LA VIRTA HOMO
3. La vere virta
homo estas tiu, kiu praktikas la leĝon de justeco, de amo kaj karito laŭ ties
plej granda pureco. Se li konsultas sian konsciencon pri siaj propraj agoj, li
demandas sin, ĉu li ne malobservis tiun leĝon; ĉu li ne faris ian malbonon; ĉu
li faris ĉian bonon, kian li povis; ĉu li memvole preterlasis iun okazon esti utila;
ĉu iu havas plendon kontraŭ li; fine, ĉu li faris al alia ĉion, kion li
dezirus, ke oni faru al li.
Li fidas al Dio,
al Lia boneco, al Lia justeco kaj al Lia saĝeco; li scias, ke nenio okazas sen
permeso de Dio, kaj pri ĉio li submetiĝas al la volo de la Sinjoro.
Li fidas al la
estonteco; tial li starigas la spiritajn bonaĵojn super la materiaj bonaĵoj.
Li scias, ke ĉiaj
sortovicoj de la vivo, ĉiaj doloroj, ĉiaj elreviĝoj, estas provoj aŭ kulpelaĉetoj,
kaj li akceptas ilin senmurmure.
La homo,
posedita de la sento de karito kaj amo al sia proksimulo, faras la bonon pro la
bono, ne esperante repagon; pagas per bono la malbonon, defendas la malfortan
kontraŭ la forta kaj ĉiam oferas sian intereson al la justeco.
Li trovas sian
kontentecon en la bonfaroj, kiujn li disdonas; en la servoj, kiujn li faras ; ĉe
la homoj, kiujn li faras feliĉaj; en la larmoj, kiujn li forviŝas; en la
konsoloj, kiujn li portas al afliktitoj. Lia unua ekmovo estas pensi pri l’
aliaj, antaŭ ol pensi pri si mem, zorgi la intereson de aliaj, antaŭ ol sian
propran. La egoisto, kontraŭe, kalkulas la profitojn kaj malprofitojn de ĉiu malavara
ago.
La virta homo
estas bonkora, humana kaj bonvolema por ĉiuj, sen escepto de rasoj kaj de
kredoj, ĉar li vidas fratojn en ĉiuj homoj.
Li respektas de
aliaj ĉiujn sincerajn konvinkojn, kaj ne ĵetas anatemon sur tiujn, kiuj ne
pensas kiel li.
En ĉiaj
cirkonstancoj karito estas lia gvidilo; li estas certa, ke la homo, kiu
malutilas alian per malicaj vortoj, kiu ofendas ies sentojn per sia fiero aŭ malŝato,
kiu ne retropaŝas antaŭ la ideo kaŭzi ian suferon, Ian ĉagrenon eĉ plej
malgrandan, kiam li povas ĝin evitigi al iu, deflankiĝas de la devo de amo al
la proksimulo kaj ne meritas la kompaton de la Sinjoro.
Li ne nutras
malamon, resenton aŭ venĝemon; laŭ la ekzemplo de Jesuo, li pardonas kaj
forgesas la ofendojn, kaj memoras nur la ricevitajn bonfarojn; ĉar li scias, ke
li estos pardonita, kiel li mem estos pardoninta.
Li estas
indulgema por la malperfektaĵoj de aliaj, ĉar li scias, ke li mem bezonas
indulgon, kaj bone gardas en la menso jenan parolon de la Kristo: “Kiu el vi estas
senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. “
Li ne plezuras
traserĉante aliulajn malkorektaĵojn, nek ilin metante en lumon. Se li devas
tion fari, li ĉiam serĉas la bonan flankon, kiu povus malpligravigi la
malbonon.
Li studas siajn
proprajn malperfektaĵojn kaj senĉese klopodas por ilin kontraŭbatali. Ĉiujn
penojn li faras por povi diri al si, ke en li estos morgaŭ io pli bona, ol en
la hieraŭa tago.
Li ekpensas
plivalorigi nek sian spiriton, nek siajn talentojn malprofite por alia; kontraŭe,
li kaptas ĉiujn okazojn, por plej reliefigi la superajn kvalitojn de aliaj.
Li neniom fieras
pro sia riĉeco, nek pro sia persona supereco, ĉar li scias, ke ĉio, kio estas
donita al li, povas esti reprenita.
Li uzas, sed ne
misuzas la bonaĵojn al li konfiditajn, ĉar li scias, ke ili estas deponitaĵo,
pri kiu li devas prezenti kalkulraporton, kaj ke la plej malbona uzo, kiun li
povas fari el ĝi, estas utiligi ĝin, por kontentigi siajn pasiojn.
Se la socia ordo
metis aliajn homojn sub lian dependecon, li traktas ilin afable kaj bonvole, ĉar
ili estas liaj egaluloj antaŭ Dio; li uzas sian aŭtoritaton, por levi ilian animon,
ne por ilin frakasi per sia fiero; li sin detenas de ĉio, kio povus fari pli
peniga ilian suban pozicion.
La subulo
siaflanke komprenas la devojn de sia pozicio kaj penas ilin skrupule plenumi. (Ĉapitro
XVII, § 9.)
