De jarmiloj la
homaro provas protekti enhavojn kontraŭ scivolemaj rigardoj.
De kiam ni
kapablas skribi, eblas pludoni informojn sen persona ĉeesto. Sed kiel eblas
protekti delikatajn enhavojn kontraŭ fremdaj rigardoj? En la antikva Egipto
sacerdotoj ĉifris sanktajn skribojn uzante specialajn hieroglifojn - tio estis
la unua sekreta skribo. Oni nomas tion anstataŭiga procedo, ĉar literoj estas
aŭ modifitaj aŭ estas anstataŭigitaj per aliaj.
La antikvaj grekoj havis alian aliron. En Sparto
armeestroj volvis rubandon el pergamento aŭ ledo spiralforme ĉirkaŭ stangeton
kaj skribis mesaĝon sur ĝin. La rubando estis portata sen la stangeto al la
ricevanto. Nur tiu kiu volvis la strion ĉirkaŭ stangeton kun la ĝusta diametro,
tiu povis malĉifri la mesaĝon. Tion oni nomas transmeto, la litero restas
neŝanĝita, sed ĝia pozicio estas ŝovita. Por ambaŭ necesas aldona informo, do
ŝlosilo por povi legi la enhavon.
Ĝis la 20-a
jarcento mesaĝoj estis ĉifrataj permane. Dum la Dua Mondmilito estis aplikata
unuafoje ĉifra maŝino, nome la fama germana Enigma, kiu per turneblaj cilindroj
kaj laŭ sekretega skemo ligitaj elektraj kontaktoj koncedis sufiĉe altan
sekurecon. Nur per tre granda peno la aliancanoj povis rompi la kodon de la
Enigma.
Per la apero de
komputiloj kaj la plimultiĝanta konservado de datumoj la ĉifrado fariĝis
interesa ankaŭ por civilaj celoj. Privatuloj dum la epoko de interreto kaj
datumnubaro pli kaj pli interesiĝas pri sekura konservado de siaj datumoj.
Ankaŭ hodiaŭ estas
aplikataj la samaj principoj kiel antaŭ jarcentoj. Kelkaj modernaj laŭblokaj
procedoj ĉe kiuj blokoj de signoj estas ĉifrataj pecon post peco, uzas kombinon
el anstataŭigo kaj transmeto, kiuj por plialtigi la sekurecon estas plenumataj
plurfoje.
Plua procedo
estas la fluĉifrado ĉe kiu la signoj de mesaĝo estas ĉifrataj unuope. Tiucele
estas generata per algoritmo el la antaŭe difinita ŝlosilo sinsekvo de signoj,
la nomdonanta ŝlosilfluo. Po unu signo de la fluo estas miksata kun unu signo
de la mesaĝo. La tre rapida procedo estas aplikata ĉe la ĉifrado de
ĉeltelefonaj signaloj.
Ĉiuj tiuj
procedoj havas unu komunan trajton: Ili uzas la saman ŝlosilon por ĉifrado kaj
malĉifrado. Oni tial nomas ilin simetriaj. Tio ne estas problemo se datumoj
estas savitaj sur fiksdisko kaj estas malĉifrataj de la uzanto helpe de
pasvorto. Sed se pluraj uzantoj volas komuniki inter si sen esti
subaŭskultataj, tiam la afero fariĝas pli komplika. Ju pli da personoj posedas
la ŝlosilon, des pli granda estas la probableco, ke ĝi estas portata eksteren.
Ankaŭ la disdonado de la ŝlosilo mem estas nesekura.
Kontraŭ tio
helpas la tiel nomata nesimetria ĉifrado. Ĉe tio estas uzata publika ŝlosilo
por la ĉifrado de mesaĝo kaj privata ŝlosilo por la malĉifrado. La bazon por
tio formas matematikaj unudirektaj funkcioj kiuj estas facile kalkuleblaj sed
nur malfacile inversigeblaj. Por kompreni tion ni komparu tion kun
telefonlibro: Se la nomo estas konata, oni trovas la koncernan numeron sufiĉe
rapide, se oni konas nur la numeron, tiam daŭras sufiĉe longe ĝis oni trovas la
koncernan nomon.
Ĉe tiu procedo
la publika ŝlosilo de uzanto povas senprobleme esti pludonata al aliaj. Helpe
de tiu publika ŝlosilo la mesaĝo nun estas ĉifrata kaj sendata al la ricevanto.
Tiu povas malĉifri la mesaĝon per sia privata ŝlosilo.
En la praktiko
estas aplikataj hibridaj variantoj, ĉar nesimetriaj ĉifraj procedoj postulas
multe da komputado. Tiel estas interŝanĝata unue pere de nesimetria procedo
hazarde generita simetria ŝlosilo per kiu sekve estas ĉifrata la plua
komunikado.
Nenhum comentário:
Postar um comentário