Antaŭ iom da
tempo mi jam parolis pri kafo ĉi tie en la Esperanta RetRadio. Ĉar tio
interesas multajn homojn tra la tuta mondo, tial mi petas permeson reveni al
tiu temo. Estas tempo aktualigi niajn informojn pri ĝi, surbaze de lastatempaj
sciencaj esploroj. Kaj la fakto, ke multaj sciencistoj okupiĝas pri tiaj studoj
per si mem indikas, ke tiu trinkaĵo vekas ĉies atenton.
Medicinaj
publikaĵoj permesas nun listigi tutan serion da konkludoj pri kafo – plej ofte
favoraj. Moderaj, ĉiutagaj kvantoj (ĝis kvin tasoj) plenumas gravan influon en
la mensan, psikan staton, kaj eĉ koncerne pli longan vivon. Sed ne nur tio. Ni resume trarigardu la
lastajn konkludojn de medicinistoj:
Kafo malpliigas
la riskon de mortoj de ĉiaj kaŭzoj. Tio validas por ĉiuj popoloj kaj etnoj.
Kafo malpliigas
kormalsanojn kaj misritmojn. Ĝi favoras metabolon de grasoj en la sango.
Kafo malpliigas
la riskon de ikto, laŭ studaĵoj faritaj en diversaj landoj.
Kafo favoras
metabolajn vojojn de sukero en la sango kaj malpliigas la riskon de diabeto.
Multaj esploroj
ligas trinkadon de kafo al protekto kontraŭ pluraj specoj de kancero: en utero,
prostato, kapo kaj kolo, mamoj, haŭto. Lastatempe oni publikigis datumojn pri
signifoplena protekto kontraŭ intesta kancero.
Kafo favoras
kognokapablon. Ĝi certagrade evitas progresadon de forgesemo kaj demenco, krom
de Parkinson-malsano.
Kafo plibonigas
la humoron kaj malpliigas la riskon de depresio, ĉar ĝi aktivigas dopaminon kaj
serotoninon.
Kafo evitas
progresadon de hepataj malsanoj: cirozo, C-hepatito, nealkohola hepatmalsano
kaj hepatkancero.
Kafo favoras
homojn, kiuj suferas de “sindromo de sekaj okuloj”, podagro kaj iuj bakteriaj
infektoj.
La ĉi-supra
listo estas impresa kaj povus konduki homojn al la penso, ke kafo estas iaspeca
panaceo. Tute ne. Oni prudente konsideru ĝin. Se oni trinkas tro grandan
kvanton da kafo, ekaperas riskoj: alta sangpremo, miskontrolo de glaŭkomo,
anksio, maldormemo, tremado, forta korbatado, ŝvitado, naŭzo. Kafo povas eĉ
mortigi: 100 tasoj da kafo en unu tago povus haltigi la koron.
Ripetiĝas do
antikva saĝo: modereco estas konsilinda – ankaŭ rilate al la simpatia nigra
trinkaĵo. Sanon al ni!
Nenhum comentário:
Postar um comentário