La
Bonaj Spiritistoj
4. Spiritismo
bone komprenita, sed precipe bone sentata, nepre kondukas al la supre diritaj
rezultatoj, kiuj karakterizas la veran spiritiston kiel la veran kristanon, ĉar
ambaŭ estas la sama unu. Spiritismo kreas nenian novan moralon; ĝi nur
faciligas al la homoj la komprenon kaj praktikadon de la moralo de la Kristo, solidan
kaj klaran fidon inspirante al tiuj, kiuj dubas aŭ hezitas.
Sed multaj, kiuj
kredas je la manifestiĝoj de Spiritoj, ne komprenas ties sekvojn, nek ties
moralan gravecon, aŭ se ili komprenas tiujn faktojn, ili ĉi tiujn ne aplikas al
si mem. Kia estas la kaŭzo de tio? Ĉu manko de precizeco en la doktrino? Ne, ĉar
ĝi ne enhavas alegoriojn, nek figurojn, kiuj povus okazigi falsajn
interpretojn; ĝia esenco mem estas la klareco, kaj el ĉi tiu venas ĝia potenco,
ĉar ĝi trafas rekte la intelekton. Ĝi havas nenion misteran, kaj ĝiaj inicitoj
posedas nenian sekreton, kaŝitan al la vulgarulo.
Ĉu por ĝin kompreni estas do necesa neordinara inteligento? Ne, ĉar multaj homoj de rimarkinda kapableco ĝin ne komprenas, dum vulgaraj intelektoj, eĉ de junuloj ĵus elirintaj el la knabeco, kaptas kun mirinda ĝusteco ĝiajn plej delikatajn nuancojn. Tio okazas, ĉar la parto, por tiel diri, materia de la scienco postulas nur okulojn por observi, dum la esenca parto postulas ioman gradon da sentemeco, kiun oni povas nomi la maturiĝo de l’ morala sento, maturiĝo sendependa de l’ aĝo kaj de la grado de instruiteco, ĉar ĝi estas propra al la nivelo de progreso, en aparta direkto, de l’ enkarniĝinta Spirito.
Ĉu por ĝin kompreni estas do necesa neordinara inteligento? Ne, ĉar multaj homoj de rimarkinda kapableco ĝin ne komprenas, dum vulgaraj intelektoj, eĉ de junuloj ĵus elirintaj el la knabeco, kaptas kun mirinda ĝusteco ĝiajn plej delikatajn nuancojn. Tio okazas, ĉar la parto, por tiel diri, materia de la scienco postulas nur okulojn por observi, dum la esenca parto postulas ioman gradon da sentemeco, kiun oni povas nomi la maturiĝo de l’ morala sento, maturiĝo sendependa de l’ aĝo kaj de la grado de instruiteco, ĉar ĝi estas propra al la nivelo de progreso, en aparta direkto, de l’ enkarniĝinta Spirito.
Ĉe iuj, la
ligiloj de la materio estas ankoraŭ tro obstinaj, por ebligi al la Spirito
liberiĝi el la surteraj aferoj; la nebulo, ilin ĉirkaŭanta, kaŝas de ili la
vidon je la senlimo; tial ili ne facile rompas kun siaj gustoj kaj kutimoj, ne
komprenante, ke povas ekzisti io pli bona, ol tio, kion ili havas; la kredo je
la Spiritoj estas por ili simpla fakto, sed ĝi malmulte aŭ neniel ŝanĝas iliajn instinktajn inklinojn; unuvorte,
ili vidas nur lumradion, nesufiĉan por konduki ilin kaj por doni al ili potencan
aspiron, kapablan venki iliajn inklinojn. Ili alteniĝas pli al la fenomenoj, ol
al la moralo, kiu al ili ŝajnas banala kaj monotona; ili petas la Spiritojn senĉese
ilin inici en novajn misterojn, ne demandante sin, ĉu ili mem fariĝis indaj
penetri en la sekretojn de la Kreanto. Tiuj estas la neperfektaj spiritistoj,
el kiuj kelkaj restas sur la vojo aŭ malproksimiĝas de
siaj samkredanoj, ĉar ili retropaŝas antaŭ la devo reformi sin mem, aŭ ili rezervas
sian simpation al tiuj, kiuj havas iliajn samajn malkorektaĵojn aŭ antaŭjuĝojn.
Tamen la akcepto de la principo de la doktrino estas unua paŝo, kiu
plifaciligos al ili la duan en alia ekzistado.
