Komprenemo
La
terkulturisto ne malbezonas la plugilon, per kiu li sulkos la grundon.
La statuisto
utiligas la ĉizilon por konformigi la marmoron
al la krea ideo flamiganta lian kapon.
La homo
strebanta al estigado de mensaj reflektoj, kiuj protektu lian vojon, ne
malhavos la komprenemon kiel fundamenton de la renoviga laboro: komprenemon, kiel
simbolon de aktiva frateco, kaj simpation, kiu, kiel fortaltira centro,
eksterigu lian plej bonan flankon, por ke la plej bona flanko de aliuloj
eksteriĝu favore al li.
Ni ĉiuj nepre estas envolvitaj en la mensa ondo
de ni elsendata en reĝimo de natura cirkvito.
Ni
karakteriziĝas bona aŭ malbona laŭ tio, kiel ni uzas niajn sentojn kaj pensojn,
kiuj esence ja estas ŝarĝoj da
elektromagneta forto, per kiuj ni vundas aŭ karesas, helpas aŭ malutilas,
vivigas aŭ ruinigas, kaj kiuj nepre revenas al ni mem saturitaj de la bonaj aŭ malbonaj
elementoj, per kiuj ni difinis ilian direkton.
Kiam koleraj
kaj acidhumoraj, agresemaj kaj malĝentilaj kontraŭ la aliaj, ni kreas kontraŭ
ni mem, per reflekta efiko, senkuraĝecon kaj malmoderon, kruelecon kaj malvarmecon,
sed kiam malavaraj kaj komprenemaj, komplezemaj kaj utilaj al ĉiuj el nia rondo, ni sekve kreas al ni mem
ĝojon kaj trankvilon, sekurecon kaj kuraĝon.
Ĉe ĉiuj
aferoj, ĉe ĉiuj kreitaĵoj, la vivo respondas al ni laŭ
la naturo de nia alvoko.
Tiel
longe ĝis ili atingos la Kosman Konscion , ĉiuj
kreitoj distingiĝas per luma flanko, kiu ilin altigas al la suproj de la
evoluo, kaj per ombra flanko, pro kiu ili ankoraŭ suferas la influon de la malantaŭo.
Eĉ la ordinara
pozicio de la homo sur la Tero
simbolas tiun specifan kondiĉon. Supre la plena brilego de la Suno , malsupre la mallumeco
de la abismo.
Ni ĉiuj ricevas de la Ĉiela Patro stimulojn por la estonteco kaj
suferas reflektojn de la pasinteco, disverŝiĝantajn sur nian ekzistadon.
Malligante la
katenojn de l’ malbono, kiujn ni mem forĝis
malutile al niaj animoj, ni sekve devas strebi al la bono, senti ĝin, mense bildigi ĝin kaj
ĝin konkretigi per ĉiuj fortoj al ni disponeblaj.
Por komenci,
ni devas distingi krimulon disde krimado, same kiel terkulturisto diferencigas
vermon de plantado, celante estingi la regadon de la unua kaj kreskigi la utilon
de la dua. Kaj kiel la kamparano estingas la plagon por savi la kultivaĵon,
tiel same necesas, ke nia kompreno improvizu rimedojn por helpi la proksimulon,
falintan en la kaptilon de l’ krimado, sed tamen ĉi tiun ne stimulante.
Malgrandiĝi
por helpi, ne malsupreniĝante, estas certigi
ĉies pliboniĝon, reliefigante sian propran sublimecon.
Sed nur la
senlaca strebado al komprenemo povas certigi al ni la nemalhaveblan ekvilibron ĉe la memperfektiga penado, kiun ni garantiu
per niaj plej bonaj revoj, ĉar nur la
pura amo kapablas krei en nia menso la energion de la dia lumo, kiu el ni elsendiĝas
per reflektoj de protekta renovigado.
Emmanuel / Chico Xavier (Libro: Penso kaj Vivo)
Entendimento
O cultivador
do campo não prescinde do arado com que sulcará o corpo da gleba.
O estatuário
recorrerá ao buril para afeiçoar o mármore à idéia criadora que lhe inflama a
cabeça.
A criatura
interessada na produção de reflexos mentais, protetores de sua senda não
dispensará o entendimento por alicerce do trabalho renovador.
Entendimento
que simbolize fraternidade operante.
Simpatia que
se converta em fulcro de força atrativa, exteriorizando-nos a melhor parte,
para que a melhor parte dos outros se exteriorize ao nosso encontro.
Todos somos
compulsoriamente envolvidos na onda mental que emitimos de nós, em regime de
circuito natural.
Categorizamo-nos
bons ou maus, conforme o uso de nossos sentimentos e pensamentos, que, no
fundo, constituem cargas de energia eletromagnética, com as quais ferimos ou
acalentamos, ajudamos ou prejudicamos, vitalizamos ou destruímos, e que voltam,
invariavelmente, a nós mesmos, impregnadas dos recursos felizes ou infelizes
com que lhes marcamos a rota.
Quando
coléricos, irritadiços, agressivos e ásperos para com os outros, criamos por
atividade reflexa o desalento e a intemperança, a crueldade e a secura para nós
mesmos, e, quando generosos e compreensivos, prestimosos e úteis para com
aqueles que nos cercam, criamos, conseqüentemente, a alegria e a tranqüilidade,
a segurança e o bom ânimo para nós próprios.
Responde-nos a
vida em todas as coisas e em todas as criaturas, segundo a natureza de nosso
chamamento.
Até o ingresso
na Consciência Cósmica, todos os seres se distinguem pela face de luz com que
se alteiam para os cimos da evolução e pela face de sombra pela qual ainda
sofrem a influência da retaguarda.
A própria
posição vulgar do homem na Terra vale por símbolo dessa condição específica.
Por cima o fulgor pleno do Sol, por baixo a escuridade do abismo.
Todos
recolhemos do Pai Celeste os estímulos ao futuro e todos padecemos os reflexos
do passado a se nos projetarem sobre a existência.
Desatando,
assim, as algemas do mal que nós mesmos forjamos em detrimento de nossas almas,
há que buscar o bem, senti-lo, mentalizá-lo e plasmá-lo com todos os potenciais
de realização ao nosso alcance.
Para começar,
precisaremos separar o criminoso da criminalidade, como o lavrador que
estabelece diferença entre o verme e a plantação, para abolir o domínio do
primeiro e enriquecer a utilidade da segunda. E assim como o trabalhador rural
extingue a praga, salvando a lavoura, é necessário que o nosso entendimento
improvise meios de auxiliar o companheiro que caiu sob o guante da
delinqüência, sem alentá-la.
Apequenar-se
para ajudar, sem perder altura, é assegurar a melhoria de todos, acentuando a
própria sublimação.
Entretanto, só
o culto infatigável do entendimento pode garantir-nos o equilíbrio
indispensável no serviço de autoburilamento em que devemos empenhar os nossos
melhores sonhos, de vez que apenas o amor puro é capaz de criar em nossa mente
a energia da luz divina, a expandir-se de nós em reflexos de protetora
renovação.
Emmanuel / Chico Xavier (Livro: Pensamento e Vida).
Nenhum comentário:
Postar um comentário