Sugesto
Oni
priparolas la fenomenon de la mensa sugesto kvazaŭ aferon ekskluzive privatan
de specialaj magnetaj eksperimentejoj, rigardante hipnotigantojn kaj hipnotigitojn
kiel miraklistojn.
Grasset, la
eminenta neŭrologo de la Montpeliera skolo, eĉ klasas la sugestojn en Du kategoriojn:
- tiujn intrahipnotajn, kiuj efektiviĝas
dum la nenatura dormo, kaj tiujn
posthipnotajn, kiuj manifestiĝas post la vekiĝo.
Sed sugesto okazas ĉiumomente, en la vivo de ĉiuj homoj, surbaze de la konstanta mensa
reflekto.
Ĝin la plej
vigle mastras la magio, kiu, signifante la regadon de la okultaj fortoj,
montriĝas super ĉio kiel la etoso
de ĉiuj religiaj ceremonioj sur la Tero,
en kiuj kunagas la fortoj de potencaj mensoj, enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj,
estigante okazaĵojn, kiuj impresas la
popolan menson kaj disciplinas ties impulsojn.
Sugesto,
tiu ja simpla kaj pura mensa forto, portanta la ideon kiel vivan bildon, estas,
kiel la elektro, la eksplodaĵo, la vaporo kaj la atoma diseriĝo, nek bona nek
malbona, ĉar ĝiaj efikoj dependas de la uzo, kiun oni
faras el ĝi. Ni do vidas ĝin ne nur
ĉe la altaro de preĝado kaj ĉe la
sakralaj simboloj de la diservoj, admonantan la popolan koron al virto kaj
progreso, sed ankaŭ ĉe la malnoblaj spektakloj de la barbaraj ritoj kaj ĉe la forloga
demagogio elspiranta la malsuperan psikismon, kiu inspiras malĉaston kaj
ribelon.
Niaj
emocioj, pensoj kaj agoj estas dinamikaj sugest-elementoj.
Ĉiu homo
eksterigas la mensan energion, formante subtilajn bildojn, per kiuj li influas
la proksimulon, same kiel li ankaŭ estas influata de tiuj formoj elsendataj de aliulaj
cerboj.
Ĉiu nia
sinteno en la vivo polarizas fortojn sur tiujn afinantajn al nia esteco, ilin
pelante al konscia aŭ nekonscia imitado.
Tiel
okazas, ĉar kio gvidas nian agadon ĉe
ĉiuj paŝoj en la vivo, tio estas la principo de reflekto.
La lernejo
estas ia inicejo por la animoj komencantaj la laborojn de intelekta
perfektiĝado, kaj samtempe ia centro de kondiĉitaj refleksoj por milionoj da
spiritoj, kiuj reenkarniĝas celante repreni, per la alfabeto, la laboron por
siaj propraj konkeroj sur la kampo de la intelekto.
Kun la
helpo de multaj instruistoj, nin gvidantaj de la katedro kaj de la tribuno, per
la libro kaj la gazetaro, ni reprenas, en la mondo, nian psikan realaĵon,
difinitan de la tutaĵo el niaj akiroj, emociaj kaj kulturaj, faritaj en la
pasinteco, sed kun la ebleco vaste eduki la volon por la konvena alĝustiĝo al la
Supera Vivo.
Tiamaniere
ni hodiaŭ estas efektivaj heredantoj de la reflektoj de niaj hieraŭaj spertoj, disponante
rimedojn por turni ties direkton al la vera feliĉo.
Helpante
aliulon, ni sugestas helpon al ni mem.
Humile
elportante la sortovicojn de la revirtiga vojo, ni sugestas al ĉiuj
ĉirkaŭ ni esti paciencaj kaj solidaraj al ni mem.
Helpante,
ni nin mem helpas.
Malutilante,
ni malutilas nin mem.
Per la
spontanea sugesto ni semas reflektojn de
nia esteco kaj rikoltas ties efikojn ĉe
aliulaj personecoj, same kiel, en la mondo, ni semas kaj rikoltas kanabon kaj
tritikon, karoton kaj terpomon.
