Sistemo
da vortoj uzata de etno aŭ
alia homgrupo por interkompreniĝo: fremda, hejma,
gepatra lingvo; mi ne scias la lingvon hispanan [1]; lingvo internacia, kiu, ne entrudiĝante en la doman vivon de la
popoloj, povus, almenaŭ en landoj kun diverslingva loĝantaro, esti lingvo
regna kaj societa [2]; se ni volas
havi lingvon tutmondan, ni devas antaŭ ĉio kutimi meti niajn personajn
gustojn sur la lastan planon [3]; la lingvo
internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis
ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj [4]; unu el la
plej ĉefaj taskoj de niaj verkistoj devas esti la ellaborado de
la lingvo [5]; nia lingvo
devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por la vivo [6]; la lingvo internacia restas senŝanĝa en tiu formo, en kiu ĝi
estas proponita de mi[7].
Tiu sistemo rigardata kiel karakterizo de speciala grupo da individuoj
aŭ de aparta fako: la komuna, scienca,
teĥnika lingvo; la biblia, popola lingvo; la lingvo de
la metiistoj, ŝtelistoj ktp. idiomoĵargono, slango, dialekto
Ĉio servanta por esprimi pensojn aŭ sentojn: la lingvo de la surdmutuloj, de la bestoj; la
algebra lingvo. mimikosigno
Aro da signoĉenoj difinita per formala gramatiko (sintakso), al
kiuj signoĉenoj ofte estas atribuita signifo (semantiko): formala lingvo (kontraste al la
homa lingvo, ĉu nature etna kiel la angla, ĉu planlingvo kiel Esperanto); regula,
senkunteksta, kuntekstohava lingvo (t.e. difinita per gramatiko
apartenanta al samnoma tipo).
Lingva fenomeno; trajto, detalo, apartaĵo, esprimilo, elemento de
lingvo: enkonduki progresantojn en
la lingvajn terenojn de Esperantujo, kie la normo ankoraŭ ne tute
kristaliĝis aŭ ne stabiliĝis, kaj indiki subtilajn lingvaĵojn atentindajn
kaj polurindajn [8]; plezuro
diluita de mislingvaĵoj [9]; ŝi laŭdis
min kaj korektis kelkajn nacilingvaĵojn [10]; franclingvaĵoZ (trajto tipe franclingva). dirmaniero, esprimo, parolturno
Ies tipa maniero sin esprimi per lingvo: la lingvaĵo de la libro estas ĝenerale bona kaj flua [11]; la lingvaĵo estas lia propra, ankoraŭ ne tre vortriĉa
esperanto; [12].
Homo scianta kaj uzanta koncernan lingvon, ano de la koncerna
lingvokomunumo (lingvanaro): anglalingvano,
franclingvano,
ruslingvano; alilingvano; samlingvano; esperantlingvanoesperantisto
Rim.: Oni vidas ke „lingvan“ estas ofte uzata kvazaŭsufikse. Imitante nacilingvojn oni ankaŭ diras sinonime per pli longa priskriba maniero: „parolanto de“ (koncerna lingvo).
Rim.: Oni vidas ke „lingvan“ estas ofte uzata kvazaŭsufikse. Imitante nacilingvojn oni ankaŭ diras sinonime per pli longa priskriba maniero: „parolanto de“ (koncerna lingvo).
Lingvo el kiu alia lingvo pruntas vorton, parolmanieron aŭ alian lingvan
trajton: se la fontolingvo uzas nelatinan
alfabeton, la (pruntata) vorto do devas
esti „transskribata“ en la esperantan alfabeton [13].
Lingvo kiu signifojn peras ne per sonoj,
sed per gestoj, korpaj kaj vizaĝaj esprimoj: min surprizis ke ekzistas aparta sveda gestolingvo [14].
Lingvo komune uzata de malsamlingvanoj por
sin interkompreni: la rusa kiel interlingvo en orienta
Eŭropo [15]. en
Afganujo ... la Persa estas la ĝenerala
interlingvo [16].
pontolingvo oni enkondukas interlingvon, tiel ke ĉiu traduko iru el ajna fonta lingvo al
la interlingvo kaj de tie plu al la dezirataj celaj lingvoj [17].