Kiun oni prave
povas kvalifiki vera kaj sincera spiritisto, tiu troviĝas en pli alta grado da
morala progreso; la Spirito regas pli plene la materion ĉe li kaj ĝuigas al li
pli klaran percepton pri l’ estonteco; la principoj de la doktrino ĉe li
vibrigas fibrojn, kiuj restas inertaj ĉe l’ unuaj; unuvorte, li estas tuŝita je
la koro; tial lia fido estas neskuebla. Unu estas kiel la muzikisto, kiun
emocias iuj akordoj, dum la aliaj aŭdas nur sonojn. Oni rekonas la veran
spiritiston laŭ ties morala transformiĝo, laŭ la klopodoj, kiujn li faras, por
subigi siajn malbonajn inklinojn; dum unu kontentiĝas per sia ĉirkaŭlimigita horizonto,
la alia, kiu komprenas ion pli bonan, penas liberigi sin kaj ĉiam sukcesas, se
nur li havas firman volon.
La Evangelio Laŭ
Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XVII Estu Perfektaj.
Os Bons
Espíritas
4 – O Espiritismo bem compreendido, mas
sobretudo bem sentido, conduz forçosamente aos resultados acima, que
caracterizam o verdadeiro espírita, como o verdadeiro cristão, pois um e outro
são a mesma coisa. O Espiritismo não cria uma nova moral, mas facilita aos
homens a compreensão e a prática da moral do Cristo, ao dar uma fé sólida e
esclarecida aos que duvidam ou vacilam.
Muitos, porém,
dos que crêem na realidade das manifestações, não compreendem as suas
conseqüências nem o seu alcance moral, ou, se os compreendem, não os aplicam a
si mesmos. Por que acontece isso? Será por uma falta de precisão da doutrina?
Não, porque ela não contém alegorias, nem figuras que possam dar lugar a falsas
interpretações. A clareza é a sua própria essência, e é isso que lhe dá força,
para que atinja, diretamente a inteligência. Nada tem de mistérios, e seus
iniciados não possuem nenhum segredo que seja oculto ao povo.
Seria
necessária, então, para compreendê-la, uma inteligência fora do comum? Não,
pois vêem-se homens de notória capacidade, que não a compreendem, enquanto
inteligências vulgares, até mesmo de jovens que mal saíram da adolescência,
apreendem com admirável justeza as suas mais delicadas nuanças. Isso acontece
porque a parte, de qualquer maneira, material da ciência, não requer mais do
que os olhos para ser observada, enquanto a parte essencial exige um certo grau
de sensibilidade, que podemos chamar de maturidade do senso moral, maturidade
essa independente da idade e o grau de instrução, porque é inerente ao
desenvolvimento, num sentido especial, do espírito encarnado.
Em algumas
pessoas, os laços materiais são ainda muito fortes, para que o espírito se
desprenda das coisas terrenas. O nevoeiro que as envolve impede-lhes a visão do
infinito. Eis por que não conseguem romper facilmente com os seus gostos e os
seus hábitos, não compreendendo que possa haver nada melhor do que aquilo que
possuem. A crença nos Espíritos é para elas um simples fato, que não modifica
pouco ou nada as suas tendências instintivas. Numa palavra, não vêem mais do
que um raio de luz, insuficiente para orientá-las e dar-lhes uma aspiração
profunda, capaz de modificar-lhes as tendências. Apegam-se mais aos fenômenos
do que à moral, que lhes parece banal e monótona. Pedem aos Espíritos que
incessantemente as iniciem em novos mistérios, sem indagarem se tornaram dignas
de penetrar os segredos do Criador. São, afinal, os espíritas imperfeitos,
alguns dos quais estacionam no caminho ou se distanciam dos seus irmãos de
crença, porque recuam ante a obrigação de se reformarem, ou porque preferem a
companhia dos que participam das suas fraquezas ou das suas prevenções. Não
obstante, a simples aceitação da doutrina em princípio é um primeiro passo, que
lhes facilitará o segundo, numa outra existência.
Aquele que
podemos,com razão, qualificar de verdadeiro e sincero espírita, encontra-se num
grau superior de adiantamento moral. O Espírito já domina mais completamente a
matéria e lhe dá uma percepção mais clara do futuro; os princípios da doutrina
fazem vibrar-lhe as fibras, que nos outros permanecem mudas; numa palavra: foi
tocado no coração, e por isso a sua fé é inabalável. Um é como o músico que se
comove com os acordes; o outro, apenas ouve os sons. Reconhece-se o verdadeiro
espírita pela sua transformação moral e pelos esforços que faz para dominar
suas más inclinações. Enquanto um se compraz no seu horizonte limitado, o
outro, que compreende a existência de alguma coisa melhor, esforça-se para se
libertar, e sempre o consegue, quando dispõe de uma vontade firme.
Livro: Evangelho
Segundo O Espiritismo – Allan Kardec, cap. XVII – Sede Perfeitos.
Nenhum comentário:
Postar um comentário