Unión del principio
espiritual con la matéria
10. La materia
debía ser el objeto de trabajo del espíritu, a efectos del desarrollo de sus
facultades. Pero era necesario que éste pudiese actuar sobre aquélla, razón por
la cual fue destinado a habitarla, así como el leñador habita en el bosque. La
materia sería, a la vez, el objeto e instrumento de trabajo. Pero Dios no quiso
unir al espíritu con la piedra rígida, sino que prefirió crear cuerpos
organizados, flexibles y capaces de recibir los impulsos de la voluntad, que se
prestasen a todos los movimientos. El cuerpo es, a la vez, envoltura e
instrumento del espíritu, y a medida que éste adquiere nuevas aptitudes se
reviste de la materia apropiada al nuevo tipo de trabajo que deba realizar,
exactamente como un obrero a medida que perfecciona su obra se vale del
instrumentos más delicados.
11. Para ser más
exactos, diremos que el espíritu mismo da forma a su envoltura y la adecúa a
sus nuevas necesidades, perfeccionándola. Desarrolla y completa su organismo a
medida que siente la necesidad de manifestarse nuevas facultades, es decir,
posee el instrumento acorde con su inteligencia. Dios le hace entrega de los
materiales; él los pone a trabajar; por ese motivo, las razas más avanzadas
poseen un organismo o, si se prefiere, un órgano cerebral más perfeccionado que
el de las razas primitivas. También se explica de esta manera el sello especial
que el carácter del espíritu imprime a los rasgos de la fisonomía y a los
gestos del cuerpo (cap. VIII: “El alma de la Tierra”).
12. Desde el
instante en que un espíritu nace a la vida espiritual, debe hacer uso de sus
facultades para poder avanzar. En un comienzo estas facultades son
rudimentarias, revistiendo una envoltura corporal apropiada a su estado de
infancia intelectual, mas a medida que sus fuerzas aumentan deja la vieja
envoltura para revestir otra. Ahora bien, como en todos los tiempos ha habido
mundos y éstos dieron nacimiento a cuerpos organizados, apropiados para recibir
espíritus, en todos los tiempos éstos, fuese cual fuere su grado de
adelantamiento, hallaron los elementos necesarios para la vida carnal.
13. Al ser
exclusivamente material, el cuerpo sufre las vicisitudes de la materia. Después
de haber trabajado durante algún tiempo, se desorganiza y descompone. Al no
hallar elemento para su actividad, el principio vital se extingue y el cuerpo
muere. Para el espíritu, el cuerpo privado de vida carece de utilidad. Entonces
o abandona, como se deja una casa en ruinas o un traje ajado por el uso.
14. El cuerpo
sólo es una envoltura destinada a alojar al espíritu. Poco importa su origen o
los elementos que lo conforman. Aunque el cuerpo del hombre sea una creación
especial, está constituido por los mismos que integran los cuerpos de los
animales y es animado por el mismo principio vital, es decir, activado por
idéntico fuego, así como es iluminado por la misma luz y está sujeto a
vicisitudes de igual tenor e idénticas necesidades: estas aseveraciones nadie
las pone en duda. Si consideramos únicamente a la materia, haciendo abstracción
del espíritu, no hay nada en el hombre que lo distinga del animal. Pero si
hacemos la distinción entre el habitante y la habitación, todo cambia
fundamentalmente. Aunque un noble viva en la choza del campesino o vista el
sayal del pastor, seguirá siendo un gran señor. Lo mismo sucede con el hombre.
No es su vestido de carne el que lo eleva por sobre la bestia y lo convierte en
un ser especial, sino su ser espiritual, su espíritu.
EL GÉNESIS –
Allan Kardec.
Kuniĝo de la
spirita principo kun la materio
10. – Ĉar la
materio devas servi al la Spirito kiel objekto de lia prilaboro, cele al la
disvolviĝo de liaj kapabloj, necesis, ke li povu agi sur ĝin. Ja tial li venis
loĝi en ĝi, kiel la lignohakisto loĝas en la arbaro. Kaj ĉar la materio devis
samtempe esti objekto kaj instrumento de laboro, Dio, anstataŭ kunigi la Spiriton
kun la rigida ŝtono, kreis, por lia uzado, korpojn organizitajn, flekseblajn,
kapablajn ricevi la impulsojn de lia volo kaj plenumi ĉiujn liajn movojn.
