19. Kion ni
pensu pri la personoj, kiuj, ricevinte maldankon por siaj komplezoj, ne plu
faras bonon pro timo renkonti aliajn sendankulojn?
Tiuj personoj
havas pli da egoismo ol da karito; ĉar, fari la bonon, nur por ricevi montrojn
de danko, ne estas fari bonon abnegacie, kaj bono sen kaŝita intereso estas la
sola plaĉa al Dio. Ili havas egoismon kaj ankaŭ fieron, ĉar ili plezuras ĉe la humileco
de la ŝuldanto, kiu venas meti sian dankon al iliaj piedoj. Kiu serĉas sur la
tero rekompencon por la bono, kiun li faras, tiu ne ricevos rekompencon en la ĉielo;
sed Dio dece estimos tiun, kiu ĝin ne sopiras sur la tero.
Vi devas ĉiam
helpi la malfortulojn, kvankam vi antaŭscias, ke la personoj, al kiuj vi faras
bonon, vin ne dankos. Sciu, ke, se la persono, al kiu vi faras ian servon, ĉi
tiun forgesas, Dio pli alkalkulos ĝin al viaj meritoj, ol se vin jam
rekompencus la danko de via favorito. Dio permesas, ke vi kelkfoje estu pagitaj
per maldanko, por provi vian persiston en la farado de la bono.
Kiu el vi,
cetere, scias, ĉu tiu bonfaro, momente forgesita, iam ne donos bonajn fruktojn?
Kontraŭe, estu certaj, ke ĝi estas semo, kiu ĝermos kun la kreskado de la
tempo. Bedaŭrinde, vi nur vidas la nunecon; vi laboras por vi kaj ne celante la
aliajn. La bonfaroj fine moligas la plej hardiŭintajn korojn; ili povas esti
forgesitaj sur la tero, sed, kiam la Spirito demetos sian karnan envolvaĵon, li
memoros, kaj tiu memoro estos lia puno; tiam li bedaŭros sian nedankemon; li
volos ripari sian kulpon, pagi sian ŝuldon en alia ekzistado, ofte eĉ akceptante
vivon de sindonado al sia bonfarinto. Tiel, sen ia konscio pri tio, vi estos
kunlaborintaj por lia morala progreso, kaj poste vi rekonos la tutan
verecon de jena maksimo: Bonfaro neniam estas perdita. Sed vi estos laborintaj ankaŭ
por vi, ĉar vi havos la meriton, esti farintaj bonon abnegacie, ne lasinte, ke
elreviĝoj senkuraĝigu vin.
Ha! miaj amikoj,
se vi konus ĉiujn ligilojn, kiuj kunigas vian nunan vivon kun viaj antaŭaj ekzistadoj;
se vi povus ampleksi la multegon da rilatoj, kiuj alproksimigas la estulojn unujn
al aliaj, por la reciproka progreso, vi multe pli admirus la saĝecon kaj la
bonecon de la Kreanto, kiu permesas al vi revivi, por alproksimiĝi al Li.
(Protektanta Gvidanto. Sens, 1862.)
Libro: La
Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XIII.
19. Que pensar
das pessoas que, sofrendo ingratidão por benefícios prestados, não querem mais
fazer o bem, com medo de encontrar ingratos?
Essas pessoas
têm mais egoísmo do que caridade, porque fazer o bem somente para receber provas
de reconhecimento, é deixar de lado o desinteresse, e o único bem agradável a
Deus é o desinteressado. São ainda orgulhosas, porque se comprazem na humildade
do beneficiado, que deve rojar-se aos seus pés para agradecer-lhes. Aquele que
busca na Terra a recompensa do bem que faz, não a receberá no céu, mas Deus a
reservará para o que assim não procede.
É necessário
ajudar sempre aos fracos, mesmo sabendo-se de antemão que os beneficiados não
agradecerão. Sabei que, se aquele a quem ajudais esquecer o benefício, Deus o considerará
mais do que se fosseis recompensado pela sua gratidão. Deus permite que às: vezes
sejais pagos com a ingratidão, para provar a vossa perseverança em fazer o bem.
Como sabeis,
aliás, se esse benefício, momentaneamente esquecido, não produzirá mais tarde os
seus frutos? Ficai certos, pelo contrário, de que é uma semente que germinará
com o tempo. Infelizmente, não vedes nunca além do presente; trabalhais para
vós, e não tendo em vista os semelhantes. A benemerência acaba por abrandar os
corações mais endurecidos; pode ficar esquecida aqui na, Terra, mas quando o
Espírito se livrar do corpo, ele se lembrará, e essa lembrança será o seu
próprio castigo. Então, ele lamentará a sua ingratidão, desejará reparar a sua
falta, pagar a sua dívida noutra existência, aceitando mesmo, frequentemente, uma
vida de devotamento ao seu benfeitor. É assim que, sem o suspeitardes, tereis
contribuído para o seu progresso moral, e reconhecereis então toda a verdade
desta máxima: um benefício jamais se perde. Mas tereis; também trabalhado para
vós, pois tereis o mérito de haver feito o bem com desinteresse, sem vos deixar
abater pelas decepções.
Ah, meus amigos,
se conhecêsseis todos os laços que, na vida presente, vos ligam às existências
anteriores! Se pudésseis abarcar a multiplicidade das relações que aproximam os
seres uns dos outros, para o eu mútuo progresso, admiraríeis muito melhor a
sabedoria e a bondade do Criador, que vos permite reviver para chegardes a Ele.
(Guia Protetor Sens, 1862).
Livro: O
Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. XIII.
Nenhum comentário:
Postar um comentário