos propomos retratar
mentalmente a luz dos Planos Superiores, é indispensável que a nossa vontade
abrace espontaneamente o trabalho por alimento de cada dia.
No pretérito, apreciávamo-lo por
atitude servil de quantos caíssem sob o ferrete da injúria.
A escola, as artes, as virtudes
domésticas, a indústria e o amanho do solo eram relegados a mãos escravas,
reservando-se os braços supostos livres para a inércia dourada.
Hoje, porém, sabemos que a lei do
trabalho é roteiro da justa emancipação. Sem ela, o mundo mental dorme
estanque.
Fugir-lhe aos impositivos é
situar-se à margem do caminho, onde o carro da evolução marcha, inflexível,
deixando à retaguarda quantos se amolgam à ilusão da preguiça.
O usurário não padece apenas a
infelicidade de sequestrar os bens devidos ao Bem de Todos, mas igualmente o
infortúnio de erguer para si mesmo a cova adornada em que se lhe estiolarão as
mais nobres faculdades do espírito.
Não vale, contudo, agir por agir.
As regiões infernais vibram
repletas de movimento.
Além do trabalho-obrigação que
nos remunera de pronto, é necessário nos atenhamos ao prazer de servir.
Nas contingências naturais do
desenvolvimento terrestre, o espírito encarnado é compelido a esforço
incessante, para o sustento do corpo físico.
Recolhe, de graça, a água pura,
os princípios solares e os recursos nutrientes da atmosfera; entretanto, é
preciso suar e sofrer em busca da proteína e do carboidrato que lhe assegurem a
euforia orgânica.
Cativo, embora, às injunções do
plano de obscura matéria em que transitoriamente respira, pode, porém, desde a
Terra, fruir a ventura do serviço voluntário aos semelhantes todo aquele que
descerre O espelho da própria alma aos reflexos da Esfera Divina.
O trabalho-ação transforma o
ambiente.
O trabalho-serviço transforma o
homem.
As tarefas remuneradas conquistam
o agradecimento de quem lhes recebe o concurso, mas permanecem adstritas ao
mundo, nas linhas da troca vulgar.
A prestação de concurso
espontâneo, sem qualquer base de recompensa, desdobra a influência da Bondade
Celestial que a todos nos ampara sem pagamento
A maneira que se nos alonga a
ascensão, entendemos com mais clareza a necessidade de trabalhar por amor de
servir.
Quando começamos a ajudar o
próximo, sem aguilhões, matriculamo-nos no acrisolamento da própria alma,
entrando em sintonia com a Vida Abundante.
Nos círculos mais elevados do
espírito, o trabalho não é imposto.
A criatura consciente da verdade
compreende que a ação no bem é ajustamento às Leis de Deus e a ela se rende por
livre vontade.
Por isso, nos domínios
superiores, quem serve avança para os cimos da imortalidade radiosa,
reproduzindo dentro de si mesmo as maravilhas do Céu que nos rodeia a
espelhar-se por toda parte.
Emmanuel / Chico Xavier (Livro:Pensamento e Vida).
Nenhum comentário:
Postar um comentário