streb6i (ntr) Energie streĉi la fortojn de la korpo, menso aŭ spirito,
por atingi celon: kiam komencas frosti, vi tuj strebas ekster la landonZ; ĉio devas senripoze strebi antaŭen!Z; mi povas ja fariĝi majstro, mi laboros k mi strebos antaŭen!Z; al malpieco strebas ilia animoX; nur al bono k vero mi strebasZ; mi luktis k strebis por la infanoZ. ☞ aspiri, peni, sopiri.
streb(ad)o. Ag(ad)o de iu, kiu strebas: sed—ĉie blinda k malica strebo!K; ekzistas homoj, kiuj de tempo al tempo sentas
strebadon al poezioZ.
1 Forte tiri suplan objekton k teni ĝin
en pli longigita aŭ pli larĝigita stato: streĉi ŝnuron rigida; streĉi draton tra la vojo; streĉi nodon; streĉi pergamenon sur la aperturo; streĉi la tendotolon per lignaj najloj;
(analoge) kiam la tamburo estis sufiĉe
streĉitaB.
2 En alta grado uzi sian korpan forton
por ia movo, gesto: li pli fiere levis sian kapon,
streĉis sian kolonZ; streĉi la muskolojn de la brakoj; streĉi siajn krurojn (por
refreŝiĝi post sidado); la ĉevalo streĉis la orelojn;
(analoge) streĉi la okulojnZ (pf).
3 (f)
Uzi plej energie siajn psikajn fortojn, por atingi celon: mi streĉos ĉiujn miajn fortojn k nepre alvenosZ; streĉi la rigardonZ,
la atentonB; streĉi sian memoron; vane vi streĉis viajn pensojnZ; li meditis tiel, ke lia cerbo estis forte streĉitaZ; (analoge) streĉi la kuraĝon.
4 Apliki forton (de tiro, premo, flekso,
tordo ks) al elasta korpo, por iel utiligi la rezultontan laboron: streĉi risortonB, tordostangon; (analoge) streĉi horloĝonB (ties risorton); li instruis miajn brakojn streĉi kupran
pafarkonX.
5 🏠 Kunigi la tajlitajn ŝtonojn de arko aŭ
volbo k kunfiksi ilin per ŝlosilo.
streĉa. Karakterizata de
streĉo: la vivo devus esti streĉa bataloZ; streĉe laĉita korseto.
streĉo
1 Apliko de forto al parto de la korpo aŭ
al pli-malpli elasta objekto: kiu transmovas ŝtonojn, faras al si difekton per streĉoZ; vundo de muskolo post streĉo; stango sub streĉo de tiro emas plilongiĝi; (f) teni la okulojn en streĉoZ; dank’ al la lasta streĉo de mia energioZ. ➞ streĉolimo.
2 ☐ Ĉiu
el la agoj de fortoj, kiuj deformas korpon: flekso, kunpremo, tordo, tiro,
tondo.
streĉado. Longa aŭ ripeta
streĉo: troa streĉado de la okuloj
povas kaŭzi kronikan kataronZ; (f) hordaŭra streĉado de la atento estas peno,
kiun infanoj ne kapablas.
streĉeco. streĉiteco: ŝi senvive falis, tiel efikis sur ŝi la
streĉeco, timo k doloroZ.
streĉiĝi. Iĝi streĉita: ŝtofo, kiu facile streĉiĝas; la naĝmembrano inter la fingroj tiel streĉiĝis,
ke ĝi disŝiriĝisZ; ĉiuj ĝermis, rapide elkreskis, ĉio, kio havis
vivon, streĉiĝis suprenZ; li streĉiĝis sur la pintoj de la piedoj, por
atingi la libron; (f) la haroj streĉiĝasZ (de teruro); streĉiĝi el la haŭtoZ (pro subita surprizego).
streĉiĝo
1 Ŝanĝo de formo, kiun suferas korpo sub
influo de tir-, prem- aŭ tordo-forto: streĉiĝo de trabo, de pontoplanko.
2 Uzo plej energia de io: tio postulas la streĉiĝon de ĉiuj fortoj de la
prudento k de la voloZ; ŝia penegado, per sia propra tro forta
streĉiĝo, nepovebligis ĉiun progresonZ.
streĉilo. Io, kio servas por streĉi: streĉilo de drato; streĉilo de poŝhorloĝo.
streĉita
1 Tia, ke oni ĝin fizike streĉis: streĉita kaŭĉuka ŝnuro; streĉita arko; «(S)streĉita Kordo» (poemaro
de Kaloĉajo).
2 Λ (pp parolsono) Tia, ke ĉe ĝia prononco
la muskoloj estas streĉitaj pli ol ĉe sono, kun kiu oni faras komparon: ĝenerale la franclingvaj vokaloj estas pli
streĉitaj ol la anglalingvaj.
3 (f)
Ekstreme energia: streĉita marŝoB; ĉe tiu streĉita laboro ĝi rompis al si la femuronZ; la tuta mondo E-ista atendas kun streĉita atendo la rezultojn de
viaj laborojZ; ŝi pensis, ke forte streĉita febra penegado
kompensos al la cerbo la jarojn de senlaborecoZ.
4 (f)
Kriza: streĉitaj diplomatiaj rilatoj.
streĉiteco.
Stato, karaktero de tio, kio estas streĉita: la streĉiteco de la politika situacio.
ĉirkaŭstreĉi. Stringi.
disstreĉi. Disigi per streĉo.
kontraŭstreĉi.
streĉi, por rezisti: estis tia vento, ke oni vere
devis sin kontraŭstreĉiZ.
kunstreĉi. Kunigi per streĉo.
malstreĉi. Ĉesi streĉi: malstreĉu vin k iom ripozu; li estis kiel instrumento, kies kordoj malstreĉiĝis k ne plu povas
soniZ; malstreĉita kablo, risorto.
malstreĉa.
Ne rigida, ne strikta. ☞ loza.
trostreĉi.
Tro forte aŭ ofte streĉi: cerba,
lerneja trostreĉado.
sukstreĉo 🍁 Ŝvelo
de planto pro premo de la suko.
ŝustreĉilo.
Aparato, kiun oni enmetas en ŝuojn ks, por konservi ilian formon.
***
Strebi(i.)
esforçar-se, empenhar-se, buscar.strebo (tb. strebado) (grande esforço
empregado na aquisição de algo ou na execução de um trabalho) impulso, ímpeto,
molição.¨strebadi al disputar.
Streĉi(tr.) 1
entesar, esticar, retesar, engatilhar, tornar tenso, armar (mola, fuzil, arco),
distender. 2 apertar, dar corda (em relógio). streĉa esticado, retesado, tenso,
estricto.streĉo contração, tensão. streĉado(tb. streĉiĝo) contração, tensão,
distensão. streĉeco (med.) estresse.streĉiĝi distender-se.streĉiĝo (tb.
streĉado) contração, tensão, distensão. streĉilo (tb. streĉoŝlosilo) chave (de
dar corda, de afinar).streĉita tenso, retesado, esticado. streĉoŝlosilo =
streĉilo. streĉpesilo balança de mola. fortostreĉo esforço. gambodisstreĉo
(gin., bail.) = spagato. malstreĉa bambo, relaxado, frouxo. malstreĉi (tr.) 1
relaxar, afrouxar. 2 desentesar, desapertar. malstreĉita(tb. loza) bambo,
relaxado, frouxo, largo, folgado. ¨malstreĉi sin desabafar, abrir o coração.
Dicionário
de Túlio Flores
Português-Esperanto
/ Esperanto-Português.