La virta homo,
fine, respektas ĉiujn rajtojn, kiujn la leĝoj de la naturo konsentis al liaj
similuloj, same kiel li volas, ke la liaj estu respektataj.
Tie ĉi ne estas
la listo de ĉiuj kvalitoj, kiuj distingas la virtan homon, sed, kiu penos posedi
tiujn supre nomitajn, tiu estas sur la vojo, kiu kondukas al ĉiuj aliaj. ( La Evangelio
Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XVII – Estu Perfektaj).
O Homem de Bem
3 – O verdadeiro
homem de bem é aquele que pratica a lei de justiça, de amor e caridade, na sua
maior pureza. Se interroga a sua consciência sobre os próprios atos, pergunta
se não violou essa lei, se não cometeu o mal, se fez todo o bem que podia, se
não deixou escapar voluntariamente uma ocasião de ser útil, se ninguém tem do
que se queixar dele, enfim, se fez aos outros aquilo que queria que os outros
fizessem por ele.
Tem fé em Deus,
na sua bondade, na sua justiça e na sua sabedoria; sabe que nada acontece sem a
sua permissão, e submete-se em todas as coisas à sua vontade.
Tem fé no
futuro, e por isso coloca os bens espirituais acima dos bens temporais.
Sabe que todas
as vicissitudes da vida, todas as dores, todas as decepções, são provas ou
expiações, e as aceita sem murmurar.
O homem possuído
pelo sentimento de caridade e de amor ao próximo faz o bem pelo bem, sem
esperar recompensa, paga o mal com o bem, toma a defesa do fraco contra o forte
e sacrifica sempre o seu interesse à justiça.
Encontra usa
satisfação nos benefícios que distribui, nos serviços que presta, nas venturas
que promove, nas lágrimas que faz secar, nas consolações que leva aos aflitos.
Seu primeiro impulso é o de pensar nos outros., antes que em si mesmo, de
tratar dos interesses dos outros, antes que dos seus. O egoísta, ao contrário,
calcula os proveitos e as perdas de cada ação generosa.
É bom, humano e
benevolente para com todos, sem distinção de raças nem de crenças, porque vê
todos os homens como irmãos.
Respeita nos
outros todas as convicções sinceras, e não lança o anátema aos que não pensam
como ele.
Em todas as
circunstâncias, a caridade é o seu guia. Considera que aquele que prejudica os
outros com palavras maldosas, que fere a suscetibilidade alheia com o seu
orgulho e o seu desdém, que não recua à idéia de causar um sofrimento, uma
contrariedade, ainda que ligeira, quando a pode evitar, falta ao dever do amor
ao próximo e não merece a clemência do Senhor.
Não tem ódio nem
rancor, nem desejos de vingança. A exemplo de Jesus, perdoa e esquece as
ofensas, e não se lembra senão dos benefícios. Porque sabe que será perdoado,
conforme houver perdoado.
É indulgente
para as fraquezas alheias, porque sabe que ele mesmo tem necessidade de
indulgência, e se lembra destas palavras do Cristo: “Aquele que está sem pecado
atire a primeira pedra”.
Não se compraz
em procurar os defeitos dos outros, nem a pô-los em evidência. Se a necessidade
o obriga a isso, procura sempre o bem que pode atenuar o mal.
Estuda as suas
próprias imperfeições, e trabalha sem cessar em combatê-las. Todos os seus
esforços tendem a permitir-lhe dizer, amanhã, que traz em si alguma coisa
melhor do que na véspera.
Não tenta fazer
valer o seu espírito, nem os seus talentos, às expensas dos outros. Pelo
contrário, aproveita todas as ocasiões para fazer ressaltar a vantagens dos
outros.
Não se envaidece
em nada com a sua sorte, nem com os seus predicados pessoais, porque sabe que
tudo quanto lhe foi dado pode ser retirado.
Usa mas não
abusa dos bens que lhe são concedidos, porque sabe tratar-se de um depósito, do
qual deverá prestar contas, e que o emprego mais prejudicial para si mesmo, que
poderá lhes dar, é pô-los ao serviço da satisfação de suas paixões.
Se nas relações
sociais, alguns homens se encontram na sua dependência, trata-os com bondade e
benevolência, porque são seus iguais perante Deus. Usa sua autoridade para
erguer-lhes a moral, e não para os esmagar com o seu orgulho, e evita tudo
quanto poderia tornar mais penosa a sua posição subalterna.
O subordinado,
por sua vez, compreende os deveres da sua posição, e tem o escrúpulo de
procurar cumpri-los conscientemente. (Ver cap.XVII, nº 9)
O homem de bem,
enfim, respeita nos seus semelhantes todos os direitos que lhes são assegurados
pelas leis da natureza, como desejaria que os seus fossem respeitados.
Esta não é a
relação completa das qualidades que distinguem o homem de bem, mas quem quer
que se esforce para possuí-las, estará no caminho que conduz às demais. (O
Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, Cap. XVII – Sede Perfeitos).
Nenhum comentário:
Postar um comentário