Volo
Ni komparu la
homan menson - vivantan spegulon de la klarvida konscienco - al granda kontoro,
dividita en diversajn servofakojn.
Tie troviĝas la
Fako de l’ Deziro, kie agas la decidoj kaj aspiroj subtenantaj la impulson al
laboro; la Fako de la Inteligento, vastiganta la konkerojn de la evoluo kaj de
la kulturo; la Fako de la Imago, kolektanta la riĉaĵojn de la idealo kaj
sentemo; la Fako de la Memoro, arkivanta la resumojn de la sperto, kaj ankoraŭ
aliaj fakoj difinantaj la investojn de la
animo.
Sed super ĉiuj
staras la Sekcio de la Volo.
La Volo estas la
klera kaj vigla administracio, reganta ĉiujn fakojn de la mensa agado.
La Dia
Providenco donis ĝin, kiel luman aŭreolon al la racio, post la multjarmila vojaĝo de la
kreito tra la obskuraj regionoj de la instinkto.
Por taksi ĝian
gravecon, sufiĉas memori, ke ĝi rudras ĉiuspecajn fortojn alkolektiĝintajn al
nia sciado.
Elektro estas
dinamika energio.
Magnetismo estas
energio statika.
Penso estas
elektro-magneta forto.
Penso, elektro,
magnetismo kunagas en ĉiuj manifestiĝoj de la Universa Vivo, kreante graviton kaj
afinecon, asimilon kaj malasimilon sur la multoblaj kampoj de la formo, kiuj
servas al la migrado de la spirito direkte al la Superaj Celoj, difinitaj de la
Dia Plano.
La Volo, tamen,
estas la decida puŝo.
En ĝi ni
disponas potencan prembutonon, kiu decidigas la funkciadon aŭ la inertecon de
la maŝino.
La cerbo estas
la dinamo, kiu produktas la mensan energion laŭ sia reflektivo, sed en la Volo
ni vidas la komandon, kiu direktas la mensan energion sur tiun aŭ tiun alian
vojon, starigante kaŭzojn, kiuj difinas la problemojn de la destino.
Sen ĝi, la
Deziro povas ĉerpi el la trompo afliktajn jarcentojn da riparado kaj sufero, la
Inteligento povas kaptiĝi en la karceron de l’ krimado, la Imago povas naski danĝerajn
monstrojn en la ombro, kaj la Memoro, kvankam fidela al sia funkcio de
registrilo, laŭ la destino al ĝi asignita de la naturo, povas fali en
bedaŭrindan malviglecon.
Nur la Volo
estas sufiĉe forta por tenadi la harmonion de la spirito.
Efektive, ĝi ne
kapablas bari la mensan reefikon sur la kampo de la rilatoj inter similuloj,
ĉar la agordiĝo estas nenuligebla leĝo, sed ĝi povas trudi disciplinon al la
elementoj, kiujn ĝi direktas, por teni ilin koheraj en la fluo de l’ bono.
Libro: Penso kaj Vivo.
Emmaneul / Chico Xavier.
Libro: Penso kaj Vivo.
Emmaneul / Chico Xavier.
Vontade
Comparemos a
mente humana – espelho vivo da consciência lúcida a um grande escritório,
subdividido em diversas seções de serviço.
Aí possuímos o
Departamento do Desejo, em que operam os propósitos e as aspirações,
acalentando o estimulo ao trabalho; o Departamento da Inteligência, dilatando
os patrimônios da evolução e da cultura; o Departamento da Imaginação,
amealhando as riquezas do ideal e da sensibilidade; o Departamento da Memória, arquivando
as súmulas da experiência, e outros, ainda, que definem os investimentos da
alma.
Acima de todos
eles, porém, surge o Gabinete da Vontade.
A Vontade é a
gerência esclarecida e vigilante, governando todos os setores da ação mental.
A Divina Providência
concedeu-a por auréola luminosa à razão, depois da laboriosa e multimilenária
viagem do ser pelas províncias obscuras do instinto.
Para
considerar-lhe a importância, basta lembrar que ela é o leme de todos os tipos
de força incorporados ao nosso conhecimento.
A eletricidade é
energia dinâmica.
O magnetismo é
energia estática.
O pensamento é
força eletromagnética.
Pensamento,
eletricidade e magnetismo conjugam-se em todas as manifestações da Vida
Universal, criando gravitação e afinidade, assimilação e desassimilação, nos
campos múltiplos forma que servem à romagem do espírito para as Metas Supremas,
traçadas pelo Plano Divino.
A Vontade,
contudo, é o impacto determinante.
Nela dispomos do
botão poderoso que decide o movimento ou a inércia da máquina.
O cérebro é o
dínamo que produz a energia mental, segundo a capacidade de reflexão que lhe é
própria; no entanto, na Vontade temos o controle que a dirige nesse ou naquele
rumo, estabelecendo causas que comandam os problemas do destino.
Sem ela, o
Desejo pode comprar ao engano aflitivos séculos de reparação e sofrimento, a
Inteligência pode aprisionar-se na enxovia da criminalidade, a Imaginação pode
gerar perigosos monstros na sombra, e a memória, não obstante fiel à sua função
de registradora, conforme a destinação que a Natureza lhe assinala, pode cair
em deplorável relaxamento.
Só a Vontade é
suficientemente forte para sustentar a harmonia do espírito.
Em verdade, ela
não consegue impedir a reflexão mental, quando se trate da conexão entre os
semelhantes, porque a sintonia constitui lei inderrogável, mas pode impor o
jugo da disciplina sobre os elementos que administra, de modo a mantê-los
coesos na corrente do bem.
Livro:
Pensamento e Vida.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário