La edzino de la
kalidonia reĝo Oineo Altaia, naskis filon, kies destino estis stranga.
Iutage Altaia
falis en maltrankvilan dormon. Ŝi sonĝis, ke en tiu ĉambro, en kiu ŝi dormas,
eksonas paŝoj kaj voĉoj. Ŝi malfermis la okulojn kaj vidis kiel en sonĝo, ke
tri figuroj kliniĝis sur la liteton de la malgranda Meleagro. Estis la moiroj,
la sortodiinoj. Unu el ili surgenuiĝis antaŭ la forno kaj metis ŝtipon en la
flamojn. La fajro ekflagris hele. “Via vivo estas ligita kun la vivo de la
ligno en la fajro”, profetis la moiroj al la infano. “Vi vivos tiom longe, ĝis
kiam la flamoj ne voros la ŝtipon, kiu tiel hele brulas kaj lumas.”
Post tiuj vortoj malaperis la moiroj. Terurigite
saltis la patrino el la lito, tiris rapide la brulantan ŝtipon el la fajro kaj
verŝis akvon sur ĝin. Poste ŝi metis
la ekbruligitan sortolignon en keston kaj kaŝis ĝin.
La filo ricevis la nomon Meleagro, li plenkreskiĝis
kun siaj fratinoj en la reĝopalaco, fariĝis forta kaj kiam li atingis la aĝon,
dum kiu la junuloj komparas siajn fortojn, neniu superis lin, se temis pri
forto kaj lerteco.
La patro de
Meleagro posedis vaste etenditajn vitejojn, kampojn kaj ĝardenojn. Post la rikolto li dankadis al la dioj per ampleksaj
oferoj. Al
diino Demetro li oferis kampofruktojn, al la gaja dio Dionizo vinon, al diino
Atena olivoleon. Al ĉiu dio li oferis parton de la rikolto, nur diinon Artemiso
li forgesis.
Ankaŭ la
ĉieluloj sentas koleron, kaj la kolero de la dioj estas pli potenca ol tiu de
la homoj. Artemiso sendis al la lando de reĝo Oineo punon. En la kalidoniajn
arbarojn ŝi enlasis gigantan apron. La apro estis pli granda ol la plej potenca
taŭro. Ĝiaj okuloj flamadis sange fajraj, ĝiaj hirtaj haregoj similis al lancoj
kaj la akraj dentegoj, kiuj elstaris de ĝia ŝaŭmanta buŝego, havis la longecon
de elefantaj dentegoj.
Kien ĝi ĵetiĝis,
tie ĝia bruletiga spiro bruligis la verdan foliaron de la herboj kaj arboj. La
maturiĝantan grenon ĝi stamfis surteren, deŝiris la vinberujojn kaj frakasis
ilin per siaj teruraj hufoj, dezertigis la ĝardenojn, elradikigis la arbojn kaj
disrompis la branĉojn pezajn de fruktoj. Ĝi atakis la gregojn kaj disŝiris
hundojn kaj paŝtistojn. La dispelita bruto vagadis sen paŝtistoj sur la montaj
deklivoj.
La homoj fuĝis
de la kamparoj, la timo pelis ilin malantaŭ la urbo-murojn de Kalidonio. Tiu,
kiu forlasis la urbon, ne povis esti certa, ke li revenos sana. Malĝojo falis
sur la tutan landon, ĉiujn minacis malsato kaj morto.
Kiam Meleagro
vidis, kia katastrofo trafis liajn samlandanojn, li ordonis pretigi armilojn
kaj invitis la heroojn el tuta Grekio por ĉasi la apron. Venis multaj, inter
ili ankaŭ Jazono, la fama heroo de la veturo por la ora felo; ankaŭ Tezeo, kiu
venkis Minotaŭron, kaj Admeto, la edzo de la fidela Alkesto. Venis la plej
kuraĝaj viroj de Grekio kaj kun ili la frato de la patrino de Meleagro. Al la
grekaj herooj aliĝis ankaŭ la kuraĝa ĉasistino Atalanta.
