Frateca peto
Helpu per via
preĝo ĉiujn viajn fratojn:
kiuj neniam
trovas tempon aŭ rimedojn por esti utila al iu;
kiuj sin sentas
ĉie vundataj de aliula maldankemo;
kiuj vindas al
si la okulojn per nigra tolaĵo, por vidi malbonon en ĉiaj situacioj;
kiuj rigardadas
mil kastelojn en la aero, sed ne ekbruligas eĉ unu kandelon sur la tero;
kiuj nur laboras
en la ebura turo de sia persona kulto, ne malsuprenirante ĝiajn ŝtupojn por
kunlabori kun la ceteraj;
kiuj sin kredas
specialaj senditoj kaj kreditoroj je privilegioj;
kiuj konsumas
altvaloran tempon de la aŭdantoj, parolante ekskluzive pri si mem;
kiuj rezignas
lernadi plu en la homa lukto;
kiuj gardadas
pardonpeton por ĉiuj siaj kulpoj;
kiuj pretendas
la rolon de korifeoj en la mondumo;
kiuj sin opinias
nepraj centroj de la ĝenerala intereso;
kiuj sisteme
kultas malsanon kaj malhelpadon kontraŭ ĉio.
Ili estas
suferantoj de grava malsano, bezonantaj la Silentan Helpon.
Libro: Kristana
Agendo.
Andreo Ludoviko
/ Chico Xavier.
Solicitação
Fraterna
Ajude com a sua
oração a todos os irmãos:
que jamais
encontram tempo ou recursos para serem úteis a alguém;
que se declaram
afrontados pela ingratidão, em toda a parte;
que trajam os
olhos de luto para enxergarem o mal, em todas as situações;
que contemplam
mil castelos nas nuvens, mas que não acendem nem uma vela no chão;
que somente
cooperam na torre de marfim do personalismo, sem lhe descerem os degraus para
colaborar com os outros;
que se acreditam
emissários especiais e credores dos benefícios de exceção;
que devoram
precioso tempo dos ouvintes, falando exclusivamente de si;
que desistem de
continuar aprendendo na luta humana;
que exibem o
realejo da desculpa para todas as faltas;
que sustentam a
vocação de orquídeas no salão do mundo;
que se julgam
centros compulsórios das atenções gerais;
que fazem o
culto sistemático à enfermidade e ao obstáculo.
São doentes
graves que necessitam do Amparo Silencioso.
Livro: Agênda
Cristã.
André Luiz /
Chico Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário