Viroj preferas
pensi pri si mem, virinoj ankaŭ pri aliaj homoj. Kial tio estas tiel, tion
esploristoj nun esploris per skanado de cerboj. Ŝajnas ke ĉe virinoj la
rekompenca centro funkcias alie.
Virinoj estas
pli malavaraj ol viroj. Ĉe kundividado la rekompenca centro en ilia cerbo estas
pli forte aktivigata ol ĉe viroj. Tion esploristoj nun pruvis neŭrologie. Laŭ
studaĵo el Svislando la vira cerbo rekompencas prefere egoismajn decidojn, dum
ĉe virinoj prefere sociema konduto ricevas rekompencon.
En la dua parto
de la studo la esploristoj blokis per medikamento la aktivecon de la rekompenca
centro en la cerbo. Virinoj sekve kondutis dum kondutotesto iomete pli egoisme,
viroj fariĝis iom pli malavaraj. La sciencistoj supozas ke la konduto depende
de la sekso estas altrejnita de la socio.
La esploristoj
de la universitato de Zuriĥo unue testis 21 virojn kaj 19 virinojn pri ilia
konduto dum tiuj kuŝis en kernspintomografo. La partoprenantoj devis decidi ĉu
ili preferis havi sufiĉe grandan sumon da mono por si mem aŭ ĉu malpli grandan
sumon por si mem kaj por sennoma kunludanto. La mono estis elpagita tiam vere
al ambaŭ. El antaŭaj studaĵoj jam estis konate ke virinoj kundividas la monon
ĉe tiu norma testo pli ofte ol viroj.
La esploristoj
observis dum la testo la aktivecon de regiono en la mezo de la cerbo kiu
kompetentas pri la prilaborado de prijuĝoj kaj rekompencoj kaj kiu estas aktiva
ĉe ĉiu decido. Ĝi kaŭzas pozitivajn sentojn per elŝutado de feliĉhormonoj. Tiu
cerba areo ĉe virinoj estis aparte aktiva kiam ili kundividis. Ĉe viroj
aliflanke ĝi estis pli aktiva se ili faris egoisman decidon.
Por revizii
tiujn unuajn rezultojn, la esploristoj plenumis la kondutoteston ankoraŭfoje ĉe
56 aliaj partoprenantoj sen skani ĉe tio la cerbon. Oni nun observis ĉu la
konduto ŝanĝiĝas se la aktiveco de la areo en la mezo de la cerbo estas
malhelpata per medikamentoj. Ĉe viroj sekve montriĝis pliboniĝo de la socia
konduto, dum virinoj ankaŭ sub la influo de la medikamento daŭre emis
kundividi. Plua rezulto de la observado estis ke la partoprenantoj emis
kundividi pli se ili ricevis la informon ke la sennoma kunludanto estis konata
al ili.
La esploristoj
tamen opinias ke tiu diferenco inter la seksoj koncerne la socian konduton ne
estas denaskaĵo. La rekompenca centro en la cerbo estas forte kunligita kun
lernprocezoj: Laŭ la esploristoj virinoj lernas atendi rekompencon prefere por
sociema konduto ol por egoisma konduto. Do la diferenco inter virinoj kaj viroj
tiurilate estas eksplikebla pro la malsamaj kulturaj defioj por viroj kaj
virinoj.
La rekompenca
centro en la cerbo estas konsiderata grava impulsdonanto por la homa konduto.
Kondutoj kiuj aktivigas la centron kaj per tio kaŭzas pozitivajn sentojn, estas
pli forte alstrebataj.
Nenhum comentário:
Postar um comentário