La patro de
Atalanta deziris filon. Kiam naskiĝis filino al li, li ordonis demeti ŝin en la
montaron, kiel predon por sovaĝaj bestoj. Sed ursino adoptis la infanon kaj
portis ŝin hejmen en sian kavernon. Tial Atalanta plenkreskiĝis en la sovaĝa naturo
inter la bestoj kaj fariĝis ĉasistino sen timemo. Ofte ŝi pruvis jam sian
kuraĝon kaj sian forton. Nun ŝi denove miksiĝis inter kuraĝajn ĉasistojn, kun
sagujo el eburo ĉe kokso kaj kun arko enmane.
Meleagro vidis
ŝin en la aro de la ĉasistoj kaj ŝajnis al li, kvazaŭ li vidus la ĉasdiion
Artemiso. Li ne povis deturni siajn okulojn de ŝia bela vizaĝo.
Sed la ĉasistoj urĝis lin survojiĝi. La popolo de
Kalidonio kolektiĝis ĉe la urba pordego. Ĝi adiaŭis de la herooj kun espero kaj
timo en la koroj. Kaj Morto jam elserĉis siajn viktimojn inter la ĉasistoj.
La herooj, inter
ili Meleagro kaj Atalanta, marŝis al la densaj arbaroj ĉe la deklivoj de la
montoj. Ilia vojo kondukis preter disstamfitaj kampoj kaj detruitaj vitejoj.
Alveninte la arbaran randon, ili deŝnurigis la hundojn. La hundoj, ĉiu kun la
nazo sur la tero, penetris en la vepron, kuris sur la monta deklivo supren kaj
de tie en la valon malsupren, ĝis ili alvenis en ravinon ellavitan de printempa
pluvo. Tiu ravino dum la tuta jaro ne elsekiĝis. Salika arbustaĵo, fragmito kaj
altaj herboj kovris la marĉan grundon. La hundoj malaperis en ĝi kun bojado.
Subite disiĝis la arbustaĵo kaj el la marĉo paŝis snufegante giganta apro.
Kolere ĝi ĵetiĝis sur la ĉasistojn.
La unua ĉasisto
ĵetis sian lancon kaj mistrafis la celon. Jazono ĵetegis la lancon kun tiom da
forto, ke la armilo flugis super la besto kaj profunde boriĝis en ŝlimon. La
tria ĉasisto trafis la apron, sed ne vundis ĝin. Artemiso kaptis la lancon dum
ties flugo kaj derompis ties feran pinton.
La atako
ekscitis la apron ĝis kolerego. El ĝiaj okuloj kvazaŭ ŝprucis fajro kaj el ĝia
buŝego fulmis flamoj. Ĝi avancis kiel pafita ŝtono de katapulto, ĝi puŝis teren
du ne memgardajn ĉasistojn kaj tuj disŝiris ilin. Alian ĝi surpikis per siaj
dentegoj. Kaj alia ne eskapus Morton, se li ne savus sin per grimpado sur
arbon. La kolera apro poste ĵetiĝis en la densejon.
En tiu ĉi
momento Atalanta streĉis la arkon kaj postsendis sagon al la apro. La sago
vundis la beston postorele kaj aperis iom da sango.
Meleagro ĝojis
pri la trafo fare de Atalanta pli ol ŝi mem. Sed la ĉasistoj sentis sin
hontigitaj de la ino. Por kaŝi sian honton, ke ili ne sukcesis tiel, ili levis
kriadon kaj ĵetis vetkonkure siajn lancojn. Diino Artemiso gardis sian beston
ankaŭ ĉifoje. La lancoj en la aero reciproke kunpuŝiĝis kaj falis teren sen eĉ
tuŝi la gigantan apron.
“Kaj eĉ se
Artemiso vin protektas,“ vokis iu el la ĉasistoj, “vi mortos tamen per mia mano!”.
Li svingis la
hakilon kaj supozis povi venki la sorton per la akra armilo. Sed la apro estis
pli rapida, ĵetegis lin per dentegoj teren kaj la sango de la ĉasisto ruĝigis
la herbojn. Ĉiu lanco finis sian flugon sur ŝelo de arbo, kelkaj ŝanĝis la
direkton kaj traboris hundojn.
Nur unu lanco
firmpikiĝis en la dorson de la apro. Estis la lanco de Meleagro. La monstro
kovriĝis per sango kaj falis teren, trafita de dua lanco de Meleagro tiel, ke
la deklivoj ektremis kaj eksusuris la arbaro.