La korpo estas
do samtempe la envolvaĵo kaj la instrumento de la Spirito, kaj laŭmezure kiel
li akiras novajn kapablojn, li sin vestas per envolvaĵo adekvata al la nova speco
de laboro, kiun li devas plenumi, same kiel oni liveras al laboristo malpli
krudan instrumenton, laŭgrade kiel li kapablas fari pli rafinitan laboron.
11. – Por esti
pli preciza, necesas diri, ke la Spirito mem formas sian envolvaĵon kaj ĝin
adaptas al siaj novaj bezonoj; li ĝin perfektigas kaj al ĝi disvolvas kaj kompletigas
la organismon, laŭgrade kiel li spertas la bezonon manifesti siajn novajn kapablojn;
unuvorte, li ĝin alfaras laŭ sia intelekto. Dio al li liveras la koncernajn
materialojn: lin koncernas ilia utiligo. Ja tial la progresintaj rasoj havas
organismon, aŭ se oni preferas, cerban aparaton pli perfektan ol tiu de la
primitivaj rasoj. Ankaŭ tial klariĝas la speciala stampo, kiun la karaktero de
la Spirito donas al la fizionomiaj trajtoj kaj al la korpaj teniĝoj. (Ĉap.
VIII, n-ro 7: Animo de la Tero.)
12. – Naskiĝinte
por la spirita vivo, la Spirito devas, por progresi, uzi siajn komence
rudimentajn kapablojn; jen kial li surmetas envolvaĵon adekvatan al sia stato
de intelekta infaneco, kiun envolvaĵon li forlasas por surmeti alian, laŭgrade kiel
kreskas liaj fortoj. Nu, ĉar en ĉiuj tempoj ekzistis mondoj, kaj tiuj mondoj
ebligis la naskiĝon de organizitaj korpoj taŭgaj por loĝigi Spiritojn, en ĉiuj
tempoj la Spiritoj, kia ajn la grado de ilia progreso, trovis la elementojn
necesajn al sia enkarna vivo.
13. – Estante
ekskluzive materia, la korpo suferas la ŝanĝojn de la materio. Post kelkatempa
funkciado ĝi malorganiziĝas kaj malkomponiĝas. Ne plu disponante elementojn por
sia aktiveco, la vivoprincipo estingiĝas kaj la korpo mortas. La Spirito, por
kiu la korpo senigita je la vivo estas de nun senutila, ĝin forlasas, kiel oni
forlasas ruiniĝintan domon aŭ sentaŭgan vestaĵon.
14. – La korpo
do estas nenio alia ol envolvaĵo destinita enloĝigi la Spiriton. Ĉe ĉi tiu
punkto, malmulte gravas ĝia origino kaj la materialoj, el kiuj ĝi estas farita.
Ĉu la homa korpo estas, aŭ ne, ia speciala kreaĵo, tio tamen ne malpli veras,
nome ke ĝi konsistas el la samaj elementoj kiel tiu de la bestoj, ke ĝin animas
la sama vivoprincipo, aŭ, alivorte, ĝin varmigas la sama fajro, same kiel ĝi
estas prilumata de la sama lumo kaj submetita al la samaj sortoŝanĝoj kaj
bezonoj: jen tute ne kontestebla afero.
Se oni
konsideras nur la materion, abstraktante la Spiriton, la homo havas nenion, kio
lin distingus de la besto. Ĉio tamen ŝanĝiĝas, se oni faras distingon inter la
loĝejo kaj la loĝanto.
Ĉu li troviĝas
en kabano, ĉu li estas vestita kiel kampulo, nobela sinjoro tute ne ĉesas esti
nobela sinjoro. La samo okazas rilate al la homo: ne lia karna vesto lin lokas super
la bruto kaj faras el li apartan estaĵon, sed ja lia spirita esto, lia Spirito.
La Genezo –
Allan Kardec.
Nenhum comentário:
Postar um comentário