Kiel mi jam
diris en antaŭa sonartikolo, estas unuavice junaj homoj kiuj eklernas kroman
lingvon. Tio povas okazi jam en la familio (se la gepatroj parolas malsamajn
lingvojn), en la infanvartejo aŭ en lernejo. En ĉiuj tiuj kazoj ne la infano
decidas pri la lingvolernado, sed la gepatroj aŭ la ŝtato. La ŝtato diktas la
instruadon de la landa lingvo kiujn la infanoj de enmigrintoj devas lerni por
regi ĝin estonte (preskaŭ) same bone kiel denaskaj parolantoj de la landa
lingvo.
Kaj la ŝtato
ankaŭ ordonas kiu fremdlingvo estu instruata ekde kiu aĝo. En mia lando Aŭstrio
tio estas la angla lingvo, kiu estas iomete instruata jam ekde la bazlernejo,
sed vere nur post la bazlernejo. Se temas pri la lernado de dua fremda lingvo,
tiam la lernantoj plej ofte jam havas elekteblecon, ĉu ili ekzemple volas lerni
la francan, la hispanan aŭ la rusan.
Do, ju pli homo
progresas laŭ aĝo, des pli lingvolernado okazas laŭ propra volo. Ĉiu ja devas
decidi por si mem kiu lingvo estos bezonata por la plua vivo, ĉu por studado en
universitato, ĉu por havi vivopartneron, ĉu por la profesio. Se iu serĉas
vivopartneron el alia lando, tiam la scipovo de la lingvo de tiu lando estas
granda avantaĝo. Sed se juna homo ankoraŭ ne scias el kiu lando devenu la
serĉota vivopartnero, tiam gravas la scipovo de internacia lingvo, ĉu la angla,
ĉu Esperanto.
Aliflanke se
mankas vera bezono pri lernado de kroma lingvo, tiam la intereso pri la lernado
de plua lingvo dependas de persona kapablo, de sociaj kaj kulturaj interesoj
kaj de disponebla libertempo por okupiĝi pri tio. Junaj plenkreskuloj tamen en
tiu aĝo apenaŭ havas liberan tempon por okupiĝi pri io tia, ĉar la trovo de
laboro, la fondado de familio, kaj eble la konstruado de propra domo forte
okupas ilin.
Do libervola,
laŭplaĉa okupiĝo pri kroma lingvo (ekz. pri Esperanto) povas okazi nur post tiu
vivofazo, do ekde proksimume la 40-a vivojaro. Ne estas granda procentaĵo da
homoj kiuj en tiu aĝo ankoraŭ kapablas lerni kroman lingvon, sed se ekzemple
temas pri instruistoj kiuj ja por sia profesio bezonas altajn lingvajn
kapablojn, tiam estas tre bone imageble ke ili kapablas lerni Esperanton tiel bone
ke ili povas partopreni en la internacia E-komunumo.
Se la E-komunumo
volas plivastigi sian homan bazon, tiam indas koncentriĝi pri tiu celgrupo, ĉar
tie estas homoj kiuj povas atingi regadon kaj de la parola lingvo kaj la
aktivan regadon de la skriba lingvo. La Esperanta Retradio estas trafa ekzemplo
por tio kiel tio funkcias.
Nenhum comentário:
Postar um comentário