Ni do mem
respondas pri nia ligo kun la konstruaj fortoj de l’ bono aŭ kun la renversaj
fortoj de l’ malbono.
Emmanuel / Chico Xavier
(Libro: Penso kaj Vivo)
SUGESTÃO
Comenta-se
o fenômeno da sugestão mental, qual se fora privativo de gabinetes magnéticos
específicos, mobilizando-se hipnotizadores e hipnotizados, à conta de taumaturgos.
Grasset,
o eminente neurologista da escola de Montpellier, chega a classificar as sugestões
em duas categorias: — as intra-hipnóticas, que se efetuam no curso do sono provocado,
e as pós-hipnóticas, que se realizam além do despertar.
Entretanto,
a sugestão é acontecimento de toda hora, na vida de todos os seres, com base na
reflexão mental permanente.
Dela se
apropriou com mais empenho a magia, que, significando o governo das forças ocultas,
tem sido, antes de tudo, o clima de todas as cerimônias religiosas na Terra,
cerimônias essas em que se conjugam as
forças de poderosas mentes
encarnadas e desencarnadas, gerando sucessos
que impressionam a mente popular, disciplinando-lhe os impulsos.
Força
mental pura e simples, carreando a idéia por imagem viva, a sugestão, como a eletricidade,
o explosivo, o vapor e a desintegração atômica, não é boa nem má, dependendo os
seus efeitos da aplicação que se lhe confere. Temo-la, assim, não apenas no
altar da oração e nos símbolos sagrados
do serviço religioso, aconselhando a virtude e o progresso ao coração do povo,
mas também nos espetáculos deprimentes dos ritos bárbaros e na demagogia de arrastamento,
ressumando o psiquismo inferior que inspira a licenciosidade e a rebelião.
Nossas
emoções, pensamentos e atos são elementos dinâmicos de indução.
Todos exteriorizamos
a energia mental, configurando as formas sutis com que influenciamos o próximo,
e todos somos afetados por essas mesmas formas, nascidas nos cérebros alheios.
Cada
atitude de nossa existência polariza forças naqueles que se nos afinam com o modo
de ser, impelindo-os à imitação consciente ou inconsciente.
É que o
princípio de repercussão nos comanda a atividade em todos os passos da vida.
A escola é
um lar de iniciação para as almas que começam as lides do burilamento intelectual,
constituindo, simultaneamente, um centro de reflexos condicionados para milhões
de espíritos que reencarnam para readquirir pelo alfabeto o trabalho das
próprias conquistas na esfera da inteligência.
Com o
auxílio dos múltiplos instrutores que nos guiam da cátedra e da tribuna, pelo
livro e pela imprensa, retomamos no mundo a nossa realidade psíquica, determinada
pela soma de nossas aquisições emocionais e culturais no passado, com a
possibilidade de mais ampla educação da
vontade para o devido ajustamento à Vida Superior.
Somos hoje,
deste modo, herdeiros positivos dos reflexos
de nossas experiências de ontem, com recursos de alterar-lhes a direção
para a verdadeira felicidade.
Auxiliando
a outrem, sugerimos o auxilio em nosso favor. Suportando com humildade as
vicissitudes da senda regenerativa, instilamos paciência e solidariedade, para
conosco, em todos aqueles que nos rodeiam.
Ajudando,
ajudamo-nos.
Desservindo,
desservimo-nos.
Por
intermédio da sugestão espontânea, plantamos os reflexos de nossa individualidade,
colhendo-lhes os efeitos nas individualidades alheias, como semeamos e obtemos
no mundo o cânhamo e o trigo, a cenoura e a batata.
Somos,
assim, responsáveis pela nossa ligação com as forças construtivas do bem ou com
as forças perturbadoras do mal.
Emmanuel /
Chico Xavier (Livro: Pensamento e Vida).
Nenhum comentário:
Postar um comentário