ARTO
161. – Kio estas la arto?
La arto pura estas la plej alta spirita
kontemplado de la kreitoj. Ĝi signifas la plej profundan eksterigon de la
idealo, la dian manifestiĝon de tiu “pli transa”, kiu respegulas la esperojn de
la animo.
La vera artisto
estas ĉiam la “mediumo” de la eternaj belaĵoj, kaj en ĉiuj tempoj lia laboro
estis vibrigi la plej delikatajn kordojn de la homa sento, ĝin altigante de la
Tero ĝis la Senfino, kaj malfermante sur ĉiuj vojoj la deziregojn de la koroj
al Dio, dum ties superegaj manifestiĝoj de belo, saĝo, paco kaj amo.
162. – Ĉu ĉiu
artisto povas esti ankaŭ misiisto de Dio?
Ankaŭ la
artistoj, same kiel la tiel nomataj saĝuloj el la mondo, povas esti venkitaj de
la surtera konvenciemo, kiam en iliaj koroj ne trembrulas la flamo de la diaj
idealoj. Sed plej ofte ili fariĝas grandaj misiistoj de la ideoj, sub la egido de
la Sinjoro, en ĉiuj fakoj de sia propra aktiveco, kiel de literaturo, muziko,
pentrarto, plastiko.
Ĉiufoje kiam
ilia arto liberiĝas de la nedaŭraj, pereemaj mondaj interesoj, por konsideri
sole nur la spiritan lumon, venantan de la koro akordanta kun la cerbo, en la
realigoj de la vivo, tiam la artisto estas ja unu el la plej sindonaj misiistoj
de Dio, ĉar li scios penetri en la korojn ĉe la paco de la meditado kaj
silento, atingante la plej altan sencon de la evoluo de si mem kaj de siaj
homfratoj.
163. – Ĉu iu
povas fariĝi artisto sole nur per la faka edukado en ununura ekzistado?
La teknika,
individua perfektiĝo de ia artisto, same kiel liaj plej notindaj
karakterizaĵoj, ne estas la rezulto de la aktivecoj de ununura vivo, sed de
centjaraj spertoj sur la Tero kaj en la spirita sfero, ĉar la genio, en ĉiu
ajan senco, en la plej diversaj artaj manifestiĝoj, estas ja la profunda sintezo
de pluraj vivoj, en kiuj la persistemo kaj klopodo kuniĝis por la plej brilaj
kaj spontaneaj floradoj.
164. – Kiel ni
komprenu la genion?
La genio estas
la resumo de la plej longa penado tra multoblaj ekzistadoj je abnegacio kaj
laboro por la konkero de la spiritaj valoroj.
Komprenante la
vivon tra ĝia reala aspekto, li plurfoje malatentas la malvastan rondon de la
surtera vivo, koncerne ĝiajn konvenciajn formulojn kaj antaŭjuĝojn, fariĝante
ia fremdulo en sia propra medio, pro siaj superaj, nekonfuzeblaj ecoj.
Jen la motivo,
kial la surtera scienco, katenita al la konvenciaj reguloj, pretendas vidi en
la genio ian damnindan psikozon, kaj preskaŭ ĉiam lin traktas kvazaŭ malsanan
ĉelon de la socia organismo, por plurfoje lin glori, post lia morto, tuj post
kiam ĝi povas kapti la grandecon de lia spirita vido en la pejzaĝo de la
estonteco.
165. – Kiel ni
konprenu la psikismon de la artistoj, psikismon tiel diferencan de tiu,
karakterizanta la ordinaran homon?
Ĝenerale, la
artisto preskaŭ ĉiam vivas prefere en la spirita sfero ol ĝustedire en la tera
mondo.
Lia psikismo
ĉiam estas la sekvo de lia interna mondo, plena de sennombraj rememoroj pri la
pasintaj ekzistadoj, aŭ de la sublimaj vizioj, kiujn li sukcesis kapti en la
spiritaj rondoj, antaŭ sia reenkarniĝo sur la Tero.
Pro la
multenombraj spertoj en la pasinteco, liaj sentoj kaj perceptoj transcendas
tiujn de la ordinara homo, situacio iafoje kaŭzanta la falsan taksadon de la
homa scienco, kiu erare interpretas liajn ekstazojn kiel neŭrozon aŭ
nenormalaĵojn.
Vere, pro sia
speciala psika pozicio, la artisto neniam cedas al la konvenciaj postuloj de la
Tero, sin tenante super la nuntempaj antaŭjuĝoj. Ni reliefigu, ke plurfoje, pro
troa indiferento al la disciplino, malgraŭ siaj superaj kvalitoj, li ne povas
doni sin al la ekscesoj nocaj al la libereco, kiam ĝi estas malbone direktita
aŭ false utiligita.