Lingvo kiun sentraduke komprenas kaj rekte interpretas la
aparataro de komputilo. kodo, asembla lingvo
Lingvo ne plu uzata en la ordinara
interhoma komunikado, eventuale konservita en skribaj fontoj kaj eventuale
uzata en ritaj aŭ aliaj specialaj okazoj: elekti ian el la lingvoj mortintaj (ekzemple latinan, grekan,
hebrean) [18]; tia revivigo
de mortinta lingvo ne estas unika [19].
Rim.: PV kaj la PIV-oj ne mencias la bone atestitan zamenhofan terminon „mortinta lingvo“; anstataŭe ili donas „la vivaj kaj mortaj lingvojZ“ [20], kion ili markas kiel zamenhofan. Ĝis nun neniu povis al mi indiki la zamenhofan fonton de ĉi tiu ekzemplo, kiu tute malakordas kun la zorga zamenhofa distingado inter „mortinta“, „morta1“ kaj „malviva1.a“. Eĉ se tia escepta apero ekzistas, ĝi tamen ne estas la normala dirmaniero zamenhofa, kaj ĝia uzo en la PIV-oj estas misprezento; sed supozeble ĝi estas simple falsita el „El ĉiuj ekzistantaj lingvoj vivaj, mortintaj kaj artaj la kongreso povas elekti sole nur unu lingvon: Esperanto“ [21]. [Sergio Pokrovskij]
Lingvo konscie kreita laŭ plano, almenaŭ je
sia komenciĝo: al Eugen Wüster ni dankas por la
enkonduko de terminoj „planlingvo“ kaj „esperantologio“ [22].
plurlingvismo kiel la ĉefa demando
reliefiĝis, kiel konservi multlingvecon kaj samtempe
tamen plifaciligi la komunikadon [24]; se Eŭropo vere volas protekti
sian plurlingvecon, ĝi devos
zorgi ke neniu lingvo atingu superecon [25].
Situacio, en kiu pluraj lingvoj estas uzataj; plurlingveco2: la orientiĝo al plurlingvismo ... ĉiam pli karakterizas almenaŭ la eliton de la
Esperanto-movado [26]. unulingvismo
Homo scianta plurajn lingvojn; poligloto: enlande vojaĝanta hindo, krom se li estas escepta plurlingvulo, devas
paroli ĉie la anglan lingvon [27]. unulingvulo
Intera lingvo en kiun oni tradukas por
poste plu traduki en cellingvon: Esperanto servis
kiel pontolingvo por traduki verkojn el la hungara en la ĉinan; pontolingvo estas utila rimedo en plurlingva tradukado, ĉar se necesas
traduki el m programlingvoj en n maŝinlingvojn, ĝi ebligas konstrui nur m+n
tradukilojn (m tradukilojn el la fontaj lingvoj en la pontan, plus n
tradukilojn el la ponta lingvo en la celajn), anstataŭ m×n rektajn
tradukilojn.
Lingvo, el kies dialektoj devenas grupo da parencaj lingvoj
(formantaj lingvofamilion): Latino estas la
pralingvo por la latinida lingvofamilio; sed ion parencan oni trovas,
eĉ en loko tre nobla, en lingvo plej proksima al la komuna pralingvo de
grekoj, latinoj, ĝermanoj kaj slavoj: en la sanskrito [28].
Formala lingvo por prezenti komputilajn programojn: Algolo, Fortrano, Paskalo kaj C estas famaj programlingvoj; altnivela,
ordonema, deklarema, strukturema, objektema programlingvo.
traduki provante translingvigi, oni sekvas ideon, ĝin forĵetas, kaptas alian, ĝin forĵetas,
ktp [29].
Scio, uzo de sole unu lingvo fare de homo: la eŭropa situacio ... helpas
klarigi la obstinan unulingvecon de britoj [30]. plurlingveco1
Situacio, en kiu sole unu lingvo estas uzata: en „Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo internacia“ [L. L. Zamenhof] opinias, ke la unulingveco de la homaro neniel
estus malbono [31].
