Obsedo
Se mediumeco
estas agordo, obsedo estas ekvilibro de malsuperaj fortoj sin reciproke
respegulantaj.
Estante fenomeno
de pura kaj simpla reflekto, ĝi okazas ne nur en la direkto de la tiel nomataj
mortintoj al la tiel nomataj vivantoj, ĉar efektive ĝi ofte aperas inter la
enkarniĝintaj Spiritoj mem, sin reciproke subjugigantaj per la nevideblaj
fadenoj de la sugestio.
La menso, kiu
celas alian menson, kreas imagojn por iĝi rimarkata kaj komprenata, kaj ĝi ne
bezonas la parolon kaj la agon por enŝoviĝi, ĉar, aplikante ripetadon, ĝi
trafas la deziratan celon, sin projekciante sur tiun menson, kiun ĝi povas influi. Kaj se la
celata menso alagordas al la kreiva ondo, kiu sur ĝin ĵetiĝas, ekestas vigla
forto-cirkvito, en kiu parolo kaj agado fortikigas la reciprokecon, tiel
formante la sorĉo-rondon, en kies limoj obsedanto kaj obsedato enfermiĝas,
agante kaj reagante, unu sur la duan.
Ne ekzistas do
unuflanka obsedado. Ĉiu tiaspeca okazaĵo nutras sin per pli aŭ malpli senmanka
interŝanĝo.
Ju pli vigle
estas tenataj la malsuperaj imagoj, de unu Spirito al la dua, en reĝimo de
konstanta interŝanĝo, des pli profunda fariĝas la obsedo, ĉar ili ja foriĝas de
la klara realo en la regionon de ombro, lasante sin regi de reciproka
fascinado.
Simile okazas al
ŝtono submetata al ĉizado. Ju pli ripetiĝas la movo de l’ ĉizilo, des pli funde
kaviĝas la sulko fiksonta detale la bildon.
Ni ankoraŭ
memoru la ordinaran diskon, en kies subtilaj entranĉaĵoj konserviĝas la sonoj
gravuritaj por nia laŭplaĉa ripetado. La obsedita menso ofte similas la ebonitan
platon, registrante ordonojn kaj avertojn de la obsedanto (ĉefe dum la ordinara
dormo, kiam ni liberigas niajn reflektojn sen la kontrolo de nia periferia konscienco),
kiujn ordonojn kaj avertojn la obsedato preskaŭ aŭtomate plenumas, same kiel
pasivulo en magnetiza eksperimento plenumas posthipnotajn sugestiojn.
Ju pli ni
interne cedas al tiu aŭ tiu alia ideo, des pli forte ni al ĝi konvertiĝas kaj
nin fordonas al ĝiaj celoj.
Ja tiamaniere
ekestas strangaj perturboj, kiuj en multaj okazoj rezultigas malsanon kaj
deprimon, aflikton kaj frenezon, krom ankaŭ krueleco kaj morto.
Ĉia obsedo
komenciĝas per la malpreciza bildiĝo de aliula penso nin kaŝe trafanta. Hodiaŭ
ia ombroguto, morgaŭ neta streko kaj poste vigla sceno, el kiu ni asimilas
bedaŭrindajn sugestojn, kiuj nin enfermas en tenebrajn kirlojn.
Nepras do, ke ni
kapablu sentime eviti la iluziojn de senfareco, ĉar la senokupa spegulo de nia
ombra vivo povas longe kaptiĝi kaj koruptiĝi de la potencoj de l’ malbono,
kiuj, nin vampirizante, etendas sur aliuloj la inferajn retojn de mizero kaj krimo.
Doni novan
nutraĵon al la menso pere de nobliga studo kaj sin pacame dediĉi al senĉesa
servado: jen la ideala formulo por liberiĝi de ĉiuj katenoj, ĉar per la akirado
de benoj por la spirito kaj per la memvola helpo al la nin ĉirkaŭanta vivo ni ĉiam
reflektos la Supron kaj fine antaŭeniĝos, de la mensa blindeco en la dian lumon
de la Dia Vidado.
Libro:
Penso kaj Vivo
Emmanuel / Chico
Xavier
OBSESSÃO
Observando-se a
mediunidade como sintonia, a obsessão é o equilíbrio de forças inferiores,
retratando-se entre si.
Fenômeno de
reflexão pura e simples, não ocorre tão-somente dos chamados mortos para os
chamados vivos, porque, na essência, muita vez aparece entre os próprios
Espíritos encarnados a se subjugarem reciprocamente pelos fios invisíveis da
sugestão.
A mente que se
dirige a outra cria imagens para fazer-se notada e compreendida, prescindindo
da palavra e da ação para insinuar-se, porquanto, ambientando a repetição,
atinge o objetivo que demanda, projetando-se sobre aquela que procura
influenciar.
E, se a mente
visada sintoniza com a onda criadora lançada sobre ela, inicia-se vivo circuito
de força, dentro do qual a palavra e a ação se incumbem de consolidar a
correspondência, formando o círculo de encantamento em que o obsessor e o
obsidiado passam a viver, agindo e reagindo um sobre o outro.
Não há, por
isto, obsessão unilateral. Toda ocorrência desta espécie se nutre àbase de
intercâmbio mais ou menos completo.
Quanto mais
sustentadas as imagens inferiores de um Espírito para outro, em regime de
permuta constante, mais profundo o poder da obsessão, de vez que se afastam da
justa realidade para o circuito de sombra em que entregam a mútuo fascínio.
É o mesmo que se
verifica com a pedra quando em serviço de gravação. Quanto mais repetida a
passagem do buril, mais entranhado o sulco destinado a perpetuar a minudência
da imagem.
Lembremo-nos,
ainda, do disco comum, em cujas reentrâncias sutis permanecem os sons fixados
para repetição à nossa vontade.
Muita vez a
mente obsidiada se assemelha à chapa de ebonite, arquivando ordens e avisos do
obsessor (notadamente durante O sono habitual, quando liberamos os próprios
reflexos, sem o controle da nossa consciência de limiar), ordens e avisos que a
pessoa obsessa atende, de modo quase automático, qual o instrumento passivo da
experiência magnética, no cumprimento de sugestões pós-hipnóticas.
Quanto mais nos
rendamos a essa ou àquela idéia, no imo de nós mesmos, com maior força nos
convertemos nela, a expressar-lhe os desígnios.
É assim que se
formam estranhos desequilíbrios que, em muitas circunstâncias, concretizam
moléstia e desalento, aflição e loucura, quando não plasmam a crueldade e a
morte.
Toda obsessão
começa pelo debuxo vago do pensamento alheio que nos visita, oculto. Hoje é um
pingo de sombra, amanhã linha firme, para, depois, fazer-se um painel vigoroso,
do qual assimilamos apelos infelizes que nos aprisionam em turbilhões de
trevas. Urge, pois, que saibamos fugir, desassombrados, aos enganos da inércia,
porque o espelho ocioso de nossa vida em sombra pode ser longamente viciado e
detido pelas forças do mal que, em nos vampirizando, estendem sobre os outros
as teias infernais da miséria e do crime.
Dar novo pasto à
mente pelo estudo que eleve e consagrar-se em paz ao serviço incessante é a
fórmula ideal para libertar-se de todas as algemas, pois que, na aquisição de
bênçãos para o espírito e no auxílio espontâneo à vida que nos cerca,
refletiremos sempre a Esfera Superior, avançando, por fim, da cegueira mental
para a divina luz da Divina Visão.
Livro: Pensamento
e Vida.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário