Brazilo disponas
la plej grandan rezervon de dolĉa akvo en la mondo. Jam la rivero Amazonas
enhavas 25 procentojn de la mondaj rezervoj. Tamen, ĉar Brazilo estas grandega
lando, preskaŭ kontinento, ne en ĉiuj regionoj abundas akvo. Unu el la diversaj
brazilaj biomoj estas granda regiono en nordorienta Brazilo. Ties klimato estas
nomata duonseka, kaj eĉ la regiono nomiĝas “brazila duonsekejo”. Ĝi etendiĝas
sur pluraj subŝtatoj kaj okupas preskaŭ 1 milionon da kvadrataj kilometroj, aŭ
11 procentojn de la tuta Brazilo, kio estas preskaŭ la trioblo de Germanio.
La vorto
“duonseka” jam montras, ke la regiono ne estas tute seka, ne estas dezerto, sed
ĝi estas sekega; en multaj lokoj mankas akvo, kaj ofte okazas longdaŭraj
periodoj de sekeco, t.e. de manko de pluvo. Ekzemple nun regas gravega sekeco,
kiu jam daŭras kvin jarojn kaj estas la plej malbona de la lastaj cent jaroj.
Plantoj mortas, multaj bestoj mortas, multaj homoj – agrokulturistoj kaj iliaj
familioj – suferas pro manko de akvo kaj de mono (ĉar ili ne plu havas plantojn
aŭ bestojn por vendi).
Proksime al tiu
regiono fluas la rivero San Francisko, unu el la plej grandaj de Brazilo kaj de
Sudameriko. Pro tio jam en 1847 ekestis la ideo transporti parton de la akvo de
tiu rivero al la duonseka regiono – evidente tra kanaloj. Sed en tiu epoko
mankis mono por realigi la projekton. La ideo daŭris dum unu jarcento, kaj en
1943 la tiama Prezidento Getúlio Vargas volis realigi ĝin, sed ankaŭ li ne
sukcesis.
En la 1980-aj
jaroj, dum la prezidenteco de Generalo João Figueredo, oni fine eklaboris
konkretan projekton. En 1994 Prezidento Itamar Franco nomumis Ministron de la
Regiona Integrado kaj postulis la realigon de la menciita projekto. Nek dum lia
prezidenteco nek dum tiu de lia posteulo Fernando Henrique Cardoso tio okazis,
sed tiu prezidento kreis kelkajn instituciojn kiuj devis prizorgi la aferon.
Lia posteulo, Prezidento Lula, komisiis pluajn ĉiutipajn studojn pri la eblo
konstrui kanalojn por transporti akvon de la rivero San Francisko al la duonseka
regiono. Okazis multaj diskutoj, ĉar ne ĉiuj brazilanoj konsentis kun tia
entrepreno. Ĉefe la enloĝantoj de la regionoj apud la subaj partoj de la rivero
(post la elirejoj de la kanaloj) timis, ke mankos akvo al ili. Tamen en 2005 la
Nacia Konsilio pri Akvaj Riĉfontoj aprobis la tutan projekton de ligado de la
rivero San Francisko kun la nordorienta baseno.
Laŭ la projekto
la registaro intencis konstrui ĉefe du grandajn kanalojn (aŭ kanalsistemojn),
unu en nordorienta direkto (“Orienta Akso”), la alia en norda direkto (“Norda
Akso”). La unua longos 220 kilometrojn, la dua 400 kilometrojn. Kune la du
kanaloj transportos akvon al ĉirkaŭ 12 milionoj da homoj, malgrandigante ilian
suferon.
En 2007
komenciĝis la laboroj pri la “Orienta Akso”, poste ankaŭ tiuj pri la alia. Sed
la laboroj estis kelkfoje interrompitaj, alifoje necesis ripari partojn de jam
konstruitaj sekcioj.
Nun, en 2017, la
Ministerio pri Nacia Integrado anoncis, ke la kanalo de la “Orienta Akso” estas
preta kaj portas akvon al 700.000 homoj, kaj la alia akso estas preta je 96%.
Do baldaŭ la tuto de la menciitaj 12 milionoj da enloĝantoj de la duonseka
regiono de Brazilo ricevos la tiom bezonatan akvon.
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo
Nenhum comentário:
Postar um comentário