La ĉasistoj ĉirkaŭis la venkintan Meleagron kaj premis
liajn manojn. Meleagro ŝajne tute forgesis ilin, li vidis nur Atalantan. “Prenu
la haŭton de la apro kiel donacon,“ li diris al la kuraĝa ino, „kaj ankaŭ lian
kapon kaj la dentegojn.”
La ĉasistoj ankoraŭ neniam vidis tian grandegan aprohaŭton
kaj tiom longajn dentegojn kaj enviis Atalantan pri la donaco. “Lasu tion, kio
ne apartenas al vi,“ ili vokis al Atalanta, „kaj ne miksu ĉasistan famon kun
belo de ino!”
Pri la morta
apro kaj la predo komenciĝis akra kverelo. Diino Artemiso, kolerigita pri tio,
ke Meleagro mortigis ŝian apron, incitis la kverelon, la kriadon kaj la
fikonduton. Meleagro silentiĝis pro kolero kaj levis la lancon. Se vortoj ne
sufiĉas, oni uzu perforton. Li levis la lancon kaj traboris sian plej
afekciitan kontraŭulon. La ĉasisto renversiĝis morta. Li estis la frato de
Altaia, de la patrino de Meleagro.
La sciigo pri la
venko de Meleagro kontraŭ la kalidonia apro avancis la ĉasistojn hejmirantajn.
Ankaŭ Altaia iris al la templo por festi la venkon de sia filo per ofero al la
dioj. Sed ŝi ne atingis la templon. Survoje ŝi ekvidis virojn, kiuj portis sur
portilo ŝian mortan fraton. Kiam ŝi ekkonis la fraton, ŝi laŭte komencis
plorsingulti kaj kiam ŝi eksciis, kiu kulpis lian morton, okupis avido pri
venĝo ŝian koron.
Ŝi iris hejmen
kaj serĉis, kvazaŭ obtuzigite, la kaŝitan keston kun la sortoligno.
Ĉion kovris
multjara polvotavolo, sed la sorto destinita de la moiroj vivis, plenvalidis
kaj neeviteblis. Altaia ordonis, ke oni bruligu fajron per peĉaj lignoj, ŝi
prenas la ŝtipon, kiu signifas vivon, deturnas la vizaĝon de la fajro kaj ĵetas
kun kontraŭdiraj doloro kaj venĝavido la lignaĵon en la flamojn.
Estis, kvazaŭ
ĝemus la ŝtipo en la fajro per homa voĉo kaj kvazaŭ la flamoj retroevitus,
antaŭ ol ili enfermis ĝin kvazaŭ per ardaj fingroj. En tiu momento atakis la
hejmirantan Meleagron brulefekta doloro, kiu des pli kreskis kaj kreskis, ju
pli voris la fajro la lignaĵon. Meleagro heroe eltenis la doloron, li bedaŭris
nur, ke morto ne trafis lin dum ĉaso aŭ batalo. La kaŝita arda doloro torturis
lin. Kun la fajro kreskis ankaŭ la turmento, kaj kiam la fajro fariĝis pli
malforta, ankaŭ malpliiĝis la fortoj de Meleagro. Fine de la ŝtipo restis nur
peceto, kiun la ardo iom post iom estingis, ĝis ĝi nigriĝis kaj griziĝis.
Tiumomente elspiris Meleagro lastan fojon.
La patrino de
Meleagro prenis per la mano, kiu transdonis la filon al morto, glavon kaj
mortigis sin mem.
La palaco de la
kalidonia reĝo Oineo reeĥis de veplenaj lamentoj. Larmante ĉirkaŭbrakis la
fratinoj de Meleagro la fridan korpon de la frato kaj provis varmigi lin per
sia spirado. Sed ili ne povis revivigi lin.
La funebra
malĝojego de la fratinoj de Meleagro kortuŝis ankaŭ la diinon Artemiso. Ŝia
kolero finiĝis kaj ŝi havis kompaton kun la malfeliĉaj fratinoj. Ŝi kovris ilin
per plumoj, kiuj prenis de ili la surteran pezon. Iliaj brakoj ŝanĝiĝis en
flugilojn, kiuj levis ilin en la aeron. El la kalidonia palaco forflugis du
numidoj.
Ankaŭ la tria
fratino de Meleagro, Dejanero, ne evitis kruelan sorton. Ŝi kulpis la morton de
sia edzo Heraklo kaj mem finis sian vivon. Tiel malbonŝance finiĝis la idoj de
la kalidonia reĝa gento.