Situacio, en kiu sole unu lingvo estas uzata; unulingveco2: Leonard Orban komencis foliumi gazeton, kiun li poste levis por citi
filozofon, laŭ kiu unulingvismo facile kaŭzas «unupensismon» [32].plurlingvismo
Tiu, kiu scias sole unu lingvon: ĉu dulingvuloj akiras trian lingvon pli rapide ol unulingvuloj akiras la
saman lingvon [33]? plurlingvulo
Scienco pri la homaj lingvoj, iliaj evoluo
kaj funkciado: ne estante fakulo
en lingvoscienco, li (Zamenhof) tamen
kreis esperanton ‐ dum centoj da sciencoriĉaj filologoj kaj lingvistoj amasigis plej
lertajn kaj konvinkajn argumentojn por „pruvi“, ke artefarita lingvo estas
utopia entrepreno [34]; en NPIV
„morfem/o“ ricevis tute alian difinon laŭ moderna
(Usondevena) lingvoscienco [35]. filologio, interlingvistiko
Rilata al lingvoscienco: [la „interna ideo“] estis ia unuecigilo kaj ludis atentindan
rolon en la kriza epoko, kiam matematikuloj kaj logikemuloj maltrafe volis
enkonduki sur la lingvosciencan kampon disciplinojn taŭgajn nur en
abstraktaj sciencoj [36].
Scienco pri planlingvoj, parto de lingvoscienco: laŭ vidpunkto de preskriba planlingvoscienco ... la artikolo estas forigenda [37].
***
Lingvo 1 língua,
linguagem. 2 idioma. lingva (relativo a língua) linguístico, idiomático.
lingvaĉo algaravia, charabiá. lingvaĵo (tb. idiotismo, idiomaĵo) (expressão
própria de uma língua) idiotismo. lingviko (ling.) = lingvoscienco. lingvisto
(especialista em linguística) linguista. lingvistiko (ling.) = lingvoscienco.
lingvoscienco (tb. lingviko, lingvistiko) (ling.: ciência dos fatos da
linguagem) linguística, glossologia, glotologia. anglalingvano (indivíduo que
fala inglês) anglófono. cellingvo (em tradução, língua para a qual se verte um
enunciado) língua-alvo, língua de chegada. Vd. fontlingvo. dulingva bilíngue.
dulingvismo biliguismo. fingrolingvo alfabeto manual (para surdos-mudos).
fontlingvo (em tradução, língua em que está o enunciado que se quer traduzir para
a língua-alvo) língua-fonte, língua de origem. Vd. cellingvo. franclingvano
(indivíduo que fala francês) francófono. fremdlingva de língua estrangeira.
fremdlingvo língua estrangeira. gestolingvo (meio de comunicação por gestos e
sinais, usado pelos surdos-mudos) língua de sinais. interlingvisto
(especialista em interlinguística) interlinguista. interlingvistiko (ling.:
estudo das condições linguísticas, culturais e sociológicas do uso de uma
língua comum nas relações internacioanais) interlinguística. kaŝlingvo língua
secreta. mondlingvo (tb. internacia lingvo) língua mundial, língua
internacional. planlingvo (ling.) (tb. artefarita lingvo) língua planejada,
língua construída, língua artificial, “conlang”. plurlingva 1 (que fala várias
línguas) poliglota. (que está escrito em várias línguas) plurilíngue,
poliglota: plurlingva vortaro dicionário plurilíngue. pontlingvo (língua para a
qual um texto foi traduzido e da qual se fazem traduções para outras línguas)
língua-ponte. portugallingva de português: portugallingva vortaro dicionário de
português. portugallingve em português. portugallingvano (indivíduo que fala
português) lusófono. signolingvo = gestolingvo. unulingva (que usa apenas uma
língua) unilíngue, monolíngue. ¨ artefarita lingvo (tb. planlingvo) (ling.)
língua artificial. brazila gestolingvo língua brasileira de sinais. brazila
signolingvo = brazila gestolingvo. formortinta lingvo (ling.: língua totalmente
desaparecida, da qual não restou nenhum documento ou que deixou pouquíssimas
evidências, como o lombardo, o burgúndio etc.) língua extinta. internacia
lingvo língua internacional. keltaj lingvoj línguas célticas. konstruita lingvo
(ling.) = planlingvo. latina lingvo (ling.) = latino. latinida lingvo (ling.)
língua neolatina, língua românica. mortinta lingvo (ling.: aquela da qual não
há mais nativos falantes, e que só é conhecida através de documentos, como o
grego antigo) língua morta.
Idiomo idioma,
linguagem, língua. idioma idiomático. idiomaĵo 1 (ling.: traço ou construção
peculiar de uma determinada língua) idiotismo, idiomatismo. 2 (tb. idiotismo)
(ling.: locução própria de uma língua, cuja tradução literal não faz sentido
numa outra língua de estrutura análoga) idiotismo, idiomatismo, expressão
idiomática.
Dicionário de
Túlio Flores
Português-Esperanto
/ Esperanto-Português.
Nenhum comentário:
Postar um comentário