197. Bonaj
mediumoj
Mediumoj
seriozaj: tiuj, kiuj uzas sian kapablecon nur por bono kaj por efektive bonaj
aferoj; ili opinias, ke ili ĝin profanus, uzante ĝin por kontentigi sciemajn kaj
indiferentajn homojn aŭ por bagatelaĵoj.
Mediumoj
modestaj: tiuj, kiuj tute sin ne gloras pri la komunikaĵoj, kiujn ili ricevas,
kiel ajn belaj tiuj estas; ili sin konsideras fremdaj al tiuj skribaĵoj kaj ne
pensas, ke ili, mediumoj, estas liberaj de mistifikoj. Ili tute ne evitas
opiniojn sen kaŝita intereso, sed, kontraŭe, ili petas kritikon.
Mediumoj
abnegaciaj: tiuj, kiuj komprenas, ke la vera mediumo havas plenumendan mision
kaj devas, kiam necese, oferi siajn gustojn, kutimojn, plezurojn, tempon, eĉ
materiajn interesojn, por aliula bono.
Mediumoj
fidindaj: tiuj, kiuj krom facile skribi, ankaŭ meritas plenan konfidon dank’al
sia propra karaktero kaj la alta kategorio de la Spiritoj, ilin helpantaj; ili
do malplej riskas trompojn. Ni vidos poste, ke tia sekureco tute ne dependas de
la pli aŭ malpli respektindaj nomoj, sub kiuj la Spiritoj sin prezentas.
“Estas
nekontesteble, vi ĝin bone komprenas, ke, resume prezentante la bonajn ecojn
kaj strangaĵojn de la mediumoj, kiel farite, tio vekos ĉe kelkaj kontraŭparolojn
kaj eĉ antipation; sed kio da grava ĝi estas? La mediumeco kun ĉiu tago pli kaj
pli disvastiĝas, kaj mediumo, kiu rigardus kiel ofendajn ĉi tiujn konsiderojn, montrus
unu aferon, nome, ke li ne estas bona mediumo, t. e. ke apud li staras malicaj
Spiritoj. Cetere, kiel mi diris, ĉio ĉi estas forpasema, kaj la malbonaj
mediumo, tiuj, kiuj ekspluatas aŭ misuzas siajn kapablojn, suferos el tio bedaŭrindajn
sekvojn, kiel jam okazis al kelkaj; ili je sia propra kalkulo lernos, kiom
kostas turni al la profito de siaj surteraj pasioj naturdoton, kiun Dio al ili
konsentis por ilia morala progresado. Se vi ne povas ilin rekonduki sur la
bonan vojon, bedaŭru ilin, ĉar, mi povas diri, Dio ilin juĝos.” - ERASTO.
“Ĉi tiu tabelo
estas tre grava, ne nur por la sinceraj mediumoj, kiuj, legante ĝin, bonafide
penas sin ŝirmi kontraŭ la rifoj, al kiuj ili estas elmetitaj, sed ankaŭ por ĉiuj,
kiuj uzas la servemon de mediumoj; ĉar ĝi donas al ili la mezuron de tio, kion ili
povas racie de ĝi atendi. Ĝi devus troviĝi konstante antaŭ la okuloj de ĉiu,
kiu ajn sin okupas pri manifestiĝoj de Spiritoj, tiel same, kiel la hierarkio
de la Spiritoj, kies komplemento ĝi estas. Tiuj du tabeloj entenas ĉiujn
principojn de la Doktrino kaj kunhelpos, pli multe, ol kiel vi imagas, por
konduki Spiritismon sur ĝian veran vojon.” - SOKRATO.
La
Libro de la Mediumoj – Allan Kardec.
197. BONS
MÉDIUNS
Médiuns sérios:
os que unicamente para o bem se servem de suas faculdades e para fins
verdadeiramente úteis. Acreditam profaná-las, utilizando-se delas para
satisfação de curiosos e de indiferentes, ou para futilidades.
Médiuns
modestos: os que nenhum reclamo fazem das comunicações que recebem, por mais
belas que sejam. Consideram-se estranhos a elas e não se julgam ao abrigo das mistificações.
Longe de evitarem as opiniões desinteressadas, solicitam-nas.
Médiuns
devotados: os que compreendem que o verdadeiro médium tem uma missão a cumprir
e deve, quando necessário, sacrificar gostos, hábitos, prazeres, tempo e mesmo interesses
materiais ao bem dos outros.
Médiuns seguros:
os que, além da facilidade de execução, merecem toda a confiança, pelo próprio
caráter, pela natureza elevada dos Espíritos que os assistem; os que, portanto,
menos expostos se acham a ser iludidos. Veremos mais tarde que esta segurança
de modo algum depende dos nomes mais ou menos respeitáveis com que os Espíritos
se manifestem.
“É
incontestável, bem o sentis, que, epilogando assim as qualidades e os defeitos
dos médiuns, isto suscitará contrariedades e até a animosidade de alguns; mas,
que importa? A mediunidade se espalha cada vez mais e o médium que levasse a
mal estas reflexões, apenas uma coisa provaria: que não é bom médium, isto é,
que tem a assisti-lo Espíritos maus. Ao demais, como já eu disse, tudo isto
será passageiro e os maus médiuns, os que abusam, ou usam mal de suas
faculdades, experimentarão tristes conseqüências, conforme já se tem dado com
alguns. Aprenderão à sua custa o que resulta de aplicarem, no interesse de suas
paixões terrenas, um dom que Deus lhes outorgara unicamente para o adiantamento
moral deles. Se os não puderdes reconduzir ao bom caminho, lamentai-os,
porquanto, posso dizê-lo, Deus os reprova.” - ERASTO.
“Este quadro é
de grande importância, não si para os médiuns sinceros que, lendo-o, procurarem
de boa-fé preservar-se dos escolhos a que estão expostos, mas também para todos
os que se servem dos médiuns, porque lhes dará a medida do que podem
racionalmente esperar. Ele deverá estar constantemente sob as vistas de todo
aquele que se ocupa de manifestações, do mesmo modo que a escala espírita, a
que serve de complemento. Esses dois quadros reúnem todos os princípios da
Doutrina e contribuirão, mais do que o supondes, para trazer o Espiritismo ao
verdadeiro caminho.” - SÓCRATES.
O Livro dos
Médiuns – Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário