sexta-feira, 24 de fevereiro de 2012

FORGESO DE LA PASINTECO / Esquecimento do Passado

FORGESO DE LA PASINTECO
11. Vane oni pretendas, ke la forgeso estas baro, por ke iu profitu sian sperton el antaŭaj ekzistadoj. Se Dio trovis konvene ĵeti vualon sur la pasintecon, tio devas do esti utila. Efektive, la memoro pri la pasinteco estus tre maloportuna; en iuj okazoj ĝi povus treege humiligi nin; aŭ, kontraŭe, ekzalti nian fieron, kaj tial kateni nian liberan volon; en ĉiuj okazoj ĝi nepre malordigus la sociajn interrilatojn.
La Spirito renaskiĝas ofte en la sama medio, kie li jam vivis, kaj troviĝas en interrilato kun la samaj personoj, por kompensi la malbonon, kiun li okaze faris al ili. Se li rekonus en ili la samajn homojn, kiujn li malamis, lia malamo eble revekiĝus; kaj ĉiuokaze li sentus sin humiligita antaŭ tiuj, kiujn li iam ofendis.
Dio donis al ni, por ke ni pliboniĝu, ĝuste tion, kio estas al ni bezona kaj povas al ni sufiĉi: la voĉon de la konscienco kaj niajn instinktajn inklinojn; Li formetis tion, kio povus malutili al ni.
Naskiĝante, la homo kunportas tion, kion li akiris; li naskiĝas tia, kia li faris sin; ĉiu ekzistado estas por li nova deirpunkto; malmulte interesas lin scii, kio li estis antaŭe: se li estas punata, tio pruvas, ke li faris malbonon; liaj nunaj malbonaj inklinoj montras, kion li ankoraŭ korektu en si, kaj sur tion li devas koncentri sian tutan atenton, ĉar el tio, kion li plene korektis, restas nenia postesigno. La bonaj decidoj, kiujn li prenis estas la voĉo de la konscienco, kiu atentigas lin al tio, kio estas bono aŭ malbono, kaj donas al li forton malcedi al la tentoj.
Cetere tiu forgeso fariĝas nur dum la enkorpa vivo. Reenirante en la spiritan vivon, la Spirito rericevas la memoron pri sia pasinteco: estas do nur momenta interrompo, same kiel en la vivo okazas dum la dormo, kio ne malebligas en la morgaŭa tago memori, kion oni faris en la hieraŭa kaj antaŭaj tagoj.
Kaj ne nur post la morto la Spirito reakiras la memoron pri sia pasinteco; oni povas diri, ke li neniam ĝin perdas, ĉar la sperto pruvas, ke eĉ enkarniĝinta, dum la dormo de la korpo, kiam la Spirito ĝuas kelkan liberecon, li konscias siajn antaŭajn agojn; li scias, kial li suferas kaj ke li juste suferas; la memoro forviŝiĝas nur dum la ekstera vivo, dum la vivo de rilatoj kun la socio. Sed manke de preciza memoro, kiu povus esti al li dolora kaj malhelpi liajn sociajn interrilatojn, li ĉerpas novajn fortojn el tiuj momentoj de libereco de l’ animo, se li scias profiti tiujn momentojn.
La Evangelio laŭ Spiritismo – Ĉapitro V / Allan Kardec
Esquecimento do Passado
           11 – É em vão que se aponta o esquecimento como um obstáculo ao aproveitamento da experiência das existências anteriores. Se Deus considerou conveniente lançar um véu sobre o passado, é que isso deve ser útil. Com efeito, a lembrança do passado traria inconvenientes muito graves. Em certos casos, poderia humilhar-nos estranhamente, ou então exaltar o nosso orgulho, e por isso mesmo dificultar o exercício do nosso livre arbítrio. De qualquer maneira, traria perturbações inevitáveis às relações sociais.
              O Espírito renasce freqüentemente no mesmo meio em que viveu, e se encontra em relação com as mesmas pessoas, a fim de reparar o mal que lhes tenha feito. Se nelas reconhecesse as mesmas que havia odiado, talvez o ódio reaparecesse. De qualquer modo, ficaria humilhado perante aquelas pessoas que tivesse ofendido.
         Deus nos deu, para nos melhorarmos, justamente o que necessitamos e nos é suficiente: a voz da consciência e as tendências instintivas; e nos tira o que poderia prejudicar-nos.
          O homem traz, ao nascer, aquilo que adquiriu. Ele nasce exatamente como se fez. Cada existência é para ele um novo ponto de partida. Pouco lhe importa saber o que foi: se estiver sendo punido, é porque fez o mal, e suas más tendências atuais indicam o que lhe resta corrigir em si mesmo. É sobre isso que ele deve concentrar toda a sua atenção, pois daquilo que foi completamente corrigido já não restam sinais. As boas resoluções que tomou são a voz da consciência, que o adverte do bem e do mal e lhe dá a força de resistir às más tentações.
         De resto, esse esquecimento só existe durante a vida corpórea. Voltando à vida espiritual, o Espírito reencontra a lembrança do passado. Trata-se, portanto, apenas de uma interrupção momentânea, como a que temos na própria vida terrena, durante o sono, e que não nos impede de lembrar, no outro dia, o que fizemos na véspera e nos dias anteriores.
            Da mesma maneira, não é somente após a morte que o Espírito recobra a lembrança do passado. Pode dizer-se que ele nunca a perde, pois a experiência prova que, encarnado, durante o sono do corpo, ele goza de certa liberdade e tem consciência de seus atos anteriores. Então, ele sabe por que sofre, e que sofre justamente. A lembrança só se apaga durante a vida exterior de relação. A falta de uma lembrança precisa, que poderia ser-lhe penosa e prejudicial às suas relações sociais, permite-lhe haurir novas forças nesses momentos de emancipação da alma, se ele souber aproveitá-los.
Evangelho Segundo o Espiritismo - Capitulo V / Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário