La spegulo de la
vivo
Ĉie la menso
montriĝas kiel la spegulo de la vivo. Sur la Tero ĝi altiĝas al Dio, sub la
egido de la Kristo, simile al la kruda diamanto, kiu, ŝirite el la malluma sino
de la grundo, estas alkondukita de la tajlisto al la brilego de la lumo.
Ĉe la primitivaj
estaĵoj ĝi aperas sub la gango de la instinkto, ĉe la homaj animoj ĝi vidiĝas
inter la iluzioj, kiuj alsaltas la inteligenton, kaj ĉe la Perfektaj Spiritoj
ĝi sin montras kiel altvaloran brilianton respegulantan la Dian Gloron.
Ĝin studante de
nia spirita pozicio, limigitaj inter la besteco kaj la anĝeleco, ni nepre devas
kompreni ĝin kiel la kampon de nia konscienco vekiĝinta ĉe la evolustadio, en
kiu la akirita sciado al ni permesas agi.
Difinante ĝin kiel spegulon de la vivo, ni
rekonas, ke la koro estas ĝia faco kaj ke la cerbo estas la centro de ĝiaj
ondoj generantaj la forton de la penso, kiu ĉion movas, kreante kaj
transformante, detruante kaj restarigante por ĉion purigi kaj sublimigi.
Tial en ĉiuj
regionoj de la Universo vibras la reciproka influado. Ĉio moviĝas kaj renoviĝas
laŭ la principoj de interdependeco kaj reefiko.
La reago naskas la afekcion. La afekcio formas
la ideon. La ideo estigas la sintenon kaj la parolon, kiuj regas la farojn. Ĉe
tiaj manifestiĝoj, etendiĝas la fadenoj generantaj la kaŭzojn, de kiuj naskiĝas
la cirkonstancoj efikantaj sur la vivo kiel obstrukcaj klapoj aŭ kiel liberigaj
helpiloj.
Neniu povas
improvize translimi la povojn de sia menso, irante tre malproksimen ekster sia
agadrondo; sed ni ĉiuj ricevas la influojn, unuj de la aliaj, laŭ nia relativa
asimilkapablo.
Neniu restas for de tiu senĉesa interŝanĝado.
Ni spiras en la mondo de la imagoj, kiujn ni elsendas kaj ricevas kaj per kiuj
aŭ ni haltas sub la fascinado de elementoj nin kelkatempe sklavigantaj, aŭ ni
akceptas la renovigan influon de la potencoj nin instigantaj al puriĝo kaj al
progreso.
La mensa
reflekto sidas en la fundamento de la vivo. La kreitoj sin reciproke respegulas
en la Kreitaro, kiu reflektas la celojn de la Kreinto.
Libro: Penso kaj
Vivo
Emmanuel / Chico
Xavier
O
ESPELHO DA VIDA
A mente é o
espelho da vida em toda parte. Ergue-se na Terra para Deus, sob a égide do
Cristo, à feição do diamante bruto, que, arrancado ao ventre obscuro do solo,
avança, com a orientação do lapidário, para a magnificência da luz.
Nos seres
primitivos, aparece sob a ganga do instinto, nas almas humanas surge entre as
ilusões que salteiam a inteligência, e revela-se nos Espíritos Aperfeiçoados
por brilhante precioso a retratar a Glória Divina.
Estudando-a de nossa posição espiritual,
confinados que nos achamos entre a animalidade e a angelitude, somos ímpelidos
a interpretá-la como sendo o campo de nossa consciência desperta, na faixa
evolutiva em que o conhecimento adquirido nos permite operar.
Definindo-a por
espelho da vida, reconhecemos que o coração lhe é a face e que o cérebro é o
centro de suas ondulações, gerando a força do pensamento que tudo move, criando
e transformando, destruindo e refazendo para acrísolar e sublimar.
Em todos os
domínios do Universo vibra, pois, a influência recíproca. Tudo se desloca e
renova sob os princípios de interdependência e repercussão.
O reflexo esboça
a emotividade. A emotividade plasma a idéia. A idéia determina a atitude e a
palavra que comandam as ações. Em semelhantes manifestações alongam-se os fios
geradores das causas de que nascem as circunstâncias, válvulas obliterativas ou
alavancas libertadoras da existência.
Ninguém pode
ultrapassar de improviso os recursos da própria mente, muito além do círculo de
trabalho em que estagia; contudo, assinalamos, todos nós, os reflexos uns dos
outros, dentro da nossa relativa capacidade de assimilação.
Ninguém
permanece fora do movimento de permuta incessante. Respiramos no mundo das
imagens que projetamos e recebemos.
Por elas,
estacionamos sob a fascinação dos elementos que provisoriamente nos escravizam
e, através delas, incorporamos o influxo renovador dos poderes que nos induzem
à purificação e ao progresso.
O reflexo mental
mora no alicerce da vida. Refletem-se as criaturas, reciprocamente, na Criação
que reflete os objetivos do Criador.
Livro:
Pensamento e Vida.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário