332. – Ĉu
pardoni kaj ne pardoni signifas absolvi kaj kondamni?
– En la plej
signifoplenaj lecionoj de Jesuo ne ekzistas, ĝustedire, la kondamnoj al la
eterna sufero, kiel volis la elpensintoj de ia mitologia infero.
La evangeliaj
instruoj aludas la pardonon aŭ ĝian foreston.
Kion oni faru al
la malbona ŝuldanto, kiun oni jam plurfoje indulgis?
Se ne ekzistas
plu solvo por la ŝuldoj, kiuj multobliĝas, tiu homo estas devigita ilin pagi.
Tio okazas ja al
la homaj animoj, kies ŝuldoj, ĉe la tribunalo de la dia justeco, estas solvitaj
dum la reenkarniĝoj, el kies sinsekvo ili eliros, frue aŭ malfrue, per sia
diligento ĉe la laboro kaj per bonvolo ĉe la pago.
333. – Ĉu estas
pardono sen pento, en la dia leĝo?
– La dia leĝo
estas unu sola, nome tiu de la amo, ampleksanta ĉiujn aĵojn kaj ĉiujn homojn de
la senlima Universo.
La patra donaĵo
de Dio, koncerne la reenkarniĝon kiel sanktan okazon por nova sperto jam
signifas per si mem la pardonon aŭ la grandanimecon de la Leĝo. Sed tiu okazo
estas donita nur kiam la Spirito deziras regeneriĝi kaj renovigi siajn internajn
valorojn per la diligento ĉe la sanktigaj laboroj.
Jen kial ĉies
bonvolo estas ĉiam la pento, kiun la Dia Providenco utiligas favore por la individua
kaj kolektiva pliboniĝo, dum la marŝo de la estuloj al la kulminoj de la spirita
evoluo.
Libro: La
Konsolanto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
332 – Perdoar e
não perdoar significa absolver e condenar?
Nas mais
expressivas lições de Jesus, não existem, propriamente as condenações
implícitas ao sofrimento eterno, como quiseram os inventores de um inferno
mitológico.
Os ensinos
evangélicos referem-se ao perdão ou à sua ausência.
Que se faz ao
mal devedor a quem já se tolerou muitas vezes?
Não havendo mais
solução para as dívidas que se multiplicam, esse homem é obrigado a pagar.
É que se
verifica com as almas humanas, cujos débitos, no tribunal da justiça divina,
são resgatados nas reencarnações, de cujo círculo vicioso poderão afastar-se, cedo
ou tarde, pelo esforço no trabalho e boa-vontade no pagamento.
333 – Na lei
divina, há perdão sem arrependimento?
A lei divina é
uma só, isto é, a do amor que abrange todas as coisas e todas as criaturas do
Universo ilimitado.
A concessão
paternal de Deus, no que se refere à reencarnação para a sagrada oportunidade
de uma nova experiência, já significa, em si, o perdão ou a magnanimidade da
Lei. Todavia, essa oportunidade só é concedida quando o Espírito deseja
regenerar-se e renovar seus valores íntimos pelo esforço nos trabalhos santificantes.
Eis por que a
boa-vontade de cada um é sempre o arrependimento que a Providência Divina
aproveita em favor do aperfeiçoamento individual e coletivo, na marcha dos
seres para as culminâncias da evolução espiritual.
Livro: O
Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário