En la ora
periodo de la helena kulturo, sub la inspiro de Ptolomeo – greka tiutempa
sciencisto – estis konstruita en Egiptujo grandega, fama biblioteko, en la
havena regiono de la urbo Aleksandrio. Ĝi celis amasigi la tiamajn konojn de la
homaro, precipe la valorojn de la klasika greka kulturo. Ĝi inkluzivis milojn
da dokumentoj, kaj pro tio allogis eminentulojn. Apud la biblioteko, staris
muzeo, kiu funkciis kiel studocentro. La ambicio enhavi kolekton de libroj de
ĉiuj popoloj sur la Tero esprimis la ideon kontribui al plena integriĝo inter
ili. La biblioteko estis elektita kiel unu el la mirindaĵoj en la antikva
mondo. Kiel oni scias, en la jaro 391 antaŭ Kristo, ĝi komplete forbrulis en
akcidento, kiun oni ĝis nun ne bone komprenis. Restis de ĝi nenia materia
spuro. Ĝi tamen plu vivas en la fantazio de la homaro kiel simbolo pri tio, ke
oni devas havi lokon, kie la tuta scio devas sidi, disponebla por konsulto de
iu ajn persono.
Nuntempe, oni
ofte diras, ke interretejoj okupas tiun “lokon”. Eble prave. Sed ĝi ne
forbruligis la revon pri grandioza fizika biblioteko.
Tion pruvas la
fakto, ke antaῠ ne longa tempo oni denove starigis bibliotekegon, kiu tuj
kandidatiĝas al la posteno de nova mirindaĵo en la moderna mondo. Ĉi-foje en
Ĉinujo, en la distrikto Binhaj, 120 kilometrojn
for de Pekino. Nederlanda entrepreno, kunlabore kun loka urba instituto,
konstruigis sur pli ol 33000m2 futurisman strukturon, kiu povas enteni pli ol
unu milionon da libroj. La tuta konstruado kompletiĝis post tri jaroj. Longaj
tavoloj da bretoj, ĉirkaῠ sfera aῠditorio, formas impresan vidaĵon. Tie
troviĝas legoĉambroj, ripozejoj, kunvenejoj, oficejoj, komputilaj ĉambroj,
muzikĉambroj kaj teraso sur la tegmento. Oni povas sidi ĉe la bretoj mem.
Speguloj faciligas panoraman rigardon al la tuta interno kaj en la aῠditorio
oni povas prezenti spektaklojn kaj ekspoziciojn. La maniero, kiel la bretoj
estas metitaj helpas la prilumadon per natura sunlumo en ekvilibra maniero kaj
taŭga kvanto. Tiel, la arkitekturo ne nur proponas grandan belecon, sed ankaῠ
obeas ekologiajn principojn, per efika energioŝparado. Aluminio estas la baza
materialo uzita.
Lastatempe oni
ofte aῠdas opinion, ke paperaj libroj baldaῠ malaperos kaj donos sian lokon al
virtualaj tekstoj. La nova ĉina biblioteko – laῠdire la plej granda en la mondo
– ŝajne kontraῠdiras tiun antaῠvidon. La homoj ankoraῠ ne emas rezigni pri la
plezuro foliumi paperajn librojn en agrabla loko.
Nenhum comentário:
Postar um comentário