Nuntempe oni
ricevas – tra la sociaj retoj – multe da mesaĝoj. Antaŭ kelka tempo mi ricevis
portugallingvan poemon (Casa Arrumada) skribitan de la brazila poeto Carlos
Drummond de Andrade (1902-1987).
Li estas unu el
la plej konataj brazilaj poetoj, sed strange eĉ en la portugallingva Vikipedio
artikolo pri li estas sufiĉe malgranda, kaj en la E-Vikipedio troviĝas nur eta
artikolo, en kiu estas preskaŭ pli da malgravaj informoj ol gravaj. Ŝajnas al
mi ankaŭ strange, ke oni donas retligilojn al du artikoloj, kiuj pritraktas du
poemojn tradukitajn al Esperanto, sed en tiuj artikoloj oni nur donas kelkajn
informojn pri ili (ĉefe pri kiam la poeto skribis ilin kaj kie ili estis publikigitaj)
kaj estas farita analizo pri ili. Tamen mankas la teksto de la poemoj (Titoloj:
“Man-ĉe-mane” kaj “La homo; la vojaĝoj”).
Estu kiel ajn,
Carlos Drummond de Andrade “estas konsiderata de multaj la plej influa brazila
poeto de la 20-a jarcento” (portugallingva Vikipedio). Li uzis liberajn versojn
kaj ĉiutagan lingvon kaj plejofte pritraktis ĉiutagajn temojn.
Serĉante en la
interreto, mi vidis, ke la poemo, kiun mi ricevis, estas komentata en multaj
blogoj kaj eĉ deklamata en kvar videoj. Ĉar ĝi estas sufiĉe karakteriza por la
poezio de tiu poeto, mi tradukis ĝin.
Ordigita Hejmo
Ordigu la hejmon
ĉiutage... Sed ordigu ĝin tiele, ke post-restu tempo por vivi en ĝi.
Ordigita hejmo
estas tiel: loko organizita, pura, kun spaco por moviĝi kaj bona eniro de lumo.
Sed por mi hejmo
devas esti hejmo, ne kirurgia centro, scenejo de telenovelo. Estas homoj kiuj
malŝparas tempon purigante, sterilizante, aranĝante la meblojn, pufigante la
kusenojn... Ne, mi preferas vivi en hejmo, en kiu mi vidas kaj perceptas tuj:
ĉi-tie estas vivo.
Hejmo kun vivo,
por mi, estas tiu, en kiu la libroj eliras el la bretaroj kaj la ornamaĵoj,
ludante, ŝanĝas siajn lokojn. Hejmo kun vivo havas fornon eluzitan pro uzo, pro
troa uzo por la abundaj mangaĵoj, kiuj vokas ĉiujn al la kuireja tablo. Sofo sen makulo? Tapiŝo sen tirita veftero? Tablo sen
marko de glaso? Evidentas
ke temas pri hejmo sen festo. Kaj se la planko ne havas grataĵojn, estas pro tio,
ke neniu tie dancas.
Hejmo kun vivo,
por mi, havas banejon kun perfumita vaporo posttagmeze, havas tirkeston por
rubaĵoj, en kiu oni konservas ŝnuretojn, pasporton, kandelojn de
naskiĝtagreveno, ĉion kune.
Hejmo kun vivo
estas tiu, en kiun oni eniras kaj sentas sin bonvena, tiu kiu ĉiam estas preta
por geamikoj, gefiloj, genepoj, genajbaroj... Kaj en la dormoĉambroj, se eblas,
estas litotukoj renversitaj de homoj kiuj ludas aŭ amindumas je iu ajn horo.
Ordigu la hejmon
ĉiutage... Sed ordigu ĝin tiele, ke post-restu tempo por vivi en ĝi... kaj
rekoni en ĝi vian lokon.
Nenhum comentário:
Postar um comentário