terça-feira, 29 de abril de 2014

KANTO DE MALINTELIGENTULO


Ve! Malinteligenta! Kial mi 
Nenion ja komprenas, aŭ pli bone, 
Nur iomete, kvazaŭ ĉio ĉi 
Montriĝas en nebulo, nur duone? 

De ĉiuj mokataĵo! Montras buboj 
Sur min per fingroj, fajfas en petolo... 
Ve! mian kapon kovras nigraj nuboj, 
De histriono estas mia rolo! 

Pri kio vi, bubaĉoj, estas pli 
Ol mi, ke vi ridegas min malnoble? 
Ĉu ankaŭ mi ne estas fil’ de Di’? 
Konduton vian venĝu Li miloble! 

Sed kion mi protestas? Ĉu mi pravas, 
Ke oni min mokadas, kiel beston? 
Ĉu iu, misuzinta cerbon, havas 
Ian rajton plu havi homan veston? 

Terura estis mia cerbarmilo! 
Mia plum’ estis skurĝ’ eĉ kontraŭ Dio... 
Sed alia fariĝos mia stilo 
Laŭ la instruoj de l’ Evangelio! 

5/12/1960 - J. CRUZ E SOUZA.
Libro: Mediuma Poemaro.
Luís da Costa Porto Carreiro Neto.

Nenhum comentário:

Postar um comentário