Komput/i (tr)
1 💻∆
Kalkuli per aplikado de algoritmo, precipe per komputilo: komputi milionon da
decimaloj de π; komputi paskodatojn laŭ Viktorio; proceduro, kiu komputas inverson
de matrico.
2 (ark.) Nombri
aŭ mezuri.
komputa. Rilata al komputado: komputa
sistemo; komputa centro (komputejo); komputa povumo; komputa lingvistiko
(perkomputila esplorado pri homa lingvo).
komputo
1 Ago de
komputanto aŭ komputilo.
2 ✞
Perkalkula difino de la kalendaro rilate al la nefiksaj festotagoj por la
eklezia uzado, i.a. koncerne la Paskotagon.
komputado
1 Ago de iu, io
komputanta: taskvica, tuja komputado; telekomputado.
2 Aplikado de
komputiloj. ☞ programado.
komputebla ∆ Determinebla
per algoritmo: teorio pri komputeblaj funkcioj; komputebla aro (aro, kies
membroj estas listigeblaj per algoritmo). ☞ decidebla.
komputejo.
Entrepreno aŭ fako plenumanta komputadon.
komputiko 💻
Scienco pri komputado. ☞ informadiko.
komputikisto 💻
Fakulo pri komputiko.
komputilo
1 Aparato, kiu
aŭtomate prilaboras datenojn laŭ instrukcioj: persona komputilo; tekokomputilo
(kunportebla komputilo); mikrokomputilo; komputilego; enkonstruita komputilo;
perkomputila desegnado, projektado, kompostado, instruado, tradukado; komputila
sistemo; komputila reto; komputila klero; komputile helpata; komputile legebla.
➞ dateno, kalkulilo, programo.
2 (ark.)
Nombrilo aŭ mezurilo.
komputilisto. Homo, kiu profesie
okupiĝas pri komputiloj.
komputisto
1 Homo, kiu profesie
okupiĝas pri komputado. ☞ programisto.
2 (ark.) Homo
profesie faranta rutinajn kalkulojn laŭ pretaj formuloj.
komputopreta. Prezentita en formo taŭga
por komputado, komputile legebla: komputopreta dokumento.
Komputi (tr.) 1
(inf.: calcular por meio de um algoritmo, especialmente usando um computador)
computar. 2 (arc.) contar, calcular, medir. komputo 1 (ação de computar)
computação. 2 cômputo. komputiko informática, ciência da computação,
computação. komputila 1 (relativo a computador) computacional, computadorizado.
2 (tb. perkomputila) (que utiliza computador) computadorizado: komputila
tomografio tomografia computadorizada. komputilo 1 (inf.) computador. 2 (arc.)
contador, registrador, medidor, calculador, calculadora. tekokomputilo (tb.
tekkomputilo, portebla komputilo) (inf.: computador portátil de dimensões um
pouco acima do formato A4 e de peso de 1 a 3 kg) “laptop”, “notebook”.
Nenhum comentário:
Postar um comentário