LA KOMPATO
17. La kompato
estas la virto, kiu plej alproksimigas vin al la anĝeloj; ĝi estas la fratino
de karito, kiu kondukas vin al Dio. Ha! lasu, ke vian koron tuŝu la malfeliĉoj,
la suferoj de viaj similuloj; viaj larmoj estas balzamo, kiun vi verŝas sur
iliajn vundojn, kaj kiam per dolĉa simpatio vi sukcesas redoni al ili esperon
kaj rezignacion, kian ĉarmon vi ĝuas! Tiu ĉarmo vere havas ian amarecon, ĉar ĝi
naskiĝas apud la malfeliĉo; sed kvankam ĝi ne havas la akrecon de la mondaj
ĝuoj, ĝi ne alportas la korŝirajn elreviĝojn de la malpleneco, kiujn tiuj aliaj
lasas post si; penetras ĝin ia dolĉeco, kiu ĝojigas la animon. La kompato, la
tre funde sentata kompato, estas amo; amo estas sindonemo; sindonemo estas la
forgeso pri si mem; kaj tiu forgeso, tiu abnegacio favore al la malfeliĉuloj,
estas la virto en sia plej alta grado, la virto, kiun praktikadis dum sia tuta
vivo la dia Mesio, kaj kiun li instruadis en sia doktrino, tiel sankta kaj
sublima. Kiam tiu doktrino reakiros sian primitivan purecon, kiam ĝi estos akceptita
de ĉiuj popoloj, ĝi faros feliĉa la teron, igante tie fine reĝi kondordon,
pacon, amon.
La sento plej
taŭga por vin progresigi, fleksante vian egoismon kaj vian fieron, preparante
vian animon al humileco, al bonfarado kaj al amo al via proksimulo, estas la
kompato; tiu kompato, kiu emociigas vin ĝis la fundo de la koro antaŭ la
suferoj de viaj fratoj, kiu instigas vin etendi al ili helpan manon kaj fluigas
al vi larmojn de simpatio. Neniam sufoku do en viaj koroj tiun ĉielan emocion,
ne kondutu kiel la ŝtonkoraj egoistoj, kiuj foriras de l’ afliktitoj, ĉar la vido de
ties mizero interrompus dum momento ilian ĝojan ekzistadon; timu resti
indiferentaj, kiam vi povas esti utilaj. La trankvileco, aĉetita koste de kulpa
indiferenteco, estas la trankvileco de la Maro Morta, kiu kaŝas en la fundo de
siaj akvoj haladzan ŝlimon kaj putrecon.
Tamen la kompato
neniel kaŭzas la konfuzon kaj la enuon, kiuj teruras egoiston! Sendube la animo
sentas, ĉe la kontakto de aliula malfeliĉo kaj reenirante en sin mem, naturan
konsterniĝon profundan, kiu vibrigas la tutan organismon kaj dolore ĉi tiun
skuas. Sed granda estas la kompenso, kiam vi sukcesas doni kuraĝon kaj esperon
al malfeliĉa frato, kiun tuŝas la premo de amika mano, kaj kies rigardo,
malseka samtempe de emocio kaj de danko, sin turnas dolĉe al vi, antaŭ ol
fiksiĝi sur la ĉielon por danki, ke ĝi sendis iun kun konsolo kaj protekto. La
kompato estas la melankolia, sed ĉiela pioniro de la karito, de tiu ĉi unua el
la virtoj, kies fratino ĝi estas kaj kies bonfarojn ĝi preparas kaj nobligas.
Mihael. Bordeaux, 1862. - La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec,
ĉap. XIII. – Via Maldestra Mano ne sciu, kion donas via destra mano.
A Piedade
17 – A piedade é a virtude que mais
vos aproxima dos anjos. É a irmã de caridade que vos conduz para Deus. Ah!,
deixai vosso coração enternecer-se, diante das misérias e dos sofrimentos de
vossos semelhantes. Vossas lágrimas são um bálsamo que derramais nas suas
feridas. E quando, tocados por uma doce simpatia, conseguis restituir-lhes a
esperança e a resignação, que ventura experimentais! É verdade que essa ventura
tem um certo amargor, porque surge ao lado da desgraça; mas se não apresenta o
forte sabor dos gozos mundanos, também não traz as pungentes decepções do vazio
deixado por estes; pelo contrário, tem uma penetrante suavidade, que encanta a
alma.
A piedade,
quando profundamente sentida, é amor: o amor é devotamento é o olvido de si
mesmo; e esse olvido, essa abnegação pelos infelizes, é a virtude por
excelência, aquela mesma que o divino Messias praticou em toda a sua vida, e
ensinou na sua doutrina tão santa e sublime. Quando essa doutrina for devolvida
à sua pureza primitiva, quando for admitida por todos os povos, ela tornará a
Terra feliz, fazendo reinar na sua face à concórdia, a paz e o amor.
O sentimento
mais apropriado a vos fazer progredir, domando vosso egoísmo e vosso orgulho,
aquele que dispõe vossa alma à humildade, à beneficência e ao amor do próximo,
é a piedade, essa piedade que vos comove até as fibras mais íntimas, diante do
sofrimento de vossos irmãos, que vos leva a estender-lhes a mão caridosa e vos
arranca lágrimas de simpatia. Jamais sufoqueis, portanto, em vossos corações,
essa emoção celeste, nem façais como esses endurecidos egoístas que fogem dos
aflitos, para que a visão de suas misérias não lhes perturbe por um instante a
feliz existência. Temei ficar indiferente, quando puderdes ser úteis! A
tranqüilidade conseguida ao preço de uma indiferença culposa é a tranqüilidade
do Mar Morto, que oculta na profundeza de suas águas a lama fétida e a corrupção.
Quanto a piedade
está longe, entretanto, de produzir a perturbação e o aborrecimento de que se
arreceia o egoísta! Não há dúvida que a alma experimenta, ao contato da
desgraça alheia, confrangendo-se, um estremecimento natural e profundo, que faz
vibrar todo o vosso ser e vos afeta penosamente. Mas compensação é grande,
quando conseguis devolver a coragem e a esperança a um irmão infeliz, que se
comove ao aperto da mão amiga, e cujo olhar, ao mesmo tempo umedecido de emoção
e recolhimento, se volta com doçura para vós, antes de se elevar ao céu,
agradecendo por lhe haver enviado um consolador, um amparo. A piedade é a
melancólica, mas celeste precursora da caridade, esta primeira entre as
virtudes, de que ela é irmã, e cujos benefícios prepara e enobrece.
Nenhum comentário:
Postar um comentário