Jen kial, en
ĉiuj situacioj, la dia idealo de la fido ĉiam estos la antidoto kontraŭ la moralaj
venenoj, malobstrukcante la vojon de la animo al la altaj konkeroj de la
perfekteco.
Libro: La
Konsolanto.
Emmanuel / Chico
Xavier.
ARTE
161 – Que é
arte?
A arte pura é a
mais elevada contemplação espiritual por parte das criaturas. Ela significa a
mais profunda exteriorização do ideal, a divina manifestação desse “mais além”
que polariza as esperanças da alma.
O artista
verdadeiro é sempre o “médium” das belezas eternas e o seu trabalho, em todos
os tempos, foi tanger as cordas mais vibráteis do sentimento humano, alçando-o
da Terra para o Infinito e abrindo, em todos os caminhos a ânsia dos corações
para Deus, nas suas manifestações supremas de beleza, de sabedoria, de paz e de
amor.
162 – Todo
artista pode ser também um missionário de Deus?
Os artistas,
como os chamados sábios do mundo, podem enveredar, igualmente, pelas
cristalizações do convencionalismo terrestre, quando nos seus corações não
palpite a chama dos ideais divinos, mas, na maioria das vezes, têm sido grandes
missionários das idéias, sob a égide do Senhor, em todos os departamentos da
atividade que lhes é próprio, como a literatura, a música, a pintura, a
plástica.
Sempre que a sua
arte se desvencilha dos interesses do mundo, transitórios e perecíveis, para
considerar tão-somente a luz espiritual que vem do coração uníssono como
cérebro, nas realizações da vida, então o artista é um dos mais devotados
missionários de Deus, porquanto saberá penetrar os corações na paz da meditação
e do silêncio, alcançando o mais alto sentido da evolução de si mesmo e de seus
irmãos em humanidade.
163 – Pode
alguém se fazer artista tão-só pela educação especializada em uma existência?
A perfeição
técnica, individual de um artista, bem como as suas mais notáveis características,
não constituem a resultantes das atividades de uma vida, mas de experiências
seculares na Terra e na esfera espiritual, porquanto o gênio, em qualquer
sentido, nas manifestações artísticas mais diversas, é a síntese profunda de
vidas numerosas, em que a perseverança e o esforço se casaram para as mais
brilhantes florações da espontaneidade.
164 – Como
devemos compreender o gênio?
O gênio
constitui a súmula dos mais longos esforços em múltiplas existências de abnegação
e de trabalho, na conquista dos valores espirituais. Entendendo a vida pelo seu
prisma real, muita vez desatende ao círculo estreito da vida terrestre, no que
se refere às suas fórmulas convencionais e aos seus preconceitos, tornando-se
um estranho ao seu próprio meio, por suas qualidades superiores e
inconfundíveis.
Esse é o motivo
por que a ciência terrestre, encarcerada nos cânones do convencionalismo,
presume observar no gênio uma psicose condenável, tratando-o, quase sempre,
como a célula enferma do organismo social, para glorificá-lo, muitas vezes,
depois da morte, tão logo possa aprender a grandeza da sua visão espiritual na
paisagem do futuro.
165 – Como
poderemos entender o psiquismo dos artistas, tão diferente do que caracteriza o
homem comum?
O artista, de um
modo geral, vive quase sempre mais na esfera espiritual que propriamente no
plano terrestre. Seu psiquismo é sempre a resultante do seu mundo íntimo, cheio
de recordações infinitas das existências passadas, ou das visões sublimes que conseguiu
apreender nos círculos de vida espiritual, antes da sua reencarnação no mundo.
Seus sentimentos
e percepções transcendem aos do homem comum, pela sua riqueza de experiências
no pretérito, situação essa que, por vezes, dá motivos à falsa apreciação da
ciência humana, que lhe classifica os transportes como neurose ou anormalidade,
nos seus erros de interpretação.
É que, em vista
da sua posição psíquica especial, o artista nunca cede às exigências do
convencionalismo do planeta, mantendo-se acima dos preconceitos contemporâneos,
salientando-se que, muita vez, na demasia de inconsiderações pela disciplina,
apesar de suas qualidades superiores, pode entregar-se aos excessos nocivos à
liberdade, quando mal dirigida ou falsamente aproveitada.
Eis por que, em
todas as situações, o ideal divino da fé será sempre o antídoto dos venenos
morais, desobstruindo o caminho da alma para as conquistas elevadas da
perfeição.
Livro: O
Consolador.
Emmanuel / Chico
Xavier.
Nenhum comentário:
Postar um comentário