Konata
dirmaniero asertas: "Nenio nova sub la suno". Ĝi estas elprenita el
la Biblio (Kohelet - 1,9) kaj, en tia kunteksto, signifas, ke ekde la kreado de
la mondo, nenio nova okazis sur ĝi: dum la jarmiloj daŭre okazadas la samaj
situacioj kaj eventoj — nenio estas vera novaĵo. En la ĉiutaga lingvo oni uzas
tiun dirmanieron por konstati, ofte bedaŭre, ke tio, kion oni pensis alia ol konata
realo, fakte estas ekzakte la sama.
Sed nun
evidentiĝas, ke, ne nur estas io nova "sub la suno" sed eĉ io rilata
ĝuste al ĝi, car rezultoj de lastatempa esploro celas plene renversi la
tradician medicinan aliron al la sunradioj. Dum la lastaj jaroj oni celis eduki
la publikon sin ŝirmi kontraŭ la sunradioj, respondecaj pri haŭtkancero. La
plejmulto de la publiko daŭre sin ŝirmadas kontraŭ la sunlumo ankaŭ, post kiam
oni sukcesis pruvi ĝ ian, ĝis nun solan, utilon, kiel grava provizanto de
D-vitamino.
La D-vitaminon
ofte kaj sufiĉe entenas normala nutrado. Necesas aldone alpreni ĝin, nur se oni
vivas en daŭra malluma areo (vintre en la alte norda hemisfero) aŭ kie la homon
ne atingas sufiĉa kvanto de la necesa ultraviola (mallonge UV) radiado. Temas pri
elektromagneta radiado kaj oni ĝin dividas laŭ ondolongo (mezurita en
miliardonoj de metro, simbole nm. t.e. nanometroj) en tri intervalojn UVA, UVB
kaj UVC.
La radioj en la
intervalo UVA, nomataj ankaŭ "nigra lumo", trairas ordinaran vitron
kaj bronzas la homan haŭton kaj ĝis nun oni nur rigardis ilin kiel kancerigaj.
Skipo da esploristoj el la universitato de Edinburgo en Skotlando asertas nun,
ke sunradioj havas ankaŭ kelkajn sanigajn utilojn, kiuj supervenkas la riskon
de haŭtkancero. La rezultoj de ilia esploro, publikigitaj lastaprile, emas
pruvi, ke UVA-sunradioj kontribuas al malaltigo de sangopremo, malpliigas
riskon de kor- kaj cerbatakoj, kaj eĉ kontribuas al plilongigo de la vivo. Ĉar
la UVA-radioj, pro ilia taŭga ondolongo, penetras en la korpon, ili efike
bremsas procezojn de oksidado en la haŭto kaj sango, konata kunrespondeculo pri
difektiĝo de ĉelmembrano, de proteinoj kaj eĉ de la ĉelgenaro, t.e. de la DNA
mem.
Laŭ la
esploristoj, iliaj esplorrezultoj konformas al pliiĝo de nombro da atakoj pro
tro alta sangopremo dum la vintraj monatoj. En la esploro partoprenis 24 sanaj
plenaĝuloj, kiujn oni akurate elmetis al UVA-sunradioj kaj post tio ili
montris, dum 50 minutoj, malaltigon de la sangopremo. Male, kiam oni elmetis
ilin al lampo, eliganta nur sunvarmon, sen UVA-radiado, evidentiĝis neniu ŝanĝo
en la sangopremo. La esploristoj asertas, ke la mekanismo, pro kiu la suno
kaŭzas malaltigon de la sangopremo, estas malsimila ol tiu kontribuanta al
produktado de D-vitamino, ĉar ĝi postulas
kontakton inter la sunradioj kaj la haŭto por sekrecii la substancon,
kiu kaŭzas la malaltigon de la sangopremo.
Ĉar en la norda
Eŭropo, la mortokvanto pro kor- kaj cerbatakoj estas je 80 procentoj pli alta
ol tiu pro haŭtkancero, la esploristoj rekomendas revalorigi la utilon de
sunradioj por la sano.
Konklude: ĉu
sunbruniĝi aŭ ne? Eĉ sen sciencaj esploroj, jam delonge oni scias, ke sunlumo
sendube plibonigas la homan humoron kaj ke, bonhumoro plibonigas la vivon, do
ĉiukaze indas kapti sunradiojn. Sed, laŭ la fama latina dirmaniero "In
medio stat virtus" (nome: "En la mezo troviĝas virto"), nin
elmetante al suno, ni faros tion prudente.
Nenhum comentário:
Postar um comentário